Kampara fabrikado

Antaŭ cent jaroj, en multaj vilaĝoj de la sud-germana regiono Palatinato, la plej granda parto de la familioj vivis pere de la propra bieneto.

La kampa tereno sufiĉis por pli-malpli bone nutri sin el la memprizorgitaj produktaĵoj, por bredi la necesajn dombestojn kaj akiri iom da mono fare de la vendado de lakto, legomoj kaj fruktoj. Dum la rikolto, ĉiuj familianoj, eta grupo el tri generacioj, kune kampe laboradis.

Hodiaŭ la situacio estas tute ŝanĝiĝinta. Postrestas vilaĝe nur du–tri bienegoj, kiuj, kvazaŭ kamparaj fabrikoj, reagas al la postuloj kaj ebloj de la internacia merkato.

Sterko

Ne plu rezultas nur unu rikolto en unu jaro. Helpe de industria sterko, tuba akvoalkondukado kaj ĉiaj maŝinaj kaj kemiaj rimedoj, almenaŭ tri rikoltoj de diversaj fruktoj el unu kampo estas eblaj.

Kompreneble ne plu sufiĉas familia laborforto. Malgraŭ la abunde utiligataj maŝinoj, la rikolto de specifaj fruktoj kaj legomoj ne povas rezigni pri homaj sperto kaj laboremo. Tiajn kvalitojn oni ne plu trovas multe en la regiono. Germanaj senlaboruloj preferas kontente kvitanci la ricevon de la ŝtata apogo, ol klini la dorson antaŭ salatoj kaj asparagoj.

Kaĝoj

Jen la ŝanco por laboremaj viroj kaj virinoj el orienta Eŭropo. Ili aperas amase dum la rikoltaj sezonoj, loĝas senplende en konteneraj kaĝoj kaj laboregas kampe tie, kie la dunginto ilin sendas.

Povas okazi, ke oni bezonas eĉ plurajn centojn samtempe por rikolti ajlocepojn el nur unu kampego. Kaj posttagmeze la rikolta armeo, strategie organizite, aperas 20 kilometrojn fore por eltiri kaj vendoprepari rafanetojn.

Festeno

Post la rikolta sezono la regiona registaro invitas al „Rikoltodanka festeno”, fiere titolante sin „Ĝardeno de Germanio”. Freŝe kuŝas la fruktoj sur la podio.

Oni eĉ ne flaras la kreskigan helpon de kemiaĵoj, de malpura akvo kaj de la reuzitaj restoj el la regionaj kloakoj, la ŝviton de migrantaj laboristoj. Tiam tiuj orient-eŭropanoj jam longe estas denove hejme kaj ne ĝenas la solenaĵon.

El la loka vivonecesaĵo estas fariĝinta tutmonda merkato. Novaj epidemioj, ne plu familiaj, sed mondvastaj, salutas: Bonan apetiton!

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07