Ponta popolo

La prezidanto de Turkio, Abdullah Gül, faris tritagan oficialan viziton en Aŭstrio. La celo de liaj interparoloj kun aŭstraj politikistoj estis la ekonomiaj rilatoj inter ambaŭ landoj kaj la situacio de turkdevenaj loĝantoj en Aŭstrio. Krome Gül provis trovi subtenon en la alpa respubliko por la aliĝtraktadoj de sia lando kun EU.

Komence de sia vizito la turka prezidanto varbis pri vizaj faciligoj por siaj samlandanoj. Li plendis, ke reprezentantoj de turkaj firmaoj ofte ne povas viziti aranĝojn en EU-landoj kaj ne kapablas prezenti siajn produktaĵojn en foiroj. Krome li emfazis, ke Turkio estas la sola lando, kiu eniris doganan unuiĝon kun EU, sed ankoraŭ ne estas membroŝtato.

Integriĝo

Gül diris, ke por la integriĝo de Turkio en EU la turkoj, loĝantaj en Aŭstrio, povus plenumi tiucele pontofunkcion. Ili tamen devas ekposedi la germanan lingvon kaj ricevi koncernajn eblojn por lerni.

La aŭstra kanceliero, Werner Faymann, emfazis sian starpunkton pri la aliĝtraktadoj de Turkio kun EU. La aŭstra registaro konfirmis, ke ĝi subtenas la specialan EU-partnerecon de Turkio. Li atentigis pri la politika pozicio de Aŭstrio kaj EU, nome ke bazaj valoroj kiel opini-libereco, homaj rajtoj, demokratia partopreno en la decidoj kaj gazetara libereco estu senrestrikte respektataj en Turkio.

Profitoj

Gül agnoskis, ke en la aŭstra loĝantaro la subteno por EU-aliĝo de Turkio ne estas forta. Li diris, ke oni pli bone informu la publikon pri la ebloj kaj profitoj, kiujn alportus turka aliĝo. Ĉefe aŭstraj entreprenistoj tiurilate transprenu respondecon.

En la lastaj jaroj la aŭstra-turkaj ekonomiaj rilatoj intensiĝis. En 2010 Aŭstrio kun proksimume 1,2 miliardoj da eŭroj estis la plej granda investanto en Turkio. Pro tio, laŭ la turka prezidanto, aŭstraj firmaoj certe profitus pro aliĝo de Turkio al EU. Li avertis, ke la aŭstra ekonomio suferus okaze de blokado de turka EU-membreco.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07