Kvarlingva muzeo

La vorto „gulago” famiĝis, kiam Aleksandr Solĵenicin verkis sian Arkipelagon de Gulago, 1918-1956, eldonitan unue en Francio en 1973. Nur post la tiel nomata restrukturiĝo, aŭ perestrojko, povis legi ĝin rusoj en la rusa.

Tiu arkipelago estis kvazaŭ aparta lando, aparta mondo, en kiu vivis arestitoj, ekzilitoj, banditoj aŭ opinio-kontraŭuloj. En la gulago homoj devis senpage kaj intense labori: la plimulto mortis surloke.

Vivprotokoloj

Kolektitaj kaj konservataj estas diversaj aĵoj, skribaĵoj aŭ fotoj, pri la ekzilo. Kelkaj ekzilitoj ankoraŭ vivas. Sekve esploristoj el 15 landoj kunlaboris, kune kun Radio Francio-Internacia kaj la franca esplorcentro CNRS, por krei retan „muzeon” el la vivprotokoloj de tiuj ekzilitoj.

La muzeo entenas ĉefe son-intervjuojn. La ideo estas, ke homoj el landoj okupaciitaj de Sovetio, kiuj travivis kaj postvivis deportadon, rakontu pri siaj travivaĵoj. Estis intervjuitaj pli ol 150 atestantoj, ĉefe el Orienta Eŭropo. La intervjuoj estas interesaj, vivplenaj kaj emocivekaj.

Temoj

Eblas viziti tiun muzeon diversmaniere: laŭ temoj (ekzemple malsato, arbaro, morto de Stalino), laŭ biografioj, mapoj aŭ kronologio. La muzeo estas vizitebla en la pola kaj en la rusa, en la franca kaj en la angla ĉe museum.gulagmemories.eu.

Indas la projekto. Jam vaporiĝas memoroj pri gulagoj. Ŝajnas, ke loĝantoj de Jekaterinburgo nun scias kiel atingi la plej proksiman superbazaron, sed ne la memorejon al la 45 000 Stalin-viktimoj, kiuj konstruis en teruraj kondiĉoj la aŭtoŝoseon al Moskvo.

Renée TRIOLLE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07