Danĝera malamiko revenas

Ekde la 1980aj jaroj tuberkulozo marŝas laŭtakte kun aidoso, enirinte la 21an jarcenton kiel minaco por nia civilizacio. Tuberkulozo estas unu el plej antikvaj malsanoj de homoj. Postrestaĵoj ostaj de homoj vivintaj antaŭ 500 miloj da jaroj montras patologiajn ŝanĝojn karakterizajn por la tuberkulozo. Oni trovis la bacilajn (bakteriajn) kaŭzantojn de tuberkulozo en kelkaj egiptaj mumioj. La eminenta greka kuracisto Hipokrato konis la malsanon. Dum la industria revolucio de la 18a kaj 19a jarcentoj tuberkulozo intense disvastiĝis tra Eŭropo sekve de la alta popoldenseco, peza laboro, malhigienaj kondiĉoj en fabrikoj, malbona nutrado, malriĉeco. Tamen tuberkulozo traktis riĉulojn egale senkompate. Multaj mondfamaj personoj pereis pro tuberkulozo, inter ili la filozofo Spinoza, la verkistoj Molière, Kafka, fratinoj Brontë, Ĉeĥov, Belinskij, la komponisto Chopin. Mortoj pro tuberkulozo fariĝis temo de multaj belartaĵoj, ekzemple La Traviata, opero de Verdi.

Ĝis la apero de specifa terapio kontraŭ tuberkulozo la kuracistoj rekomendis al la malsanuloj specialan dieton, restadon en banlokoj de nigramaraj aŭ mediteraneaj marbordaj regionoj ktp. Aliaj trovis pli da helpo en la altmontara klimato de Baden-Baden kaj aliaj lokoj. Bedaŭrinde, multaj ne sukcesis resaniĝi. Nuntempe tutmonde estas infektitaj de tuberkulozo pli ol du miliardoj da homoj, t.e. preskaŭ unu triono de la monda loĝantaro. La plimulto ne montras simptomojn de la malsano, tamen la bruletantaj fokusoj en la organismo povas ekflamiĝi, se la imuneco malfortiĝas. Ĉiujare en la mondo registriĝas de ok ĝis dek milionoj da novaj infektadoj, kaj pli ol du milionoj da homoj mortas pro tuberkulozo. La granda plimulto de la malsanuloj loĝas en malriĉaj landoj.

Gravaj malkovroj

En 1882 Robert Koch malkovris la mikroban kaŭzanton de tuberkulozo. Oni tiam nomis ĝin bacilo (bakterio) de Koch. Ĝi apartenas al la genro de mikobakterioj kaj nuntempe estas pli konata per la nomo tuberkuloza mikobakterio (Mycobacterium tuberculosis).

Tuberkulozo atakas precipe la pulmojn. Ĝi transmisiiĝas ene de gutetoj eltusataj en la aeron, sed ankaŭ per infektitaj sputaĵo, polvo ktp. En multaj kazoj ĝi cetere atencas la artikojn, cerbon, spinon, renojn, intestojn kaj haŭton. La bova tipo de la bacilo ofte infektas bestojn, tial ankaŭ la konsumado de laktaĵo, viando ktp povas rezultigi infekton en homo.

En 1890 Koch faris filtraĵon de sterilizita kulturo de tuberkulozaj mikobakterioj, kiun li nomis tuberkulino. Kvankam ĝi ne estis taŭga por kuracado, tuberkulino eĉ nun estas uzata por la frua diagnozado de la malsano (ekzemple, enhaŭta alergia provo de Mantoux).

En 1895 Wilhelm Röntgen malkovris la tiel nomatajn X-radiojn aŭ rentgenradiojn, kiujn ĝis nun oni sukcese uzadas por ĝusta kaj frua diagnozado de tuberkulozo.

Ekde 1921 por la profilaktiko (preventado) de tuberkolozo estas uzata la vakcino BCG, malkovrita de la francaj sciencistoj A. Calmette kaj C. Guérin (la nomo de la vakcino devenas de la komencaj literoj de la francaj vortoj Bacille de Calmette et Guérin). Pro ĝi malpliiĝis la disvastiĝo de tuberkulozo, precipe inter infanoj.

En 1943 okazis epoka evento: la usona sciencisto Selman Waksman malkovris efikan kontraŭtuberkulozan kuracilon, la antibiotikon streptomicino. Per streptomicino eblas kuraci la plej gravan formon de tuberkulozo, tuberkulozan meningiton, kiu antaŭe ĉiam estis mortiga.

En la 1950aj jaroj aperis du pliaj efikaj medikamentoj: natria salo de para-aminosalikilata acido kaj la plej efika izoniazido. Kombinita terapio dum kelkaj monatoj rezultigis plenan resaniĝon de tuberkulozo en fruaj stadioj kaj, cetere, en malfruaj stadioj de la malsano preventis eligon de tuberkulozaj mikobakterioj fare de malsanuloj, tiel foriginte danĝeron por aliaj homoj. Tamen en la 1970aj jaroj en multaj kazoj la mikobakterioj fariĝis rezistemaj al tiuj medikamentoj. Tiam oni komencis vaste apliki aliajn efikajn kuracilojn: etambutolon, pirazinamidon, rifampinon (rifampicinon) kaj aliajn, kiujn oni uzadas ĝis nun. El la antaŭaj medikamentoj oni precipe uzas izoniazidon.

Aidoso kaj tuberkulozo

La ofensivo de aidoso en la 1980aj jaroj kondukis samtempe al la tutmonda eksplodo de tuberkulozo. Malboniĝis la situacio ne nur en la malriĉaj landoj, sed ankaŭ en disvolviĝintaj ŝtatoj, inkluzive de Usono. Tuberkulozo troviĝas inter la plej danĝeraj malsanoj, kiuj aperas dum la progresado de aidoso. Pli ol 50 % de la aidoso-malsanuloj samtempe malsanas je tuberkulozo. Pro detruo de la imuneco la antaŭe neaktivaj fokusoj de tuberkulozo en la organismo de aidoso-malsanulo ekaktiviĝas. Ĉe HIV-infektitoj la mikobakterioj pli rapide akiras rezistemon al kuraciloj, kaj pro tio necesas frua kaj longedaŭra kombinita terapio per tri-kvar medikamentoj. Tia rezistemo facile disvastiĝas ankaŭ inter personoj, kiuj ne infektiĝis je HIV. Tre gravas la frua kuracado de ĉiuj HIV-infektitoj per aktiva kontraŭvirusa terapio kaj medikamenta profilaktiko de tuberkulozo.

Konkludo

Post aidoso tuberkulozo fariĝis la dua minaco por la homaro. Tiu problemo precipe tuŝas multajn regionojn de Afriko. Tial oni kreis apartan fonduson kontraŭ aidoso, tuberkulozo kaj malario. La pligrandiĝinta rezistemo de tuberkulozaj mikobakterioj al multaj medikamentoj vekas grandan maltrankvilon. En pli ol 40 landoj jam estas registritaj stamoj rezistaj al ĉiuj medikamentoj. Certe, sciencistoj kreadas kaj provas novajn kuracilojn. En 1998 estis deĉifrita la gena kodo de tuberkulozaj mikobakterioj, kio plifaciligos la kreadon de novaj efikaj medikamentoj. Necesas cetere plibonigi la vakcinon BCG kaj eltrovi novajn pli efikajn vakcinojn, kiujn eblos sendanĝere uzi por homoj kun difekta imuneco.

Vladimir LEMELEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vladimir Lemelev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07