Davido Valonio kontraŭ Goliato Google

La informentrepreno Google ne plu rajtas publikigi fotojn aŭ artikolojn de franc- kaj german-lingvaj valonaj eldonistoj en siaj retejoj. Tion konfirmis la brusela apelacia kortumo. La kortumo punos per laŭverdikta kompulsopago de 25 000 eŭroj por ĉiu tago da prokrasto.

La apelacia kortumo per tio konfirmas la verdikton en unua instanco de 2007. La proceso temas pri Google News, la retejo en kiu Google kolektas novaĵrakontojn de diversaj enretaj gazetoj. La valonaj gazetoj opinias, ke Google devas kompensi ilin por la uzado de iliaj novaĵoj.

Aŭtoraj rajtoj

La informentrepreno argumentas, ke ĝi nur referencas al novaĵretejoj kaj ke ĝi per tio ne lezas aŭtorajn rajtojn. Krome Google opinias, ke estu aplikata la usona leĝo, ĉar ĝi el Usono publikigas en siaj serviloj la artikolojn de belgaj gazeteldonistoj.

La juĝisto en unua instanco refutis tiujn argumentojn, post kio Google apelaciis. Sed la apelacia kortumo grandparte konfirmis la verdikton, inkluzive de la kompulsopago. Laŭ la kortumo la belga leĝo aplikeblas kaj Google lezas la rajtojn de la aŭtoroj, senpermese publikigante ligilojn al aliaj artikoloj kaj kopiante iliajn fotojn.

Ĉi-momente en Google News ne plu estas troveblaj artikoloj de valonaj gazetoj. Ŝajnas do, ke provizore la malgranda Davido gajnis. Sed kiom longe?

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07