Mafio plu klarigenda

La nocio mafio elvokas intereson pro la efiko, kiu rezultas de la pluraj aventuraj libroj kaj filmoj, unuavice „La baptopatro” – romano de Mario Puzo kaj filmo fare de Francis Coppola. Laŭ aserto de la aŭtoro de la libro, tiaspecaj verkoj elvokis eĉ timon ĉe turistoj, kiuj hezitas viziti Sicilion. Celo de la poŝlibreto, eldonita en kelkaj lingvoj samtempe, estas forigi tiun timon kaj objektive klarigi al turistoj, kio ja vere estas la sicilia mafio kaj aliaj parencaj krimorganizaĵoj.

Celo plenumita

La aŭtoro konstruas la tekston en formo de respondoj al la demandoj, kiujn, laŭ lia aserto, plej ofte starigas scivolaj homoj. Al la respondoj helpas aldonaj utilaj klarigoj, kiujn faris en formo de piednotoj la tradukintoj. La respondoj estas precizaj, klaraj kaj bone vortumitaj, kaj la ĉefa celo de la libro estas plenumita: la leganto ricevas ĝeneralan imagon pri tio, kio estas la sicilia mafio, kaj kion ĝi similas en aliaj regionoj de Italio kaj en aliaj landoj de la mondo.

Estas klarigite, ke mafio principe ne estas kaj neniam estis „bona”, sed ĉiam estis krima kaj senmorala organize, malgraŭ tio, ke dum 150 jaroj de sia ekzisto ĝi grave evoluis kune kun evoluo de la socio kaj ŝtataj institucioj, en kiujn ĝi ĉiam penis integriĝi. Krome, kaj tre grave, por tiuj homoj, kiuj opinias, ke Sicilio elvokas timon pro ekzisto tie de la mafio, estas bone montrite, ke al turistoj kaj aliaj vizitantoj ĝi tute ne danĝeras, kaj siciliaj urboj estas eĉ signife malpli danĝeraj ol grandaj metropoloj kiel Novjorko, Londono kaj aliaj.

Tro konciza

Tamen, la libreto havas unu gravan mankon: la koncizecon. Pro ĝi restas ne klaraj aŭ nur menciitaj pluraj problemoj, kiuj interesas la leganton. Ekzemple, tiaj demandoj, kiel historiaj radikoj de la fenomeno mafio, rilatoj de la mafio kun faŝisma reĝimo kaj kun aliancanoj dum la dua mondmilito, nuntempa influo de la mafio al la aktuala politiko ktp estas signitaj nur per po unu-du frazoj. Jes, en la libro estas referencoj al diversaj profundaj historiaj kaj sociologiaj esploroj, sed la fontoj ekzistas ĉefe en la itala lingvo kaj apenaŭ facile atingeblas al leganto, ne posedanta tiun lingvon. Do la scivolo de la leganto pri pli profunda kompreno estas ne saturita.

Pro tio mi, kiu ja pli frue jam interesiĝis pri la afero, eksciis ne multon novan – sed ja mi ne estas sola homo, kiu volus ekscii pri tio ĝuste de la italoj, kiuj spertis ekziston de mafio kaj batalon kontraŭ ĝi pli longe ol ĉiuj ceteraj popoloj. Tial mi plu revas pri apero en Esperanto de pli ampleksa, detala kaj profunda libro pri mafio, verkita de la sama aŭ alia serioza itala aŭtoro.

Nikolao GUDSKOV
Augusto Cavadi: Mafio klarigata al turistoj. Tradukis el la itala, prinotis kaj adaptis Michela Lipari kaj Carlo Minnaja, antaŭparolo de Giuliano Turone. Eld. Di giloramo, Trapani, 2011. 53 paĝoj, gluita. ISBN 978-88-87778-99-1.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07