Plej optimisma popolo

Dum la periodo de la tiel nomata Kelta Tigro – tio estas precipe inter 1995 kaj 2000 – Irlando, ĝis tiam rigardata kiel unu el la plej malriĉaj ŝtatoj en Eŭropo, transformiĝis al unu el la plej prosperaj.

Kompreneble ne ĉiuj civitanoj partoprenis la avantaĝojn de la nova Irlando. Kiel ofte okazas en „riĉaj” socioj, la riĉuloj iĝis pli kaj pli riĉaj, dum la malriĉuloj restis malriĉaj. Tamen, ĉirkaŭ 2008, la ekonomio komencis disfali. Ĉesis amasa enmigrado, kreskis elmigrado – „normala” kondiĉo en la malnova Irlando.

Fine, pro la misa administrado de la bankoj kaj pro la korupto kaj la malsaĝo de la registaro, Irlando devis peti kolosan financan helpon de Eŭropa Unio kaj de pluraj financaj instancoj. Ĝi nun troviĝas en kriza stato simila al tiu de Grekio kaj Portugalio.

Vakaj vendejoj

Miloj da homoj de ĉiu kategorio kaj nivelo nun restas sen laboro; en ĉiuj urboj oni vidas vicojn da vakaj vendejoj, oficejoj kaj domoj. Impostoj altiĝas; socialaj pagoj ŝrumpas; sanservoj neadekvatas kaj, en kelkaj lokoj, preskaŭ ne ekzistas.

Tamen, tamen, la tipa irlandano estas tre originala persono. Lastatempe, opinio-sondado en la Verda Insulo konstatis, ke irlandanoj taksas sin „la plej kontentaj kaj optimismaj en la mondo”.

La rezulto indikas, ke laŭ optimismo-skalo, irlandanoj troviĝas sur preskaŭ la sama ŝtupo kiel aŭstralianoj kaj kanadanoj. Oni demandas sin, kial. Neniu optimismo-motivo montras sin en la hodiaŭa Irlando.

Invadataj

La kialo kuŝas en la karaktero de la irlandanoj. Dum sia tuta historio, ili estas invadataj, subpremataj kaj mistraktataj, ne nur de siaj najbaroj kaj de aliaj fremduloj, sed ankaŭ de ali-tribanoj, aliaj et-regnanoj, ali-religiuloj.

Ili terure suferis de malsato, malsano kaj elmigrado de siaj gefiloj. Multaj vivis en mizero; multaj ankoraŭ loĝas en netaŭgaj kaj malhigienaj loĝejoj. Sed neniam mankas la resaltemo kaj la natura esperemo de la nacia karaktero. Laŭ onidiro: „La situacio en Irlando estas ĉiam katastrofa, sed ĝi neniam estas serioza.”

La graco kaj beno, kiuj savas, kaj ĉiam savos irlandanojn de totala malvenko, estas ilia nevenkebla humursento. En ĉiu situacio, la tipa irlandano ĉiam trovas motivon por ridi kaj ŝerci. Lia kapablo ŝerci baziĝas parte sur la subtavolo de la gaela lingvo kaj ĝia bizara kaj komika logiko, kiu influas eĉ la hiberno-anglan lingvaĵon de hodiaŭ. Sed ankaŭ ĝi estas integra elemento de la irlanda animo.

Sinmortigoj

Bedaŭrinde estas gravaj esceptoj. Se ŝarĝoj estas sufiĉe pezaj, eĉ la plej forta dorso povas kolapsi. Lastatempe la nombro de sinmortigoj, precipe inter junaj viroj, maltrankvilige pliiĝis. Sed ĝenerale la etoso en Irlando estas kore – se ne ĉiam vetere – suna kaj kuraĝiga.

En la semajno, en kiu mi skribas ĉi tiun artikoleton, mi kaj mia edzino ĉeestis grupeton, kiu ĉiujaŭde renkontiĝas en loka hotelo por interŝanĝi ideojn pri io ajn: literaturo, aktualaĵoj, filozofio, muziko, novaĵoj ktp ktp. En tiu okazo, ni diskutis kaj agrablajn kaj malagrablajn temojn, sed la afero finiĝis per ŝercoj kaj ridoj.

Ni decidis, ke la irlandanoj estas nekuraceble humuraj kaj gajaj. Eĉ se la ŝtata ŝipo sinkas, ili restos, naĝante sur la surfaco, ridante kaj kantante. La angla verkisto G. K. Chesterton skribis pri la „grandaj gaeloj de Irlando / homoj, kiujn Dio frenezigis / kies militoj estas ĉiuj gajaj/kaj ĉiuj iliaj kantoj malĝojaj.” Certe li pravis.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07