Unu tago de iu persono

Ĉiuj homoj en la mondo estas laŭ sia dormmaniero aŭ „strigoj” aŭ „alaŭdoj”. Strigoj, kiel noktaj birdoj, malfrue ekdormas kaj malfrue vekiĝas, kontraŭe alaŭdoj ekdormas frue kaj same frue jam vekiĝas.

Mi apartenas ne al la strigoj. Mi ŝatas frue enlitiĝi. Kaj sufiĉe frue mi estas jam sendorma. Fakte mi tute ne povas kompreni tiujn personojn, kiuj nur iam ĉe tagmezo vekiĝas. Laŭ rekomendoj de medicinistoj ĉiu homo dum diurno devas dormi proksimume ok horojn. Mi eble estas ia specifa persono, kiu tute ne ŝatas aŭskulti, des malpli obei tiujn (aŭ similajn) medicinistajn rekomendojn, ankaŭ viziti ilin dum iaj malsaniĝoj. Sed tutegale mi kutime dormas ok horojn, eble iom malpli.

Menciindas ĉi tie ankaŭ, ke pluraj homoj, enlitiĝinte, ŝatas aŭ legi ĵurnalojn, librojn, aŭ spekti televidon. Mi povas fari nek tion, nek tion ĉi. Kutime, se mi jam estas en la lito, mi preskaŭ tuj ekdormas.

Je ĉirkaŭ la 4a matene, fojfoje eĉ pli frue, mi jam ne dormas. Iam okazas ankaŭ tiel, ke mi vekiĝas jam je la 1a aŭ 2a nokte. Tiam mi provas ŝalti la televidilon kaj spekti iajn, kutime tute ne interesajn televidelsendojn. Multe pli ofte mi vekiĝas iam je la 4a aŭ 4a kaj duono. Sed tuj mi ne ellitiĝas. Mi ne scias ĝuste, sed pensas, ke ankaŭ aliaj homoj, se ili frue vekiĝas, multe cerbumas. Nokte mi (eble ne nur mi) havas ian nekutime streĉan pensmanieron. En la kapon venas diversaj ideoj, privivaj pensoj, eĉ fojfoje mi provis nokte versumi, kaj, kio estas interesa, verslinioj venas unu post la alia, kvazaŭ ĉe vera poeto (kio, kompreneble, mi ne estas). Trans la fenestroj (loĝas mi en la unua etaĝo) aŭdeblas bruo de kortaj katoj kaj hundoj kaj de kortisto, kiu same frumatene komencas sian ĉiutagan laboron.

Se tamen mi ellitiĝas tuj vekiĝinte, mi strebas moviĝi tre atenteme, senbrue, ĉar aliokaze mi povas veki aliajn miajn hejmanojn, miajn familianojn. Post kutima lavado mi venas en la kuirejon, kie mi metas sur fornon teujon por varmigi akvon kaj prepari kafon. Mi ne scias pro kio, sed mi jam delonge alkutimiĝis kafumi eĉ pli ol teumi. En mia jam malproksima juneco mi ege ŝatis teon, sed ne kafon, kaj trinkis ĝin sufiĉe multe. Kafumadi min alkutimigis mia patrino, kiu same antaŭe ŝatis teon, sed poste „transiris” al kafumado.

Do, ellitiĝinte, mi ne tuŝante la televidilon, ŝaltas la komputilon, rigardas, ĉu iu ankoraŭ memoras min, ĉu estas al mi leteroj, se jes, mi provas tuj aŭ preskaŭ tuj respondi, des pli se tiuj leteroj vere postulas rapidan respondon.

Mi ankaŭ rigardas aliajn aferojn en Interreto, ĉu estas iaj novaĵoj ĉe la landa Esperanto-movado, ĉe movadoj de niaj proksimaj kaj malproksimaj najbaroj, retpaĝojn de miaj amikoj kaj konatoj.

Ĉio ĉi postulas sufiĉan tempon, jam mateniĝas, kaj mi povas transiri al aliaj okupoj. Se estas ordinara labortago, ĉio pasas aŭtomate: frue mi elhejmiĝas, promenante tra stratoj, ne rapidante mi duonvojon perpiede, duonvojon uzante urban trafikon (plej ofte metropolitenon) atingas la laborejon.

Tamen, se estas ripoztago, ĝi pleniĝas alimaniere. Komence mi prenas liston kun taskoj por la tago: kion necesas aĉeti, kion prepari por la tag- kaj vesper-manĝo. Mi vizitas bazarojn kaj aliajn vendejojn kaj aĉetas ĉion indikitan en la listo, ofte aldonante ion laŭ mia opinio bezonatan. Tio forprenas ne malpli ol du horojn. Kutime por ĉion bezonatan aĉeti sufiĉas unufoja vizito de vendejoj. Se aĉetaĵoj multas, mi iras aĉetadi du- aŭ eĉ tri-foje (tio okazas vere tre malofte).

Multe pli allogaj estas la postaj okupoj. Pli ĝuste tio ne estas okupoj, ĉar mi ricevas veran plezuron. Mi ŝatas promeni, elektante por tio pli naturajn lokojn: parkojn, placojn, arbarojn, lokojn proksimajn al riveroj, abundajn je kreskaĵoj. Venante en urbajn parkojn, mi povas sidi ie sur benkoj kaj legi. Legado estas ankoraŭ mia kroma ŝatokupo. Samtempe kun legado mi observas preterirantajn ripozantojn.

Mi legas ajnajn librojn: kaj aventurajn romanojn, kaj detektivajn, kaj historiajn. Precipe lastatempe mi ekŝatis ĝuste historiajn, eĉ ne sciante pro kio.

Kaj promeni mi povas ne nur somere, mi ŝatas promeni ankaŭ printempe (la naturo vekiĝas post vintra dormado, verdiĝas arboj, aperas unuaj floroj) kaj aŭtune (siatempe tiun sezonon ege ŝatis Aleksandr Puŝkin, fama rusa poeto). Nur ne tiom strebas mi promeni vintre. Sufiĉe ofte nia vetero ne permesas ricevi de tio plezuron: frostas, ventas ...

Ne malofte mi promenas kun mia infano. Mi strebas, ke ankaŭ li ekamu la naturon.

Plej ofte mi vizitadas du el niaj urbaj parkoj. La unua estas la centra parko, eble la plej vasta el ĉiuj. Tie ĉiam abundas homoj kaj ĉiuj povas trovi por si ion interesan: allogaĵojn por infanoj, lokon, kie dezirantoj povas ŝakludi, sportplacetojn, kinejojn. Ankaŭ la alia parko estas alloga, ĉefe pro tio, ke ĝi troviĝas relative proksime al mia loĝloko. Tie, krom la ceteraj allogaĵoj, estas ankaŭ zoologia ĝardeno, „kantanta” fontano (la unuan fojon tian fontanon mi vidis en Bulgario, kaj ĝi ege impresis min).

Jam malfrue vespere mi revenas hejmen kaj denove komencas okupiĝi pri ĉiutagaj hejmaj laboroj. Kaj finfine eĉ simpla spektado de televido ... ja ankaŭ ĝi estas ia okupiĝo.

Por mi ne fremdas ankaŭ mastrumado. Oni diras, ke viroj ne devas okupiĝi pri kuirejaj aferoj. Sed se la preparado de manĝaĵoj vere plezurigas min ... Se mi estas pli libera ol la edzino? Kial mi ne faru la virinan laboron? Mi entute ne ŝatas, se oni dividas ĉion en la viran kaj virinan.

Preparinte ĉion bezonatan kaj iom estinte ĉe televidilo, mi jam sentas, ke la okuloj poiomete komencas „fermiĝi”. Tio estas kvazaŭ signalo: „Ej, mastro! Ĉu ne tempas enlitiĝi?” Kaj kiel obeema persono, mi submetiĝas al tiu voko ...

Dmitrij CIBULEVSKIJ
Ukrainio

Ĉu ankaŭ vi povas interese priskribi ordinaran tagon el via vivo? Sendu ĝin al moderna_vivo@monato.be.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07