Pri papoj kaj princoj

En 2005, kelkajn semajnojn post la morto de la papo Johano Paŭlo la 2a, mi tralegis kaj poentis ekzercojn de unuajaraj studentoj pri ĵurnalismo. La tasko: verki 500-vortan raporton, aŭ profilon, pri homo admirinda.

La studentoj rajtis mem elekti sian admirindulon – kaj plejparte ili elektis verki pri la antaŭ nelonge forpasinta papo. Strange. Britio estas esence sekulara ŝtato, en kiu religioj estas tolerataj de la vasta majoritato de la popolo, sed praktikataj de nur malvasta minoritato. Nur, fakte, la ŝtato – ne la popolo – en iu grava punkto maltoleras romkatolikismon; al tiu ĉi punkto mi revenos.

Do la elekto de Johano Paŭlo la 2a parte surprizis, parte deprimis min. Surprizis, ĉar, kiel dirite, britoj ne aparte interesiĝas pri religiaj aferoj; deprimis, ĉar la studentoj pigre prenis raportojn pri la papo aperintajn en naciaj amaskomunikiloj kaj ilin senpripense, senkritike, remuldis propracele. Mi kredas, ke, ĝenerale, mi aljuĝis pli da poentoj al tiuj, kiuj montris originalecon kaj verkis pri aliaj figuroj, kaj kies raportoj bezonis iom pli da esplorado.

Miraklo

Mi rememoris ĉi tiun ja naivan entuziasmon pri Johano Paŭlo la 2a, kiam mi legis, ke la romkatolika eklezio lin beatigis survoje, ŝajne, al sanktuligo. Mi notis, ke la iama papo meritas sian beatigon pro de li estigita „miraklo”: kuracado de franca monaĥino. Sed samtempe komencis forgliti la reala mondo. Kie objektiveco? Kie pruvoj? Kie la espereble neŭtralaj atestantoj, kiuj esploris la „miraklon”? Ĉu do ĉiu kuracisto, kiu savas la vivon de alia homo, estu beatigita?

Flanke estu notite, ke ne ĉiu subtenas la beatigon de Johano Paŭlo la 2a. Dum lia papeco la eklezio estis mondskale skuata de seksaj skandaloj: perfortoj fare de sacerdotoj kaj aliaj kontraŭ junaj kaj sendefendaj infanoj. „Mi kontraŭas ĉi tiun beatigon kaj anticipas, ke la estonteco malfavore juĝos Johanon Paŭlon, kiu rifuzis akcepti, ke tiam okazas la plej terura krizo en la eklezio de post la reformacio,” opinias Richard McBrien, profesoro pri teologio ĉe la universitato Notre Dame en Usono.

Tamen, malgraŭ ĉio, centmiloj da adorantoj ariĝis en Romo por atesti la beatigon de Johano Paŭlo. Koincide, dum la sama semajnfino, kolektiĝis en Londono simila nombro da adorantoj de la brita reĝa familio. Kiel en Romo, prezentiĝis mezepoka pantomimo: la dua tronheredonto, Vilhelmo, nepo de la nuna brita reĝino Elizabeto, pompe kaj parade, kaleŝe kaj katedrale, edziĝas.

Diskriminacio

Same kiel la beatigo de iama papo, la adorado de la brita monarĥio defias racion. En ĝia nuna formo ĝi devus ne ekzisti en tiel nomata moderna ŝtato. Antaŭ jarcentoj la filozofo Tomaso Pejn skribis, ke same absurdas hereda monarĥo kiel hereda kuracisto. Kaj, dum en normala socio oni provas elimini ajnan diskriminacion, brita tronheredonto – pro historiaj kialoj – ne rajtas edzinigi romkatolikon (tamen jes ateiston aŭ islamanon), dum unue naskita princino nepre devas cedi sian tronrajton al due naskita princo.

Sendube, pasio pri papoj, monarĥoj, alportas ĝojon, plezuron, eble iom da bono, kune kun sento pri komuneco, solidarigo, fortigo, al milionoj da homoj. Gravas mitoj kaj misteroj: ili kunkreis la estantecon. Sed ilin flegi, vivteni – kiam ili baziĝas sur blinda kredo, kruda diskriminacio – jen neniel admirinda afero, por reveni al la temo de la studenta ekzerco.

Do pardonu min, se mi ekscitiĝas nek pri la beatigo de Johano Paŭlo la 2a nek pri la edziĝo de princo Vilhelmo. Mi festis nek en Romo, nek en Londono, nek antaŭ la televida ekrano en mia hejmo. Mi tamen festis la vivon, biciklante, enspirante ne la mucidan aeron de tradicio kaj privilegio, sed la freŝan aeron de simpla kaj honesta kamparo.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07