Malantaŭ la montrofenestro

La plimulto de la turistoj flugintaj al kaj el Grekio en la lasta jardeko trapasis la internacian „pordegon” de la lando. Temas pri la flughaveno Eleftherios Venizelos de Ateno, kiu ĉi-jare festis sian 10-jariĝon.

La malferma tago, en 2001, malbone aŭguris. Dum kelkaj horoj, okaze de la „ŝanĝo de la gvardio” inter la malnova kaj nova flughavenoj, Ateno estis la sola ĉefurbo en la mondo sen flughaveno. Kelkaj petis la demision de la tiama ĉefministro, Kostas Simitis, ĉar la flughaveno devus enkonduki novan transport-eraon.

Kliŝoj

Dum dek jaroj tamen la flughaveno Venizelos konsistigas unu el la floroj ĉe la butontruo de la greka respubliko. Ĝi donas al vojaĝantoj bildon pri organizado, funkcikapablo kaj pureco, pri kiuj efektive la grekoj – spite al kliŝoj – estas kapablaj.

Oni pripensu ĉi-rilate la senmankan organizon de la Olimpikoj en 2004 kaj de la festivalo Eurovision en 2006: kroma pruvo pri la laboremo de la greka popolo.

Eleftherios Venizelos ricevas ĝis hodiaŭ multajn laŭdojn. Tamen kio pri la malnova flughaveno Ellinikò? La ejo estas forlasita kaj neglektata. Do malantaŭ enviinda montrofenestro, Ateno kaŝas siajn ruinojn.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07