Vakso vokas ...

En Vieno estis malfermita filio de la londona vaksfigura muzeo de Madame Tussaud. Ĝi estas la tria en Eŭropo post Amsterdamo kaj Berlino.

La aŭstra prezidanto Heinz Fischer inaŭguris la muzeon, kiu situas en la parko Prater. En ĝi estas prezentataj vivfidelaj kopioj de 65 aŭstraj kaj internacie konataj personoj. La prezidanto pozis apud sia duoblulo el vakso, kiu surhavas malhelan kostumon.

En la muzeo troviĝas vaksfiguroj de la aŭstra imperiestra paro Franz Joseph kaj Elisabeth (Sissi), samkiel steluloj kiel la usonaj geaktoroj George Clooney kaj Angelina Jolie. Tie eblas vidi ankaŭ kopiojn de la usona prezidanto Barack Obama, la germana kancelierino Angela Merkel, la modelino Heidi Klum kaj Papo Benedikto la 16a.

Temhaloj

La pretigo de la vaksfigura muzeo daŭris du jarojn kaj duonon. Ĝi ampleksas areon de 2000 m2 kaj kostis 8 milionojn da eŭroj. La muzeo konsistas el diversaj temhaloj: historio, muziko, filmo, sporto, politiko kaj viziuloj. Ĉiu vaksfiguro kostas 200 000 eŭrojn kaj la ellaboro daŭras de tri ĝis ses monatojn.

La elstaruloj ekspoziciotaj en la viena filio de la muzeo estis elektitaj post enketado inter vienanoj kaj ankaŭ eksterlandaj turistoj. Unu persono estis ege dezirata: Wolfgang Amadeus Mozart. Li estas menciita en ĉiuj enketiloj.

La viena filio de Madame Tussauds proponas ankaŭ interagajn ludojn. La vizitantoj povas ekzemple ludi pianon kun Franz Schubert, fari teston pri inteligenteco kun Albert Einstein aŭ fari dekunumetran punŝoton kun la aŭstra futbalisto Hans Krankl. Krome estas permesite tuŝi la figurojn kaj esti fotata kun ili.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07