Vilaĝoj sen gepatroj

Antaŭ nelonga tempo, post pli ol trihora piedirado, scivola ĵurnalisto atingis vilaĝon ĉe la piedo de monto. Lian atenton tuj kaptis ĉirkaŭ sesjara knabino, kun mieno nepriskribebla, sole ludanta antaŭ sia kaduka loĝdomo.

La ĵurnalisto demandis ŝin: „Kun kiuj vi loĝas?” La knabino tuj respondis: „Kun miaj geavoj.” „Kaj viaj gepatroj?” la ĵurnalisto plu demandis. Sed la knabino ne volis respondi kaj nur murmuris ion.

La vilaĝo konsistas el pli ol 50 familioj kaj la loĝantoj estas aŭ junaj aŭ maljunaj. Preskaŭ ĉiuj loĝdomoj estas malnovaj kaj kadukaj. La vilaĝestro, pli ol 50-jara, diris al la ĵurnalisto, ke en lia vilaĝo la laborkapabluloj forlasis siajn familiojn kaj iris al aliaj lokoj por labori.

Printempa Festo

Iliaj gefiloj loĝas kun siaj geavoj, kiuj dorlotas siajn genepojn. Tiuj tamen ĉiam sopiras je siaj gepatroj kaj vivas sen gepatra amo. Nur dum la Printempa Festo, la plej grava festo de Ĉinio, kelkaj gepatroj hejmenrevenas por ĝui festan etoson kun la familianoj. Ĝuste pro tio la gepatroj fremdas en la okuloj de siaj gefiloj.

En Ĉinio, precipe en la okcidento, la ekonomio estas relative postrestinta. Oni ne povas trovi laboron en fabrikoj aŭ aliaj kompanioj. Vilaĝoj tiaj estas grandnombraj, kaj la laborkapabluloj forlasas siajn hejmojn por labori en urboj kaj tie gajni pli da mono. Tia fenomeno ekzistas jam de pli ol 30 jaroj en Ĉinio.

Ekonomikistoj opinias, ke la ĉina ekonomio rapide disvolviĝas ĝuste pro tiuj homoj. Kvankam ili ne posedas specialajn spertojn, ili tamen senlace laboras. Komence neniu atentis la sorton de iliaj gefiloj, sed nun la registaro pli kaj pli pri ili konscias. La geknaboj estas la estonteco de la ŝtato, kiu iam dependos de ili.

XU Jinming

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07