Fondaĵo E-vid-E-nt-E jam 45 jarojn aktivadas

En la komenco de la jaro 1966 mi trovis informilon en mia poŝtkesto, kiu post legado kaj pripensado esence influis mian ceteran vivohistorion. Ĝin sendis organizaĵo, kies ĉefa celo estas batali kontraŭ la tiel nomata „nenecesa” vidhandikapeco. El ĝi mi ekkomprenis, ke en nia mondo vivas milionoj da blinduloj, kiuj povus ĉiumatene ĝui la miraklan sunleviĝon, se por ili prezentiĝus helpo oftalmologia. Sur mian koron marteladis la mantro, ke tri el kvar nevidantoj estas eviteble – ĉu prevente, ĉu kurace – vidhandikapitaj. Eblis per simbola modesta monsumo helpi al afrikaj okulpacientoj, ĉefe kataraktuloj, per operacio.

Agado E3

Mia edzino Vera kaj mi decidis „adopti” kelke da pacientoj en Kenjo kaj ankaŭ varbi pliajn adoptontojn inter parencoj, amikoj, najbaroj, kolegoj ktp. Kaj danke al la ĉielo ni havis sufiĉe da sukceso. Tio kondukis nin al la iniciato propagandi tiun valoran agadon ankaŭ inter „nia diligenta kolegaro”, kiu „en laboro paca ne laciĝas”. La bonan lingvon ja kreis okulisto, kiu krome ligis belan idealon, valoran ideon kun sia spirita infano. Tamen, laŭ ni la tiel nomata „interna ideo” ne restu tro interna kaj abstrakta, sed „eksteriĝu”, ekzemple per servado al blindaj kaj malforte vidantaj homoj. Malmultaj esperantistoj scias, ke unu tagon en la semajno Zamenhof, kiu tre forte nin inspiradis, kuracis siajn plej malriĉajn pacientojn plene senhonorarie. Tiel en novembro 1966 aŭdiĝis en la Esperanto-gazetaro la alvoko: „Esperantistoj, esperigu esperantojn”, per kio naskiĝis Agado E3. Kio ja estas pli bona kaj bela ol doni lumon al tiuj, kiuj ade, sed tute senbezone, vivas en eterna nokto?

La iniciatinto spertis, ke estas treege malfacile malfermi okulojn de niaj samideanoj antaŭ tiu giganta mondproblemo. Propagandante en propra rondo li do perdis multe da tempo, energio kaj mono, kiujn li prefere utiligu favore al okulpacientoj en ekonomie malfortaj landoj. Post 25-jara agado li decidis limigi sin al sialandaj helpantoj kaj serĉi kolegon, kiu havas evidentan talenton sukcese heroldi inter alilandanoj kaj do „fiŝkapti” en verdstelaj akvoj. Post dudeko da jaroj tiu persono bedaŭrinde ankoraŭ ne anoncis sin. En la periodo 1966-1991 la projektoj grandparte limiĝis al Afriko, nome al Kenjo kaj Malavio (veturantaj okulklinikoj), Kamerunio (40-lita okulhospitalo), Ganao (optikejo), Maroko, Sud-Afriko kaj Tanzanio (okulkuraca instrumentaro). Poste aldoniĝis Albanio, Bulgario, Kosovo, Moldavio, Rumanio, Rusio, Barato, Srilanko kaj Taĝikio.

Nova nomo

En 1997 la nomo de la kampanjo alibaptiĝis en Nederlando kiel Stichting Zienderogen (kun e-e-e), kaj ekster la nederlandaj landlimoj ĝi konatiĝis kiel Fondaĵo Evidente (Eye-Care Foundation, ankaŭ kun e-e-e). Karakterizas nian fondaĵon, ke ĉiuj donacoj kaj subvencioj fluas rekte kaj integre al la projektoj kaj ke deĵoras ekskluzive volontuloj. Neniu ricevas pagon por sia laboro! Kromajn kostojn (varbado, papero, poŝtmarkoj, telefono, transporto ktp.) pagas, kiel lian kontribuon, la poŝo de la iniciatinto, kiu plenumis sian taskon en liberaj, eksterprofesiaj horoj. La plej gravaj laborterenoj jenas: misioj kun okulistoj kaj optikistoj, instruado al infanoj vidhandikapitaj, rekapabligo kaj loĝado. La helpo estas direktata al la plejmalriĉuloj; ni do laboras inter ciganoj, vivaĉantaj sur rubodeponejoj, inter prizonuloj en malliberejoj, en flegejoj por handikapitoj kaj pliaĝuloj, infanhejmoj kaj orfejoj, institucioj por infanoj malforte vidantaj kaj surdaj, hejmoj por eksaj infansoldatoj, socialaj entreprenoj, psikiatriaj klinikoj ktp. Ĉiam oficiale invitas nin asocio por vidhandikapitoj, kiu faras por ni programon kaj sub kies respondeco ni praktikas por eviti panŝteladon al lokaj specialistoj.

Dum la pasinta jaro libervoluloj de „Evidente” vizitis la jenajn landojn: Srilanko (februaro), Maŭritanio (marto), Ukrainio (aprilo), Maroko (julio), Kongo (septembro) kaj Rusio (novembro). Ne malofte invitoj atingas la kunordiganton pere de esperantistoj, kaj en tiuj landoj sekve okazas – kadre de nia ĉeesto – agrablaj kaj fruktodonaj renkontiĝoj kun Esperanto-kluboj (Kongo, Kaŭkazio, Kaliningrado, Krimeo ktp). Regule ili asistas dum nia laboro, akompanante kaj tradukante. En 2010 ni servis al ĉirkaŭ tri mil personoj per laŭreceptaj okulvitroj! Kiam ni deĵoris en Kaliningrado, la nederlanda okulisto, kiun mi en 1979 ekkonis en Kamerunio, tre miris, ke apenaŭ unu kolego komprenas la anglan lingvon. Tio grave malfaciligis lian taskon fake krominstrui studentojn kaj jamajn oftalmologojn ...

La nunan jaron okulisto kaj kvar optikistoj vojaĝis al Maŭritanio por prepari gravan projekton (marto) kaj sep optikistoj vizitos okcidentan Ukrainion por starigi optikejon (aprilo). Dume ni ricevis inviton de esperantisto en Mwanza (Tanzanio), kiu zorgis pri oficiala invito de la asocio de vidhandikapitoj, kaj tio ebligos novan mision en la venonta junio. Sekvos en oktobro misio al Gambio. Plurajn invitojn ni estonte atendas el la vasta Rusio.

Stafeta transdono

En la pasinta januaro la iniciatinto de „Evidente” atingis la aĝon de 78 jaroj, kaj li ekopinias, ke venis la tempo por transdoni la daŭre kreskantan taskaron. Aliaj daŭrigu lian agadon, kaj tio signifas, ke tiam Esperanto ne plu ludos centran rolon, ĉar neniu nuna kaj morgaŭa estrarano scipovas ĝin. Ĉiam mi havis multe da kontaktoj kun blinduloj kaj surdoblinduloj pere de la brajloskribo. Mi esperas, ke almenaŭ unu estrarano ĝin lernos, sed la korespondo ĝenerale fariĝas en ... Esperanto. En la daŭro de la tempo ni finance adoptis blindajn infanojn en Kongo, Maroko, Maŭritanio kaj Rumanio. Tiu devigo daŭros ankaŭ dum la venontaj jaroj; por tio ni do aranĝis financan rezervon.

Kore mi dankas al porblindulaj organizaĵoj, servokluboj, revendejoj, nia komunumo, ekleziaj komunumoj kaj monaĥejoj ktp pro la granda subteno, kiun ili dum dekoj da jaroj malavare donis al nia kampanjo. Kompreneble varman kaj sinceran dankon ankaŭ al ĉiuj fidelaj samideanoj. Ofte mi ricevis leterojn, en kiuj oni nomis min „nobla homo”, kiu „faras laŭdindan laboron” ... Ĉu estas pliaj homoj noblaj kaj laŭdinde laborantaj?

Jacques TUINDER
Jacques Tuinder estas prezidanto de Fondaĵo Evidente, Henegouwenlaan 35, 1966 RH Heemskerk, Nederlando. zienderogen@casema.nl, www.stichtingzienderogen.nl

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jacques Tuinder el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07