Frustriĝo de marĝena suferanto

La aŭtoro, Gotoo Hitosi, priskribas siajn travivaĵojn dum kaj post la tertremo kaj cunamo en Japanio.

La 11an de marto posttagmeze mi estis, kiel kutime, en la universitata oficejo en la kvara etaĝo. Je la 14a kaj 46 minutoj mi sentis tremetojn. Evidente temis pri komenciĝanta tertremo.

En la regiono de la pacifika bordo en nord-orienta Japanio oftas tertremoj. Estante denaska urbano de Sendai, mi ja alkutimiĝis al tertremoj, kiuj plej ofte okazigas nenion specialan. Efektive, du tagojn antaŭe, oni havis unu mezgrandan, sen videblaj damaĝoj. Malofte venas ja grandaj. En 1978 forta tertremo kaŭzis la morton de 28 personoj en Sendai kaj ĉirkaŭaj regionoj. La dato, la 12a de junio, restas neforgesebla por la urbo.

Jam antaŭe specialistoj prognozis, ke granda tertremo atakos la regionon kun probablo de 99 % iam dum la venontaj 30 jaroj. Homoj en ĉi tiu regiono bone konscias la aferon kaj preparis sin al estonta tertremo per diversaj rimedoj.

Skuoj

La unuaj tremetoj sentiĝis pli kaj pli forte kaj daŭris longe. Mi provis malŝalti la komputilon por sekurigi la datumojn, kaj apenaŭ komplete malŝaltis, kiam komenciĝis la ĉefaj skuoj. Mi sentis, kvazaŭ la konstruaĵo dancus. Libroj lavange falis de la bretaroj kaj inundis la plankon ĝis miaj genuoj. La tremego daŭris minutojn kaj, kiam la tremego fariĝis malpli forta, mi elsaltis el la ĉambro en la koridoron.

En la studenta ĉambro la situacio estis malpli bona. La librobretaroj, alboltitaj al la muro, falis, disĵetinte librojn kaj gazetojn surplanken. Duonfalinta bretareto apogis sin al la pordo kaj baris ĝin. Mi vokis enen al la studentoj por certiĝi, ke neniu estas vundita, kaj kuraĝigis ilin eskapi. Ni kune fuĝis el la konstruaĵo kaj iris al vasta korto. Studentoj el eksterlando, precipe el Koreio kaj Ĉinio, estis palaj.

Trankvilo

Iom post iom amasiĝis studentoj, instruistoj kaj oficistoj. Neniu ŝajnis vundita, kaj la konstruaĵoj ne aspektis difektitaj. Malproksime en la urbocentro vidiĝis domegoj, kiuj rekte staris kiel antaŭe. Nek aŭdiĝis sirenoj, nek vidiĝis fajro aŭ fumo. Bona signo! Kvankam intertempe ni sentis kelkfoje fortajn skuojn de la grundo, ni retrovis trankvilon.

Mi komence provis reiri hejmen per la aŭto kiel kutime, sed montriĝis, ke tio ne eblas, ĉar la trafiko estis kelkloke preskaŭ ŝtopita. Mi do lasis la aŭton en la parkumejo kaj piediris hejmen en unu horo.

Reveninte hejmen, mi retrovis ĉiujn familianojn bonfartaj kaj konstatis, ke ankaŭ la domo eltenis la tertremon, kvankam ene estis tute kaose kaj kelkaj mebloj estas difektitaj. Mankis provizo de elektro, gaso kaj akvo, sed mi decidis ne evakuiĝi, sed resti hejme.

Nuklea centralo

Telefono, hejma kaj poŝa, ne funkciis. En la mallumo ni aŭskultis radion kaj aŭdis raportojn ne nur pri la tertremo, sed ankaŭ pri 10-metra cunamo kaj akcidento en atomcentralo. Mi povis nur nebule supozi iel gravan damaĝon, sed tiam mi ne kapablis imagi pli konkrete. La sekvajn tagojn, sabate kaj dimanĉe, mi okupiĝis pri enmanigo de akvo, manĝaĵoj, hejtaĵo kaj aliaj necesaĵoj.

Nur kelkajn tagojn poste, kiam la elektro revenis, mi eksciis pli detale, ke la tertremo, multe pli intensa ol oni supozis, trafis preskaŭ la tutan orientan Japanion, ke la katastrofa cunamo kaŭzis tragedian damaĝon en la pacifika marbordo, forrabante eble dekmilojn da vivoj kaj sennombrajn proprietaĵojn, kaj eĉ plie kaŭzis seriozan akcidenton en la atomcentralo. Poste lokaj komunikiloj raportis, ke strukturaj difektoj en multaj konstruaĵoj en la urbo estas pli seriozaj ol laŭŝajne.

Mesaĝoj

Kun elektro reestabliĝis la telefona kaj reta konektoj. Mi interŝanĝis mesaĝojn kun lokaj kaj foraj amikoj kaj konstatis, ke neniu el miaj parencoj, amikoj kaj konatoj estas forte trafita.

Laŭ la tempopaso mia ĉiutaga vivo iom post iom stabiliĝis, kvankam restas kelkaj maloportunaĵoj kaj tia situacio supozeble daŭros relative longe, ĉar ekzemple la kloaka sistemo tra la urbo suferis damaĝon. Samtempe la afero entute iel frustris min iom post iom.

Mi demandas min, ĉu mi estas viktimo. Mi hezitas jesi, ĉefe ĉar inter miaj parencoj kaj amikoj neniu mortis pro la tertremo aŭ la cunamo, kaj materia perdo estas por mi malgranda. Kompare kun veraj viktimoj mi estas nur marĝena suferanto.

Ruinoj

Mia frustriĝo venas de la fakto, ke mi nun povas pasigi ĉiutagan vivon pli-malpli similan al la antaŭa, dum dek kilometrojn oriente, ĉe la marbordo en la sama urbo, kuŝas ebenaĵo de koto kaj ruinoj, kie pereis centoj da homoj. Kaj tiaj scenoj etendiĝas cent kilometrojn norden kaj suden laŭ la marbordo. Mi povas fari nenion alian ol spekti la scenon en la televido kaj preĝi por la veraj viktimoj. Tion mi nur malfacile povas kredi.

Mi mem ne estas homo speciale orientita al la maro, kaj tamen mi konas kaj amas la belecon de la marbordoj de la regiono, jen rokecaj kaj krutaj, jen sablaj kaj glataj. Kiel averaĝa japano, mi ŝatas marajn manĝaĵojn: fiŝaĵojn, marfruktojn, marherbojn ktp. De tempo al tempo mi vizitis marbordajn urbetojn kaj vilaĝojn por ĝui la pejzaĝon kaj gustumi lokajn frandaĵojn. Mi ja iam kondukis eksterlandajn esperantistojn al la marbordo. Multaj lokoj estas por mi karmemoraj, sed la televido nun montras tute alian bildon ol tiu, kiun mi vidis iam.

Vortaro

La Esperanto-japana vortaro (Japana Esperanto-Instituto, 2006), kiun mi kunredaktis, enhavas, sub la kapvorto „taksi”, ekzemplan frazon: „Ni ĝis nun subtaksis la danĝeron de cunamo”. Tiun ekzemplon mi mem enŝovis, aludante al la tertremo kaj cunamo en Sumatro en 2004. Mi devas konfesi, ke mi estis tiel stulta, ke mi maltrafis la veran signifon de tiu frazo.

Mi povas nun fari nur malmulton por la bono de veraj viktimoj, sed mi certe faros ion por ili. Mi ankaŭ esperas, ke multaj agos simile. Mi deziras nur, ke oni agu ne laŭ sia bontrovo de fore, sed laŭ loka bezono.

GOTOO Hitosi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gotoo Hitosi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07