Indaj informoj

Matene mi veturas al la oficejo per tramo. Se ne estas multaj ŝtopiĝoj, 20 minutoj sufiĉas por fari la jam perfekte konatan itineron. Tiun tempon mi uzas plej ofte trarigardante la ĵurnalon. Mi rigardas la ĉefajn titolojn de De Standaard – tiel nomiĝas mia taggazeto – kaj kelkajn artikolojn mi legas komplete.

En la lastaj tagoj ĉiuj ĉeftitoloj temis pri la katastrofoj en Japanio: pri Fukuŝimo kaj Tokio, pri ter- kaj mar-tremoj, pri vivo kaj morto. Sed ĉi-matene, kio okazas?, plu nenio pri Japanio. La gazeto titolis „Mortis la blanka urso Knut”, „Usona defendanto de samseksemuloj ne plu rajtas iri en virajn necesejojn”, „Belec-sugestoj de Lady Gaga”. Nenio plu pri Japanio inter la titoloj. Ĉu la situacio tie subite mirakle solviĝis? Ĉu ne plu estas problemoj? Nu, sendube ili ja ekzistas, kaj kvankam De Standaard certe ne povas esti konsiderata bulvarda aŭ sensacia gazeto, ĝia redaktistaro ŝajne tamen opinias, ke mankas „veraj novaĵoj” kaj ke urseto Knut pli gravas ol miloj da homoj, kiuj vice staradas antaŭ malplenaj japanaj superbazaroj. Ne miskomprenu min, mi tre ŝatis la ĉarman urseton kaj tre bedaŭras pri ĝia morto, sed per kiuj kaj kiaj iloj la gazetaraj redaktistoj mezuras la „valoron” de niaj mondaj novaĵoj?

Tiujn samajn demandojn redaktistoj de MONATO ankaŭ havas. Kio estas valora informo por vi, kara leganto? Valora sendube ne estas tio, kion vi jam legis en via loka gazeto, vidis trifoje en via landa televidstacio, ĝi ne estas tio, kio estas antaŭmaĉita de la mondaj novaĵagentejoj ... Indaj informoj por MONATO estas neatenditaj vidpunktoj, raportoj verkitaj de lokaj homoj, materialo verkita por internacia postulema publiko. La redaktistoj de MONATO esperas, ke ili povis denove liveri tion ĉi al vi en tiu ĉi maja numero! Agrablan legadon!

Sincere via

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07