Divers(ec)aj rakontoj

Tensioj inter flandroj kaj franclingvanoj en Belgio kreskis al ĝis nun nekonata nivelo. Ekzemple, nederlandlingvanoj ĉagreniĝas, kiam franclingvanoj ne konas la nederlandan kaj konsideras tion normala. Triono de la flandroj diras, ke ne eblas kunlabori kun franclingvanoj. Laŭdire flandroj volas progresi kaj franclingvanoj ne. Aliflanke franclingvanoj opinias, ke flandroj kondutas krude kaj malĝentile kaj rifuzas paroli la francan. Flandroj opinias, ke la lingvolimo inter la komunumoj estu fiksa, dum franclingvanoj opinias tion absurdaĵo.

Jen kelkaj el la plendoj, kiuj ofte ripetiĝas en Belgio. Kaj pro la diversaj opinioj ofte okazas debatoj. Oni povas supozi, ke ili helpas pli bone sin kompreni kaj pliproksimigi la vidpunktojn. Sed diskutoj kaj debatoj havas kelkajn gravajn malavantaĝojn.

Dum debatoj oni kutime mobilizas siajn kapablojn ne por kompreni la aliajn, sed por pruvi la malpravon de kontraŭulo. La argumentoj ofte estas malkonkretaj. Oni ofte interrompas la pledojn. Ĉefe, nur kelkaj homoj vere interkonsiliĝas, dum formiĝas silenta plimulto, kiu tute ne esprimas sin.

Eksperimento

En la kadro de projekto por eŭropa interkultura dialogo kaj integriĝo du belgaj sociologoj, Mark Elchardus [mark elĥardus] de la brusela nederlandlingva universitato kaj Olivier Servais [olivié servé] de la franclingva universitato en Louvain-la-Neuve, eksperimentis per alia metodo. Ili arigis 56 personojn, kiuj reprezentas tipan grupon de belgoj.

La arigitoj kunvenis en kvin sesioj. Oni petis ilin verki kaj poste eldiri rakontojn, komence malfavorajn, poste favorajn, koncerne la belgan lingvodiversecon. Rapide kaj ofte aperis malfavoraj, dum malpli ol duono de la rakontoj estis favoraj. Krome ili estis malpli longaj.

Analizo

Oni analizis la rakontojn kaj priparolis la rezultojn kun la verkintoj, komence etgrupe, poste tutgrupe. Por la partoprenantoj la rakontado montriĝis terapia: finfine ili povis libere esprimi siajn frustraciojn. Poste la partoprenantoj estis pli malfermaj al la argumentoj de alilingvanoj kaj eĉ sukcesis formuli komunajn proponojn.

Tiu ĉi eta grupo evidente ne povas havi signifon por la enlanda etoso. Sed se lernejoj kaj kulturaj societoj regule organizus tiajn interŝanĝojn de rakontoj, tio ja povus kontribui al interkompreniĝo. Tial, laŭ la proponoj de partoprenintoj, gravas komunikiloj.

Sed en raportoj pri la eksperimento kelkaj gazetoj elektis emfazi la antaŭjuĝojn esprimitajn de partoprenantoj. Ili do ne komprenis (aŭ ne volis kompreni) la celon de la iniciatintoj.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07