Kiom da homoj, tiom da gustoj

Malgraŭ aferoj, kiuj unuigas Eŭropon, ekzemple la eŭro, persistas esencaj diferencoj, kiujn oni ne povas ignori. Unu el ili estas la maniero prezenti al la spektantaro filmon eksterlande turnitan (plejofte anglalingvan).

Kiu loĝis eĉ dum mallonga periodo ekzemple en Italio, Francio, Germanio aŭ Hispanio, tre bone scias, ke pro diversaj, kaj precipe kulturaj, kialoj memkompreneblas, ke ĉio estas dublita. Ne kulpas nur ŝovinismo kaj naciismo. Kaj ne ĉiam veras, ke oni dublas filmojn por montri, ke la propra lingvo estas supera al la ceteraj. Dublado simple igas filmon pli komprenebla kaj ĝuebla.

Temas cetere pri proceso pli malfacila ol oni imagas. Estas necese traduki kaj retraduki la eldiraĵojn antaŭ ol atingi rezulton kontentigan el ĉiuj vidpunktoj, ĉefe el tiu – aparte problema – de sinkronigo. Tia operacio multekostas, kaj ne ĉiuj landoj povas preni tion al si.

Italio

La kompetento de dublistoj (rilate tion la italoj estas renomaj en la tuta mondo) ebligas produkti filmversiojn tute analogajn al la originaj, tiel ke la publiko kutime eĉ ne ekkonscias, ke la projekciata filmo estas tiel adaptita.

En Italio la ĉeesto de subteksto absolute ne estas konsiderata. La vorto „subteksto” mem (sottotitolo) aliflanke pensigas tuj pri surdeco. Multaj italaj filmoj disponas subtekstojn por fremduloj en aliaj lingvoj. Kiam haveblas la italaj, tamen, oni klare precizigas, ke temas pri helpilo por ne-aŭdantoj (non udenti).

En Italio la ŝtata kanalo RAI tre priatentas la rajtojn de surduloj kaj lastatempe eĉ ekproponis al ili la senpagan, realtempan subtekstadon de preskaŭ ĉiuj elsendoj pere de sia televideo (paĝo 777). Oni do ne imagas, ke bonfartanta homo povus konscie elekti vidi la filmon per „surdula” maniero.

Grekio

Estas aliaj landoj, kiel la nord-eŭropaj aŭ la balkanaj, en kiuj oni volontege akceptas la ideon rigardi filmojn en lingvo malsama ol la gepatra. Tie la homoj kontentiĝas pri blankaj, malvarmaj subtekstoj en la suba parto de la ekrano kaj neniom plendas. Tio okazas ekzemple en Kroatio, Turkio kaj Grekio. En ĉi-lasta lando oni tute sukcesis persvadi la popolon, ke estas bonŝanco povi plibonigi la propran konon de la angla (aŭ de alia lingvo) senpage.

La grekoj fieras pri tia „privilegio”, do ili mokas italojn kaj hispanojn, kiuj – laŭ ili – eĉ perfortas kinarton, sensciaj (fi!) pri la vera voĉo de Michael Douglas aŭ de Robert De Niro. Ili asertas, ke danke al nedublado la plimulto de la grekoj fluas en la angla (kvazaŭ tio estus internacia devo), dum italoj kaj hispanoj ne kapablas diri pli ol „saluton” kaj „dankon”, aldone per aĉa elparolo.

El centra Eŭropo oni replikas, ke subtekstoj distras kaj ne kompareblas al veraj dialogoj. Oni ne ĉiam komprenas, kiu el la personoj estas parolanta. Cetere, kiam vespere oni revenas hejmen post peniga labora tago, oni deziras sidiĝi kaj malstreĉiĝi, anstataŭ alfronti al leciono (ne petita) pri fremda lingvo.

Kiu pravas?

La debato estas interesa kaj verŝajne ĉiuj (parte) pravas: certe pravas la grekoj, kiuj, kiel lernantoj diligentaj kaj, ekde la plej frua infanaĝo, eksterordinare malfermaj al aliaj lingvoj kaj kulturoj, akceptas rezigni sian lingvon por ĝui la belon de la origina versio.

Ili prave opinias, ke ne havas multe da senco aŭdi vakerojn, eskimojn aŭ indianojn, kiuj parolas en Italio per roma aŭ napola akĉento (kvankam ilin ne ĝenis, ke la heleno Aĥilo en la filmo Troy parolis angle).

Pravas tamen ankaŭ italaj infanoj, kiuj postulas itallingvajn animaciajn filmojn – dum en Grekio kelkfoje eĉ Bugs Bunny parolas la anglan – kune kun siaj geavoj, kiuj plejparte konas nur la italan kaj iuokaze eĉ ne tiun (pro la disvastiĝo de dialektoj). Por multaj televido estas ofte la sola plurestanta akompananto. Kiel konvinki ilin akcepti aŭdi volapukaĵon en la televidilo aŭ aĉeti novajn okulvitrojn por sekvi la disvolviĝon de nura filmo?

Libero

La plej demokrata solvo, en la nuna interaktiva erao, jenas: ebligi ajnajn eblojn. Ĉu ne estas fareble, ke oni rezervas al la sama filmo du apartajn ejojn, unu kun la loklingva versio por tiu, kiu en la kinejo volas nur sin amuzi, kaj unu kun pli „intelektula” versio, t.e. kun subtekstoj, simultana tradukado aŭ eĉ kritika komentario en aŭdiloj?

Rilate la malgrandan ekranon, oni povus facile, en epoko de tera cifereca televido, ebligi al ĉiu homo elekti la preferatan lingvokombinaĵon – se haveblan – por rigardi filmon: en la itala kun anglaj subtekstoj, en la germana kun turkaj, en la korea kun esperantaj ktp. Sufiĉus unu aŭ du pliaj klavoj, similaj al tiuj jam ekzistantaj ĉe la teleregiloj de dvd-legiloj.

Anstataŭ debati kaj priridi aliajn pensmanierojn – kion ofte oni ŝatas – oni trovu solvon taŭgan por ĉiuj. Ĉu oni ankoraŭ ne lernis el la zamenhofa proverbaro, ke „pri gustoj oni disputi ne devas” aŭ ke „kiom da homoj, tiom da gustoj”?

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07