Superbazare modifitaj ...

La kipra respubliko sin pretigas fariĝi la unua lando de Eŭropa Unio, kaj verŝajne de la tuta mondo, kies vendejoj kaj superbazaroj estos devigitaj eksponi sur apartaj bretaroj genetike modifitajn nutraĵojn.

La novaĵo, delonge atendata de ekologiistoj, alvenas malmultajn monatojn antaŭ balotoj okazontaj en majo. Ĉiuj partioj, tamen, montrante nekutiman unuanimecon, sin devigis validigi la leĝproponon antaŭ la fino de la nuna oficperiodo.

Verda Partio

La batalo kontraŭ genetike modifitaj organismoj (GMO-oj), kiu kuntrenos historian „engetigon” de tiaj produktaĵoj, daŭras en Kipro almenaŭ ekde majo 2004. Tiam la loka ekologiisma partio (Kipra Verda Partio) prezentis proponon tian, esperante igi Kipron gvida en Eŭropo koncerne la lukton kontraŭ GMO-oj.

La usona ambasado ne ŝatis la proponon. Spite al la verduloj, kaj pli-malpli oficiale, la ambasado premas ekde 2005 la grek-kipran parlamenton malzorgi pri la temo. Ĝi timis, ke falos vendoj de usonaj produktaĵoj – pluraj genetike modifitaj – ĉe la loka merkato.

Ingrediencoj

Laŭ aktualaj leĝoj, en la plimulto de landoj – inkluzive Kipron – manĝaĵoj indiku la ĉeeston de GMO-oj inter la ingrediencoj. Tio tamen ne ĉiam okazas. Industrioj ne interesiĝas pri diafaneco, nelaste ĉar mankas en la nuna momento pruvoj aŭ eĉ nuraj indicoj pri supozita danĝero de tiaj nutraĵoj.

Sed, kiel rimarkigas la verda deputito Jorgos Perdikis, ĉiam pli ofte mankas al konsumantoj rimedoj por elekti, kion meti en la puŝĉareton. Tial nepras, laŭ li, se ne repreni ĉiujn ĉi nutraĵojn, almenaŭ ilin meti en apartajn fakojn.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07