Konsiloj avinaj kaj neavinaj

En Italio oni parolas pri „avinaj konsiloj” por indiki malmultekostajn solvojn por la pli-malpli grandaj zorgoj de la ĉiutaga vivo. Tamen, ĉar eĉ avinoj fojfoje ne havas tempon persone transdoni sian saĝon, oni kaptis la „bonan ideon” kolekti tiujn konsilojn ĉe la retejo (www.buonaidea.it).

Kiamaniere forigi maĉgumon de sur plandumo? Simple, metu la ŝuon nelonge en frostujon kaj pro la malalta temperaturo eĉ la plej obstina gumo malgluiĝos. Kiamaniere enbati najlon sen lasi lunajn kraterojn en la muro? Enpiku la najlo-pinton en tualetsapon kaj la najlo penetros en la muron per duo da frapetoj, kvazaŭ en vakson, lasante la stukaĵon senvunda. Kiamaniere distingi freŝan kafon disde malfreŝa? Ĵetu iomete da kafpulvoro en glason da akvo kaj la kafo freŝa flosos, la malfreŝa male.

Akvo

Eble la plej sagaca konsilo jenas. Unu tagon antaŭ ol forvojaĝi, glaciigu iom da akvo ene de eta botelo. En la tago de forveturo, metu la botelon en la frostujon. Okaze de elektro-interrompo, kiun kutime malfacilas ekkonscii je rehejmiĝo, la enhavo degelos kaj poste reglaciiĝos horizontale anstataŭ vertikale.

Evidente indas, antaŭ ol forvojaĝi, elpreni la ŝuojn el la frostujo. Se ne, kaj se la elektro interrompiĝos, la maĉgumo denove fiksiĝos al la plandumo. Aŭ eble estus pli simple rezigni entute pri boteloj kaj frostujoj kaj, post foresto for de la hejmo, kontroli elektran horloĝon por vidi, ĉu ĝi montras ankoraŭ la ĝustan horon. Nu, jen neavina konsilo.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07