Labori pli, enspezi malpli.

En Hispanio, kiel en multaj aliaj landoj, registaroj alfrontas pensio-problemon: la popolo maljuniĝas, pli longe vivas, dum mankas sufiĉe da pli junaj homoj por finance subteni la gepatran, la geavan generacion.

Pro tio la hispana registaro, supoze maldekstra, subskribis antaŭ malmultaj semajnoj interkonsenton kun la ĉefaj sindikatoj por reformi la landan pensian sistemon. Kiel pravigon ĝi uzis diversajn ekonomiajn esplorojn, kiuj asertis, ke neelteneblas la nuna sistemo kaj ke ekzistas granda risko pri baldaŭa bankroto.

La interkonsenton akompanis forta kampanjo de la amaskomunikiloj favore al la reformo kaj de premoj el diversaj grupoj, inkluzive de bankoj kaj aliaj investistoj.

Prokrasti

Du gravajn punktojn havas la reformo: prokrasti la emeritiĝon de 65 al 67 jaroj kaj plilongigi de 15 al 25 jaroj la periodon de labora vivo uzatan por kalkuli la pension. Tio signifas, ke la mezuma pensio malgrandiĝos inter 20 kaj 25 %.

Nuntempe en Hispanio 77 % de la pensiuloj estas salajrataj per malpli ol 1000 eŭroj. La kontribua mezuma pensio en Hispanio estas nur 63 % de la averaĝo de 15 landoj de la Eŭropa Unio. Krome Hispanio estas unu el la eŭropaj landoj, kiuj havas plej grandan elcenton de pensiuloj „kun la risko de relativa malriĉo”, nome 19,3 %, kvar poentojn super la averaĝo de EU-15 (15,3 %).

Fantazio

Cetere la elcento de senlaboruloj en Hispanio superas 20 %. La junulara senlaboreco estas la plej alta de Eŭropo (40 %); alta estas ankaŭ la nombro de portempaj kontraktoj. Pro tio la ebleco labori tuttempe por atingi plenpensian emeritiĝon je 65 aŭ 67 jaroj estas fantazio.

Eblas simple resumi: „Labori pli por enspezi malpli”. Pro tio estas malĝoje, vidi kiel gravaj sindikatoj kaj maldekstra registaro akceptas sendiskute la neelteneblecon de la pensia sistemo.

La sola espero estas, ke sur la politika kaj sindikata niveloj kuniĝos fortoj malaprobantaj la dekstrajn, novliberalajn paŝojn de la registaro. Hispanio staras meze de civitana konsciiĝo por defendi la ĉiam pli malaltan socialan ŝtaton.

Jesuo GONJUO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jesuo Gonjuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07