Post 20 jaroj ...

En februaro albanoj festis per kanzon-koncertoj en la ĉefurbo Tirano kaj en aliaj lokoj la 20-jariĝon de la faligo de statuo de Enver Hoxha [hodĵa], unu el la lastaj diktatoroj en la orienta Eŭropo.

Tiam, en 1991, miloj da gestudentoj de la ŝtata universitato „Enver Hoxha” postulis, ke oni forigu la nomon de la diktatoro de ilia klerigejo. Ilin subtenis pli ol 100 000 ĉefurbanoj, aparte sindikatanoj.

Intervenis la polico, sed la protestantoj sukcesis faligi la statuon. Ĝin ili tiris per kamiono tra la stratoj ĝis la studenta domaro. Al albanoj same gravas la faligo de la statuo kiel al germanoj la faligo de la berlina muro. Ĝi lanĉis novan eraon en tiu ĉi ekskomunisma lando.

Teroro

Mezaĝaj albanoj nun malame memoras sian iaman diktatoron kiel kapon de mafieca klano, kiu dum duonjarcento ekspluatis kaj turmentis tutan popolon. Oni kalkulas, ke dum la teroro komunisma estas persekutitaj, enprizonigitaj aŭ mortigitaj ĉ. 800 000 albanoj. Samopinias la juna generacio pro la rakontoj de siaj gepatroj.

Poste, pro sia pasinteco, Albanio suferis longan transiran periodon. Triono de la albana popolo elmigris; restis tamen la idoj de iamaj komunistaj potenculoj, membroj ĝenerale de maldekstraj partioj, kiuj provas rekapti la povon. Ili uzas monon akiritan dum la komunisma reĝimo.

Pro la relativa malriĉeco kaj postrestanteco de la albana ekonomio, daŭre rimarkeblas korupto en la publika vivo. Tial la popolo iomete seniluziiĝas. Malgrandas esperoj pri la estonteco.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07