La mankanta j ...

Toleremaj kaj komprenemaj estas, ĝenerale, esperantistoj. Toleremo kaj komprenemo apartenas al esperantisteco kiel – almenaŭ en mia lando – lakto al teo. Klare, nia eta verda mondo ne povas eviti kverelojn, disputojn, malamojn kaj aliajn situaciojn, en kiuj iom da toleremo kaj komprenemo estus bonvenaj. Tamen se ni ne kverelus, disputus, malamus, ni ne estus homoj ... kaj Esperanto ekzistus en sfero neniel reala, ĉiel artefarita.

Tamen rilate nian lingvon foje nia toleremo, kaj aparte nia komprenemo, forestas. Imagu: vi sidas en via ŝatata fotelo, aŭ antaŭ la ekrano de via komputilo, legante la plejlastan numeron de MONATO, kaj subite frapas vin la frazero „... al mia gepatroj”. Ŝokite, hororigite, vi eksaltas, kriante: „Peketo! Mi nepre atentigu la redakcion!”

Nu, mi elkore dankas, ke akcipitro-okula leganto rimarkis ĝuste ĉi tiun malglataĵon en antaŭa El mia vidpunkto. Jes, via ĉefredaktoro pekis kontraŭ la pluralo (kaj nun pentas, lernante parkere la „Fundamento” – aŭ ĉu „Fundamenton”, aŭ eĉ „Fundamento-n”? ... dankon, doktoro Z, pro via laŭdire facila lingvo).

Honto

La atentigo ebligis elsarki la mison el la papera versio de MONATO kaj tiel kaŝi la honton de via ĉefredaktoro. Kaj, verdire, jen io lernenda por ĉiuj MONATO-kunlaborantoj: nek aŭtoro, nek revizianto, nek redakcianoj, rimarkis la mankantan literon, kio signifas, ke ni ĉiuj eĉ pli rigore verku, legu, kontrolu.

Sed, momenton. Pri unusola mankanta litero temas: ĉu la reago de la leganto, kiu avertis la redakcion en Antverpeno, kiu avertis min, ne ĉiun ekvilibron perdas? Unusola litero, diable. Ĉu, se tiaĵon en nacilingva gazeto vi trovus, vi mesaĝus al la redakcio? Eble vi jes. Mi tamen tutcerte ne.

Komo

En la sama semajno, kiam oni konsciigis min pri la mankanta j, mi pli zorge ol kutime legis mian ĉiusemajnan regionan gazeton. En ĝi mi trovis, sen multe da peno, belan kolekton da misoj: ekz. – mi citas proksimume – „klasa”, anst. „klasika”; „metro”, anst. „metroo”; „stalo”, anst. „stilo”, ktp. Kaj, se mi ricevus eŭron kontraŭ ĉiu petolema komo, mi baldaŭ fariĝus riĉulo.

Kiom da plendoj en la sekva numero de la gazeto? Kiom da pardonpetoj de ruĝvangaj ĵurnalistoj? Neniom ... kio min pensigis. Kial esperantistoj volonte atentigas pri malglataĵoj, dum almenaŭ anglalingvanoj ilin aŭ ignoras aŭ eĉ priridas? La nacia gazeto brita Guardian konatiĝis kiel Grauniad pro la oftaj mistajpaĵoj, kiuj iam buntigis ĝiajn paĝojn: britoj amuziĝis, sed esperantistoj ...?

Tavolo

Certe, Esperanto ŝajnas pli kara al difinita tavolo de esperantistoj ol verŝajne la angla al ekvivalenta nacilingva tavolo. Sendube tiuj ne senhariĝus pro mankanta j, sed jes leterus pri pli subtilaj, pli tiklaj lingvaj punktoj.

Ke Esperanto bezonas pli da defendo kaj protekto ol ekzemple mia gepatra lingvo, la angla, mi komprenas. Krome mi ĝojas, ke ni esperantistoj ŝajne pli aktive fieras pri nia lingvo, ol multaj nacilingvanoj pri siaj. Eble, se esperantistoj ekenuus pri la detaloj de la lingvo – eĉ mankanta j, pretervidata sendube dum frazo-fajlado – Esperanto riskus fariĝi tiel maleleganta, tiel stumbliga kiel multaj naciaj lingvoj. Do daŭre, mi petas, atentigu pri lingvaj peketoj.

Tamen ne silentiĝas insista voĉeto, kiu malice flustras, ke Esperanton ni ne povos konsideri vere matura, vere alveninta, vere akceptita, ĝis ni estos same malstreĉitaj pri Esperanto kiel pri niaj naciaj lingvoj. Ĝis, alivorte, ni ne plu postĉasos erarvagantajn j-ojn. Ĝis ni permesos al nia lingvo, kaj al ĝiaj uzantoj, iom spiri. Eĉ, foje, mislitere.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07