Ĉu gravas, se lingvoj mortas?

Kreskanta nombro da lingvistoj kaj aliaj fakuloj maltrankviliĝas pro la fakto, ke en ĉiu dusemajna periodo malaperas po unu lingvo1. Oni taksas, ke ĝis la jaro 2100 verŝajne malaperos pli ol duono de la pli ol 7000 lingvoj parolataj sur la tero. Ĉu gravas tiu amasa formorto de homaj lingvoj?

Neriparebla perdo

Nuntempe internaciaj organizaĵoj kiel Unesko kaj pluraj individuaj influhavaj voĉoj atentigas pri la neriparebla perdo, kiun la homaro suferas, kiam eĉ unu lingvo estas forgesita. Interesa konstato estas, ke multaj tiaj voĉoj devenas ĝuste de la amerika kontinento, kie tiom da aŭtoktonaj kulturoj, lingvoj kaj popoloj estis intence aŭ senintence eliminitaj post la alveno de eŭropanoj.

Unu el la avertaj voĉoj estas tiu de la usona lingvisto K. David Harrison [dejvid hérisen], kiu antaŭ kelkaj jaroj verkis la libron Kiam mortas lingvoj – La estingiĝo de la lingvoj de la mondo kaj la erozio de homaj scioj2. En tiu libro Harrison konvinke montras per pluraj trafaj ekzemploj, ke la malapero de iu ajn lingvo malriĉigas – kulture kaj eĉ science – la homaron.

Eble malmultaj el ni, memnomataj „civilizitaj” homoj, pretus rekoni, ke popoloj, kiujn ni rigardas kiel „primitivulojn”, povas posedi ege valorajn spertojn, scion kaj kulturon, de kiuj ni povas multe lerni. Tiujn valoraĵojn ni neretroveble perdas ĉiam, kiam la lingvo de tia popolo estas forgesita. Tia perdo estas des pli tragika, kiam temas pri lingvo, kiu ekzistis nur en parola formo pro la fakto, ke la koncerna popolo estis analfabeta.

Ni rigardu kelkajn el la ekzemploj cititaj de Harrison.

Perditaj scio kaj tradicioj

Komuna kliŝo asertas, ke eble oni trovos kuracilon kontraŭ kancero inter la plantoj, kiuj abunde kreskas en la amazona praarbaro. Certe oni konstatas, ke homoj vivantaj en primitivaj kondiĉoj ofte konas kaj povas nomi en siaj lingvoj grandan kvanton da kreskaĵoj, kiujn ili uzas por diversaj celoj.

Sed la scio de tiel nomataj „postrestintaj” popoloj tute ne limigas sin al plantoj kaj bestoj. Multaj havas valorajn sperton kaj teknikojn ebligantajn al ili travivi en la plej diversaj kaj malfacilaj kondiĉoj. Tia tradicia sperto havas multon por instrui al ni.

Ni faras grandegan eraron, se ni malestimas kaj ignoras tiun instruon. La unuaj eŭropaj esplorantoj de la arktaj regionoj mortis, ĉar ili ne havis sufiĉe da humileco por lerni la teknikojn de la inuit-popolo. Do, se la homaro perdas la tradician scion kaj lingvojn de aŭtoktonaj popoloj, ĝi riskas perdi okazojn por antaŭenigi la sciencon kaj riĉigi la kulturon.

Kiam lingvo aŭ popolo malaperas – specife se tia lingvo ne estas registrita en skriba formo – perdiĝas parto de la monda trezoro de rakontoj, poemoj, kantoj, tradicioj kaj historio. Eĉ multe da skribita kaj elektronike registrita materialo pri tiu heredaĵo verŝajne kuŝas en la keloj de muzeoj kaj bibliotekoj, forgesita kaj ignorata pro la fakto, ke neniu plu komprenas la koncernan lingvon.

Forgesitaj specioj

Krome Harrison atentigas, kiom da scio estas perdita inter aŭtoktonaj popoloj en Siberio, indianoj en Arizono kaj aliaj, kiam ili ne plu uzas siajn tradiciajn specinomojn, kiuj klarigas, kiuj plantoj estas venenaj aŭ manĝeblaj kaj kiuj bestoj estas utilaj. Tiaj popoloj havas siajn proprajn taksonomiajn sistemojn, kiuj ne nur estas praktikaj, sed ankaŭ povas esti science valoraj.

Klasifikaj sistemoj kiel tiu de Lineo estas ja utilaj, sed homojn, kiuj ne ricevis klasikan okcidentan klerigadon, ili ne provizas per tuja informo pri specioj. Kontraste, tiu informo estas ja donata danke al la tradiciaj nomoj; kaj la sistemoj de klasifikado kaj karakterizado uzataj de indiĝenaj socioj prezentas alternativojn, kiuj helpas nin kompreni, kiel la homa cerbo funkcias kaj rekonas distingojn kaj similecojn.

Kiam la idoj ne plu konas la lingvon de la gepatroj aŭ prapatroj, ili ne plu rekonas, ke la nomoj de plantoj ofte indikas iliajn karakterizaĵojn, la celojn, por kiuj ili estas utilaj, aŭ la kialon, pro kiu ili estu evitataj.

Ni prenu ekzemplon el la endanĝerigita gaela lingvo de Skotlando. La planto akileo (achilea millefolium) nomiĝas en la gaela „lus-cosgadh-na-fola”, kio signifas „kreskaĵo, kiu ĉesigas sangadon”. Tiu planto iam estis uzata post bataloj, por pansi vundojn. Plie, iu specio de la kreskaĵo eŭforbio gaele nomiĝas „lus-leusaidh” (veziketa planto), ĉar ĝi povas estigi veziketojn sur la haŭto, do devas esti evitata. Simile, tradiciaj nomoj de bestoj, birdoj kaj fiŝoj povas doni valoran informon al sciencistoj kaj nefakuloj.

Trezoro protektinda

Iam, kiam mi estis junulo, mi konversaciis pri lingvoj kun itala ŝipestro, kiu multe vojaĝis kaj konis plurajn idiomojn. Iom naive, mi demandis lin, kiu, laŭ li, estas la plej bela lingvo en la mondo. Li respondis Tutte le lingue sono belle (Ĉiuj lingvoj estas belaj). Tiu respondo forte imponis min, ĉar ĝi ŝajnis al mi tre profunda rimarkigo.

Fakte, ĉiu lingvo estas ne nur bela (ĉar ĝi esprimas la plej karajn kaj fortajn sentojn de la animo), sed ankaŭ esprimriĉa (ĉar ĝi kontentigas ĉiujn bezonojn de la socio, kiu ĝin parolas), saĝa (pro la sama kialo) kaj science valora (pro la kaŭzoj jam menciitaj). Oni konkludas, ke la homaro nepre devas konstante klopodi por varti kaj protekti la lingvan riĉecon de la mondo.

En sia novelo Buchmendel la aŭstra verkisto Stefan Zweig [ŝtefan cvajk] skribis: „Tagon post tago ĉio, kio estas unika, iĝas pli kaj pli multvalora en nia nesaveble unuformiĝanta mondo.”

Garvan Makaj (Garbhan MACAOIDH)
1. Laŭ takso de National Geographic Society (Tutlanda Geografia Societo), scienca organizaĵo senprofita el Usono.
2. K. David Harrison: When Languages Die – The Extinction of the World's Languages and the Erosion of Human Knowledge. Eld. Oxford University Press, Oksfordo, 2007.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj (Garbhan MacAoidh) el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07