Kvalito

Mia pasintmonata enkonduko estis iom pesimisma. Efektive, estas malagrable rimarki, ke abonanto eksiĝas, ĉar li trovas en MONATO ideojn ne kongruajn kun siaj. Sed feliĉe nian revuon atingas ankaŭ laŭdoj fojfoje! Jen la vortoj de István Ertl, kiujn li publikigis en la Facebook-paĝo de MONATO:

„Mi havis okazon eklegi la februaran MONATOn. Nu, antaŭ ol mi rimarkis kion mi faras, mi eĉ finlegis ĝin, komplete kaj senmanke, plene kaj ilustrite. Kia surprizo ... tiaĵo ne plu okazis al mi de longaj jaroj. Ĉi tiu numero konsistas preskaŭ ekskluzive el tia materialo por kia MONATO estis fondita: temoj netroveblaj en la ordinara gazetaro, vidpunktoj ne ĉiam atenditaj, pritrakto elinterna ĉar samlandula al la temo ... Eĉ la lingvaĵo estis trae kaj trae senmakula! Gratulon.”

Kiel respondeculoj de la magazino ni povus nun ĝoje ekrideti (tion ni faras ja!), sed krome necesas pripensi, kiel ni povas konservi, kaj eble eĉ ankoraŭ plialtigi, tiun kvaliton. Nia nova ĉefredaktoro Paul Gubbins jam intencas verki iujn gvidliniojn pri verkado por MONATO, kaj ankaŭ ekzistas planoj proponi al la publiko en la venonta Universala Kongreso seminarion por kuraĝigi kaj helpi verkemulojn. Pliajn detalojn vi baldaŭ legos ĉi-loke.

Tamen ankaŭ vi povas kaj kapablas kuraĝigi niajn korespondantojn. Ĉu vi legis en MONATO ion, kion vi tre ŝatis? Ne hezitu skribi tion al ni! Viaj laŭdaj vortoj spronos la kunlaborantojn liveri pli da altkvalita materialo por nia revuo!

Sincere via

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07