Pri la censo maljusta senso

Baldaŭ ankaŭ en Albanio oni okazigos censon de la loĝantaro, konforme al la direktivoj de Eŭropa Unio. Tiamaniere civitanoj respondos demandojn ankaŭ pri religio kaj nacieco.

Religio estas senproblema por albanoj: dum jarcentoj ekzistis interreligia harmonio. Sed nacieco por la relative ĝis nun homogena albana ŝtato (laŭ antaŭaj censoj pli ol 95 % estas albanetnuloj) povas fariĝi tikla.

La problemo kuŝas en tio, ke najbara Grekio, ekzemple, faras sian plejeblon dum 20 jaroj por helenigi albanojn tien elmigrintajn pro laboro (ĉ. 800 000 homojn) aŭ albanojn loĝantajn sude de la landlimo. Grekio certigis al ili monatajn pensiojn je valoro de 400 eŭroj: pensioj en Albanio mem apenaŭ atingas 100 eŭrojn.

Konsulo

Multaj albanoj estas devigitaj pro laboro eĉ ŝanĝi siajn nomojn aŭ sin deklari grekaj (laŭ devizo greka: ĉiu ortodoksulo estas greka). Tio okazis antaŭ nelonge en la sud-orienta urbo Korça [korĉa], kiam la tiea greka konsulo alvokis senskrupule al ĉiuj grekemuloj sin deklari grekaj.

Tio estigis fortajn enlandajn protestojn, kvankam la greka registaro proponis, ke oni traktu la deklaron de la konsulo simple kiel lian propran kaj neoficialan opinion.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07