Proteste kontraŭ la protektantoj

Multe da bruo kaŭzis en Kipro surstrataj protestoj de 30 000 turkaj kipranoj kontraŭ Turkio, kiu ekde 1974 regas la nordon de la insulo. La manifestaciantoj, kiuj inkluzivis multajn instruistojn, kulpigis Turkion pri la ekonomia krizo en la nordo.

La turka ĉefministro Recep Tayyip Erdoğan [reĝep tajip érdoan] ekkoleris, kiam fine de januaro parto de la manifestaciantoj flirtigis flagojn de la kipra respubliko. Li difinis la turkajn kipranojn sendankaj, memorigante, ke dum tiom da jaroj Turkio „satigas” kaj „protektas” ilin.

Samtempe li petis, ke la kulpuloj estu arestitaj kaj ke la tumultoj senprokraste ĉesu. Li taksis la eventojn politika memmortigo, kiuj internacie ridindigas Turkion. Al la estro de la sindikato de turk-kipraj instruistoj, Şener Erçil, kiu deklaris sin preta „kvereli”, Erdoğan diris, ke Turkio ne atendigos sian reagon, se tia sinteno kontraŭ lia registaro pludaŭros.

Malkonkordo

Laŭ la turk-kipra gazeto Kıbrıs, la lokuloj mem faris tion, kion la sudo (t.e. la grek-kipra registaro kaj la kipra ortodoksa eklezio) ankoraŭ ne sukcesis fari: semi malkonkordon inter turkoj kaj turkaj kipranoj.

La grek-kipra deputito de la Eŭropa Parlamento, Eleni Theocharous, rimarkis, ke 30 000 manifestaciantoj en la norda Kipro egalas proporcie al 20 milionoj da egiptoj en la placo Tahrir de Kairo. Ŝi altiris la atenton de EU al tio, kio okazis en la eta mez-orienta lando, kaj aparte al la konduto de Turkio, kiu ne aparte konvenas al EU-kandidato.

Laŭ Theocharous, EU subtenu tiujn, kiuj sen perforto protestas kaj kiuj – kontraste al turkoj – estas jam de 2004 konsiderataj, kune kun grekaj kipranoj, eŭropaj civitanoj.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07