Skulptaĵoj kantataj

Londone, la 6an de decembro 2010 en la fama Tate-galerio, virino komencas kanti antaŭ monduma publiko. La aranĝo ŝajnas esti konata: malfermo de ekspozicio, ornamata de muziko komence, meze kaj fine. Iom dubige aspektas la „ensemblo”. Temas nur pri sola persono sen akompanista partnero kun digna instrumento. En tiu ĉi loko oni atendus Steinway-pianon, ne plastan keston kun laŭtparolilo. Kaj la muziko devus esti, laŭ la norma gusto de tia publiko, iu ĵaza peco aŭ popa furoraĵo. Sed oni aŭskultas atente kaj devote al senafekcie prezentata skota popolkanto en cetere preskaŭ tute malplena salono.

Prestiĝa premio

La ekstravaganca sceno baldaŭ klariĝas. Ne temas pri la inaŭgura muziko, sed jam pri la „ekspozicio” mem. Sendube, oni troviĝas en ekspoziciejo de bildoj kaj skulptaĵoj, kaj en tiu ĉi tago oni disdonas tie la tutlande plej prestiĝan premion por bildfaraj artistoj sub 50 jaroj. Sed ĉi-foje la ĵurio atribuas la premion, nomatan laŭ Vilhelmo Turner, fama angla pentristo (1775 - 1851), ne al bildoj aŭ skulptaĵoj, sed al kanto kaj ĝia kantistino. Strange, povus pensi ordinarulo. Ekzistas multaj konkursoj por komponado kaj interpretado de muziko. Kial institucio, kiu elektas ekde 1984 „la plej bonan aktualan bildartaĵon”, honoras per la plej alte dotita (25 000 pundoj / preskaŭ 30 000 eŭroj) brita bildartpremio kantadon de popolkanto?

Sonskulptisto

La laŭdanto provas ekspliki la decidon: la ĵurio aparte aprezis „la intelektan kaj emocian esploradon de sono kaj spaco” kaj aldone klarigas la fonon de la premiata kantistino. Susan Philipsz, 45-jara, ne volas esti muzikistino. Ŝi komprenas sin „sonskulptisto”, kiu kantas sub pontoj kaj en vendejegoj, kie la kantoj forflugas, reeĥas, multobliĝas, miksiĝas kun la bruo de la ĉirkaŭaĵo, kie – laŭ ŝi – „la sono kreas spacon en la spaco”. Ŝia materialo estas precipe popolkantoj el ŝia devenregiono Skotlando. Akompanas ŝin ordinaraj akordoj, generitaj en studio, konservataj ciferece, prezentataj laŭtparolile. Philipsz povis atentigi pri si per la prezentado de la nostalgia kanto Lowlands sub la pontoj de la rivero Clyde en Glasgovo. Tian eventon la bildartistoj kaj la artentreprenistoj nomas – ne nur en anglalingvaj landoj – performance, etimologie ja ne pli ol „elformado”. En la sekvo oni invitis ŝin prezenti sin en renomaj muzeoj en Usono kaj Eŭropo kun la plej enspeziga sekvo por ŝi ĝis nun, la Turner-premio.

Apud laŭdadoj kaj himnaj eksplikoj de tiuj artkritikistoj, kiuj difinas la nuntempan arton, do tion, kion ili volas kompreni tia, leviĝas pli sobraj voĉoj, kiuj pridemandas la aktualan (bild-)arton kaj ties kreantojn. Ili konstatas, ke la proponoj por tiu konkurso entute estis mizeraj, ke la premion jam gajnis flagranta ampolo en malplena blanke farbita salono, ke jenaj ĵurianoj preferas „konceptan arton” al serioza metio, ke aktualaj ekspozicioj volonte prezentas malplenajn kadrojn, unukolorajn tolaĵojn, eĉ kolektojn el rubujoj. Pri la premiitino ili aldonas, ke ŝi ja ornamas sin per skota ekzotikeco, sed vivas en Berlino, kie, ironie, germanaj artistoj sopiras agnoskon en la pli monduma Londono. Kaj veraj muzikistoj ne hezitas juĝi, ke pecoj en tia banala prezentado neniam akirus ian konsiderindan muzikan premion. Germana radistacio ilustris sian nepre pozitivan raporton pri la premiado per simpla trivoĉa infankanono, kantita unufoje de Philipsz kaj muntita per komputilo. Tute senarta afero, sed tamen prezentata de la raportistino kvazaŭ mirinda produkto.

Manko de diferencigo

Ĉu eblas objektiva taksado de tiu ĉi Turner-premiodecido? Nuntempe ŝajnas manki en certa tavolo de la publiko la volo aŭ la kapablo al diferencigo, al disting(iĝ)o. Tion oni aparte povas konstati en la medio de la bildartistoj, inter kiuj certe ĉiam ankoraŭ kelkaj disponas pri inventa kaj metia genieco. Evidente la Zeitgeist („Spirito de la tempo”) ne elektas ilin. Sed tiu spirito ne estas mistera forto transe de la homa volo. Tre rekoneble ĝi emanas ekzemple el la ĵurio de la Turner-premio. Furoras en Germanio libro kun la titolo Germanio forigas sin mem. Ĉu estas aŭdace aserti, ke aktuale la bildarto forigas sin mem?

RÖSSLER Franz-Georg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Rössler Franz-Georg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07