Utimura Kanzo antaŭ 150 jaroj naskiĝis

Rilate kristanismon konstateblas interesa misproporcio en Japanio: Nur ĉirkaŭ 1 % de la japanoj estas kristanoj, sed ĉirkaŭ 70 % de la geedziĝaj ceremonioj kristanisme okazas (laŭ statistiko en 2007), kaj granda plimulto, por ne diri preskaŭ ĉiuj, precipe en la juna generacio, kristnaskon „festas”. Tiun fenomenon oni povas kompreni rilate al la imago de kristanismo en Japanio. La kristana kredo venis al Japanio el Okcidento, el Eŭropo kaj Usono. Kaj ĝis nun ĝi estas perceptata kiel parto de eŭropeco. Oni volonte alprenas kelkajn allogajn erojn, kiel japanoj faris ankaŭ pri aliaj okcidentaĵoj. Tamen la kerna mesaĝo restas io fremda por la plimulto de la japanoj. Ankaŭ la kristanoj mem ofte akceptis sian kredon kiel okcidentdevenan, alprenante okcidentajn organizformojn kaj konstrustilojn de preĝejoj. Ankaŭ lingve preĝejoj ofte funkcias kiel misiejoj de Okcidento, proponante kursojn de la angla, franca, germana ktp.

Eblon de alia aliro al la okcidentdevena kristanismo montris Utimura Kanzo (Uĉimura Kanzo, li mem subskribis kiel Kanzo Uchimura, 1861-03-26/1930-03-28), unika kaj unu el la plej influhavaj pensantoj kaj sociaj agantoj en la moderna Japanio. Tute male al la tiama (kaj nuna) ĝenerala japana tendenco adori la okcidentan civilizon kaj rifuzi la kristanan kredon, surbaze de la kristana kredo li ne nur severe kritikis la tiaman japanan socian malegalecon kaj militisman politikon, sed ankaŭ la okcidentan modernan civilizon.

Kristaniĝo de Utimura

Utimura estis unu el kelkdeko da lernantoj ĉe la agrikultura lernejo en Sapporo, kiuj akceptis la kristanan kredon sub la influo de William S. Clark, usonano invitita al Japanio en 1876 por instrui la modernan agrikulturon. Inter kristaniĝintaj samklasanoj de Utimura internacie plej famas Nitobe Inazo, posta vic-ĝenerala sekretario de Ligo de Nacioj, kun kiu Utimura dum sia tuta vivo restis en amikaj rilatoj.

Komence Utimura akceptis kristanismon kiel parton de la okcidenta civilizo. Sed liaj spertoj en Usono (1884-1888), kien li iris por serĉi en „kristana lando” internan savon, ŝanĝis lian sintenon. En Usono li renkontis sincerajn kristanojn, kiuj helpis profundigi lian kristanan kredon. Sed aliflanke li ankaŭ observis, kiel facilanima la kristanismo estas de la ĝenerala usona socio. Li travidis, ke harmonio inter kristana kredo kaj okcidenta civilizo estas nur surfaca. Li konstatis, ke ju pli oni mergiĝas en la okcidentan materialisman kaj memcentrisman civilizon, des pli malfacilas akcepti Jesuon. La komence intima rilatigo inter Okcidento kaj kristanismo en li disfalis. Li ekperceptis kristanismon kiel origine orientan kredon. Poste li skribis, ke la grandaj mondreligioj budhisma, kristana kaj islama fontas ĉiuj en azia spiriteco.

Inter Jesuo kaj Japanio

Reveninte al Japanio, li komencis sian agadon kiel kristano-patrioto. Lia devizo jenis: „Mi por Japanio; Japanio por la mondo; la mondo por Kristo; kaj ĉio por Dio.” Sian kredon li mem komprenis kiel ovalon kun du fokusoj: Jesuo kaj Japanio. La rilaton inter ambaŭ de li amataj du J-oj li jene priskribis:

„Jesuo mian amon al Japanio fortigas kaj purigas. Kaj Japanio mian amon al Jesuo konkretigas kaj celon donas.”

Sed tiujn du J-ojn harmoniigi ege malfacilis en tiutempa Japanio. Post reveno el Usono, Utimura iĝis instruisto en kristana lernejo. Sed tie lin ĝenis la konduto de la okcidentaj misiistoj, kiuj kvazaŭ desupre al japanoj rigardis kaj (laŭ li) arogante kondutis. Ĉi tie ni citu tekston, kie li kritikas prilingvajn sintenojn de kelkaj misiistoj:

„Ni konas anglajn kaj usonajn misiistojn, kiuj loĝante en Japanio 20 jarojn, 30 jarojn, 40 jarojn eĉ ne kapablas respektinde paroli la japanan lingvon. En interparolo kun ni ili libere kaj senĝene uzas sian propran reĝan aŭ jankian anglan, kvazaŭ la angla estus oficiala lingvo de Japanio. Japanlingva legkapablo de misiistoj preskaŭ nulas. La fakto, ke misiistoj ne sentas la japanan valora por ellerni, klare pruvas, ke niajn animojn ili ne vere amas.”

Li en tiu lernejo ĉesis labori kaj en ŝtata lernejo instruistiĝis (1891). Tamen tie li dum ceremonio rifuzis profunde kapklini al mesaĝdokumento de la imperiestro, ĉar tiun ceremonieron kiel religian adoron li sentis kiel malkongruan kun lia kristana kredo. Pro tio li ankaŭ tiun laboron devis ĉesigi.

Sian situacion kaj starpunkton li jene priskribis:

„Mi ne scias, kiun mi pli multe amas, ĉu Jesuon aŭ Japanion. Pro Jesuo miaj samlandanoj min malamas nomante min kristanaĉo. Kaj pro Japanio alilandaj misiistoj malŝatas min, deklarante min obstina naciisto. Sed ne ĝenas min. Eĉ se mi perdus ĉiujn amikojn, mi ne povas perdi Jesuon kaj Japanion.”

Laŭ tiu starpunkto sian agadon kiel ĵurnalisto li rekomencis, sociajn maljustecojn akuzante kaj japanan militismon kritikante. Pri milito li komence kredis je la bona intenco de la japana registaro liberigi Azion, sed poste li travidis, ke Japanio fakte nur imitas la okcidentan imperiismon. Kaj kontraŭe al la ĝenerala eŭforio en la tiama Japanio pri la japana-rusa milito (1904-1905) li publike kritikis tiun militon. Li skribis: „Jesi al militkomenco kun Rusio signifas jesi al pereo de Japanio.” Pli kaj pli li fortigis sian kontraŭstaron al militoj ĝenerale. La postenon ĉe ĵurnalo li forlasis, ĉar ankaŭ la libera ĵurnalo, kie li laboris, aprobis la tiaman japanan militpolitikon.

Aliflanke la dependiĝon de japanaj kristanoj al Okcidento li kritikis kaj por sendependa, memstara kredo pledis. Li skribis:

„Okcidento pereos pro la okcidenta civilizo. Akceptinte tiun civilizon, Japanio eĉ pli frue pereos. (...) La tiel nomata kristanismo estas okcidentigita kristanismo kaj multajn venenaĵojn kunportas. Japanio, Ĉinio kaj Barato devas sin mem retrovi por sin savi.”

Senpreĝeja kristanismo

Trovinte sian lokon, nek en kristanaj, nek en ŝtataj institucioj, nek en ĵurnalismo, li fine kiel aŭtoro kaj preleganto memstariĝis vivtenante sin per propra gazeto Bibliaj Studoj kaj per prelegoj memorganizitaj kaj invititaj. Li opiniis, ke ne necesas lerni de misiistoj kiel transdoni la evangelion al japanoj, kaj anstataŭ konstrui preĝejon, li sekvis ekzemplojn de konfuceismaj kleruloj, kiuj kolektis aŭskultantojn al siaj regulaj prelegoj. Tiun formon li nomis „senpreĝeja kristanismo” (japane: Mukyokai). Gravas substreki, ke li, kvankam laŭforme sekvante la japanan tradicion, enhave tute ne elpensis ian japanecan kredon. Tute male. Foriginte kulturajn kaj organizajn aldonojn akumulitajn en la okcidenta kristanismo, kiuj malsamas inter diversaj eklezioj kaj konfuzas precipe neokcidentajn kredantojn, li sentis, ke tiel pli bone eblas koncentriĝi pri la kerna mesaĝo de la kristana kredo: krucumo kaj resurekto de Jesuo.

Influo de Utimura

Post la morto de Utimura, liaj disĉiploj daŭrigis kunvenojn kun pribibliaj prelegoj. Ĝis hodiaŭ en multaj lokoj tra Japanio, kelkloke ankaŭ en Koreio kaj Tajvano, estas tiaj kunvenoj, parte okazantaj en privataj hejmoj, parte en publikaj kunvenejoj. (La kunvenformo fakte iom similas al esperantistaj rondoj.) Ankaŭ liaj pribibliaj studoj estas ĝis nun legataj, i.a. de preĝejaj pastoroj.

Sed lia influo ne limiĝis al la kristana medio. Liaj verkoj ĝis nun estas legataj en Japanio ankaŭ ekster kristanaj rondoj. Mi memoras, ke lia verko estis inter rekomendataj legaĵoj por lernantoj en mia loka publika mezlernejo.

Dum la dua mondmilito kelkaj el liaj disĉiploj apartenis al malmultaj ardaj kritikantoj de la japana militismo. Kaj post la fino de la milito, liaj iamaj disĉiploj, kvankam nombre malmultaj, signife kontribuis al la restarigo de nova Japanio, plej konataj la unuaj du postmilitaj rektoroj de Tokia Universitato, kiuj precipe penis por reformo de la japana instrusistemo.

Inter liaj sekvantoj troviĝas ankaŭ esperantisto Isiga Osamu1 (Iŝiga Osamu, 1910-1994), konata kiel tradukanto al la japana de verkoj de la sveda nobelpremiito pri literaturo Selma Lagerlöf. Li ŝajne aplikis la sintenon de Utimura al Esperanto: Unuflanke li lernis Esperanton kiel ilon por paco. Eksciinte per tiu lingvo pri internacia militrezista movado, dum la milito li deklaris, ke li rifuzas militservon kaj estis arestita. Aliflanke li kritikis la superecon de la eŭropanoj je Esperanto kaj alvokis al „Orienta Esperanto”, por igi la lingvon pli intima kaj facila por azianoj.

KIMURA Goro Christoph
1. Pri Isiga Osamu: Kimura Goro Christoph: Ĉu eblas deeŭropigi Esperanton?, en: Japana Esearo N-ro 4 (Libroteko Tokio), 83-89.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kimura Goro Christoph el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07