Renkontiĝo

Pasis dek tagoj ekde la lasta renkontiĝo postbakalaŭra de nia klaso. Tiaj renkontiĝoj okazas ordinare nur en ĉiu deka jaro, sed kiam ni fariĝis kvindekjaruloj, ni decidis organizi tiujn renkontiĝojn en ĉiu kvina jaro. Ja dum dek jaroj povas okazi multo ... Kelkaj gesamklasanoj jam ne plu vivas, kaj ankaŭ nia klasestro jam forpasis.

Helena ne venis al la lasta renkontiĝo, kaj mi ne estis certa, ĉu ĉi-foje ŝi venos. Ni estis amikinoj en la mezlernejo, kaj mi scias, ke ŝi ne ŝatas bankedojn. Ŝi estis stranga knabino, la sola en la klaso, kiu ne sciis danci kaj timis kanti, pensante, ke ŝia voĉo estas malbela. Ŝi ne havis multajn amikinojn. Ŝi malaprezis tiun malsinceran amikiĝon, kiu karakterizas la virinajn amikecojn. Mi pensas, ke ŝi amis min pli profunde, ol mi ŝin amis, kaj nun mi hontas pri tio.

Ankaŭ mi estis tiutempe iom snoba; mi preferis amikiĝi kun la plej popularaj knabinoj en la klaso, kaj ŝi ne apartenis al ili. Kiom da prestiĝo ŝi havis, tio rezultis ĉefe el tio, ke nia instruistino pri desegnado aprezis ŝiajn pentraĵojn; vere ŝi estis la plej bona en la klaso. Ŝi estis tre modesta knabino, mallaŭta, kiu evitis la knabojn. Verdire ŝi timis ilin. Ĉiuj miregis, kiam ŝi, unua el la klaso, edziniĝis. Kiam iu dum la bankedo menciis tion, ŝi estis surprizita. Mi kredas, ke ŝin neniam interesis, ĉu ŝi edziniĝis unua aŭ lasta; pri tio mi estas konvinkita, ĉar mi plej bone konis ŝin. Ŝi neniam vivis en la realo, sed ie en la mondo de la arto. Ŝi volis „montri sin” pere de kreaĵoj. Funde de la animo ŝi deziris, ke oni amu ŝin pro tio, kiu ŝi vere estas, ne pro tio, kiel ŝi estas vestita. Tiamaniere oni ne vekas intereson de la knaboj. Sed ŝi ne deziris allogi knabojn, por kiuj gravas nur la eksteraĵoj. Estis surprizo por ni ĉiuj, ke ŝi tamen trovis amanton, kiu ŝin edzinigis, eĉ antaŭ ĉiuj knabinoj de nia klaso. Mi kredas, ke ŝi neniam pensis, ke ŝi superas nin per tio. Stranga knabino ŝi estis, sed modesta, pro kio, eĉ se ŝi ne apartenis al la „stelulinoj”, oni ne malŝatis ŝin, kaj kelkaj eĉ simpatiis kun ŝi.

En la korto de nia iama lernejo ni kolektiĝis antaŭtagmeze. Ni gaje interbrakumis, interkisadis, sed enpense ni diris: „Ho, kiel ŝi maljuniĝis!”

Renkontiĝo post jardekoj estas renkontiĝo kun niaj iamaj memoj, kiam ni estis junaj. Fakte la kerno de la karaktero ne ŝanĝiĝas. Sed la apero de Helena inter ni estis surprizo por ĉiuj. Ŝi estis ŝi, tamen iu alia: ne malmodesta, tute ne, sed ŝia konduto sugestis iun afablan memfidon, kiu estis nova por ni, kiuj konis ŝin antaŭ kvardek jaroj. Samklasanino eĉ menciis: „Vi ŝanĝiĝis en bona senco.” Knabo (ho, „knabo” sesdekjara!) sincere diris, ke ŝi tute ne maljuniĝis. Kaj ŝi respondis kun afabla rideto: „Do, ĉiam mi estis tiel malbela?”

Ni konsumis la tagmanĝon en restoracio, trinketis, babiladis. La plej populara, plej sukcesa knabino de nia klaso delonge forpasis post tumulta vivo: multaj amantoj kaj divorco. Aliaj tri mortis pro malsano, ankaŭ la plej bona sportulino de nia klaso. Mi jam sciis tion, ĉar mi ĉeestis ankaŭ la antaŭan renkontiĝon; nur por Helena tio estis novaĵo. La glasetoj iom post iom malpleniĝadis, la babilado vigliĝis: „Ĉu vi memoras, kiam ...” komencaj frazoj plioftiĝis. Ni estis gemaljunuloj, kaj la orkestro elektis la repertuaron laŭ nia supozata gusto. Foje eksonis la malnova melodio „Bésame ...” Mi rimarkis larmojn en la okuloj de Helena, kvankam ŝi volis tion kaŝi. Ni duope foriris el la restoracio pli frue; la aliaj samklasanoj ankoraŭ restis; kelkaj ekdancis. Helena mendis ĉambron en hotelo, sed mi invitis ŝin al mi por ankoraŭ babiladi iomete. La vera surprizo trafis min tiam, kiam ŝi konfesis pri la unusola granda amo de sia vivo. Jam la fakto, ke tia knabino, kiu ĉiam evitis, timis la knabojn, edziniĝis unua el la klaso, estis surprizo, sed kion ŝi nun rakontis, eĉ pli multe min surprizis. Ja ni jam estas avinoj, kaj ŝi parolis pri tiu amo, kvazaŭ ŝi estus junulino. Ŝi parolis en sia karakteriza, mi diru, „viktoriana” stilo pri la amrilato. Videble ŝi „cenzuradis” sin; ankaŭ la nomon de la viro ŝi ne malkaŝis („ja vi ne konis lin”). Mi eksciis, ke li jam forpasis de kelkaj jaroj, sed antaŭ lia morto ili jam disiĝis, pro lia malfideleco. „Ja vi konas min. Por mi ne plej gravas la sekso. Nur tio ne sufiĉas.”

Kiam ŝi diris tion, sur ŝia vizaĝo ekaperis iu hontema rideto. „Sed ... mi devas konfesi, ke per li mi eksciis, kion signifas esti vere allogata de iu. Ne imagu scenojn, kiel en la nuntempaj filmoj. Mi ne deprenis lian ĉemizon aŭ simile, sed post niaj maloftaj renkontiĝoj mi sentis, ke orkestro eksonas en tuta mia korpo, kun multaj instrumentoj mi ŝvebis irante sur la strato, kaj mi amis ĉiujn preterpasantojn. Lia voĉo estis la plej rava muziko por mi. Tiu kanto, ‚Bésame ...’ lin memorigas al mi”, ŝi finis.

Poste kun hontema rideto ŝi aldonis: „Sufiĉas. Mi jam eldiris multajn stultaĵojn. Jam estas la tempo adiaŭi vin kaj iri al mia hotelo. Morgaŭ matene mi forvojaĝos. Ni renkontiĝos ... post kvin jaroj”, ŝi aldonis kun melankolio. Kiu scias, ĉu ni vivos post kvin jaroj?

Ŝi foriris, sed mi longe kuŝis ankoraŭ sendorma. La kerno de la karaktero restas senŝanĝa, oni kredas. Sed al mi ŝajnas, ke mia amikino fariĝis alia homo. Aŭ ĉu mi ne konis ŝin sufiĉe? Verdire, mi estas iom envia. Mi konis antaŭ la edziniĝo plurajn virojn. Poste mi enamiĝis al mia edzo, sed mi ne memoras tiel profundajn sentojn, ke mi eĉ nun emociiĝu, ekaŭdinte kanton kaj pensante pri iu ajn el la viroj, kiujn mi konis. Kaj mi kredas, ke la plejmulto el la virinoj estas tiaj. Alvenas la tempo de la enamiĝo, kaj oni kredas, ke tio estas la amo, se al ni plaĉas reciproke viro kaj virino. Ni geedziĝas, naskas, plenumas la ĉiutagajn devojn, forgesas la romantikon. La vivo fariĝas griza. Iuj komencas drinki, aliaj postĉasas monon, sed ĉu vere tio estas la vivo? Helena memoris ie legitan citaĵon, ke ne gravas, kiom longe ni vivas; gravas nur, se ni havis en la vivo unu horon, por kiu valoris naskiĝi.

Kaj mi min demandas, ĉu mi havis tian horon?

Lenke SZÁSZ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenke Szász el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07