La ideala palaco de poŝtisto Cheval

Je ĉirkaŭ 60 km sude de Liono situas la urbeto Hauterives [otrív], en kiu troviĝas stranga konstruaĵo, konata kiel La ideala palaco de poŝtisto Cheval. Temas pri la sola modelo de naiva arkitekturo. Pro tio ekde la jaro 1969 ĝi estas protektita monumento. Ferdinand Cheval [ferdiná ŝevál] (1836-1924) estis poŝtisto en Hauterives. Ĉiutage li devis marŝi pli ol tridek kilometrojn en la ĉirkaŭa kamparo por porti leterojn. Oni scias, ke marŝado helpas la pensvagadon. Tiel, tagojn post tagoj, tiu humila kampardevena poŝtisto pripensis la destinon de homoj kaj mondo.

Ŝtonkolektado

Iun tagon en aprilo 1879 rapide marŝante Cheval stumblis sur ŝtono kaj falis. Observante la kialon de sia falo, li vidis ŝtonon belforman kaj prenis ĝin. La sekvan tagon li samloke vidis aliajn belajn ŝtonojn kaj decidis preni ilin.

Dum siaj marŝadoj li revis pri palaco, kiun li ŝatus konstrui kaj imagis, ke la trovitajn ŝtonojn li povus uzi tiucele. Ekde tiam ĉiutage Cheval prenis ŝtonojn kaj portis ilin hejmen. Alifoje, kiam li trovis tro da ŝtonoj, li faris ŝtonamasetojn ĉe la vojrando kaj revenis post la labortago kaj per sia ĉareto transportis ilin. Tagon post tago li lernis tion, kio utilis por konstrui, selektis ŝtonojn, kuncementis ilin kaj komencis la konstruadon de sia palaco.

Emeritiĝo

Por daŭrigi la konstruadon, kiu jam ekhavis formon, Cheval aĉetis en 1889 la terenon de najbaro. Ĉi-lasta vendis ĝin trioble pli multekoste ol la normala prezo al „tiu frenezuleto, kiu plenigas sian ĝardenon per ŝtonoj”. En 1896 li emeritiĝis kaj povis uzi sian tutan tempon por la konstruado. La palaco rapide havis imponan aspekton kaj vizitantoj ĉiam pli alvenis. Li eldonigis poŝtkartojn, kiujn li vendis por helpi la kompletigon de sia palaco, kiu fine okazis en 1912. Do, tridek tri jarojn post la meto de la unua ŝtono. La palaco estis vere mirinda, nekredebla. Per la trovitaj ŝtonoj, per mortero, cemento li konstruis murojn 26 metrojn longajn kaj ĝis 11 metroj altajn, ornamitajn per scenoj mitaj aŭ ekzotaj.

Cheval estis nesufiĉe edukita, li ne vojaĝis. En Parizo li laboris kiel panfaristo kelkajn jarojn en sia junaĝo. Ĉiujn siajn ideojn pri la ekstera mondo li verŝajne trovis sur la poŝtkartoj, kiujn li portis al la adresatoj. Tial oni povas vidi sur la palacaj muroj bildojn de hindua templo, araba moskeo, svisa ligna dometo kaj aliaj. La palaco iel prezentas scenejon de la mondo kun ties mitoj, historio kaj estaĵoj, kiel imagis ilin la poŝtisto Cheval. La tuta palaco vidata el iu perspektivo memorigas al kamboĝa templo de Angkoro. Oni povus rememori ankaŭ pri la samepoka kataluna arkitekto Gaudi.

Jen saĝe, jen naive

Diversloke en la palaco troviĝas enskribitaj frazoj kaj diraĵoj fojfoje saĝaj, fojfoje naivaj laŭ lia kredo. La unua skribaĵo, kiun oni vidas alveninte, estas „Ĉio, kion vi, pasanto, vidas, estas verko de kamparano.” Alia frazo notinda: „Por bona homo, ĉiuj popoloj estas fratoj.” Cetere, kvankam Cheval estis kristano, la kunekzisto de alireligiaj simboloj en lia palaco montras, ke li povus esti allogita de homaranismo, se li konus ĝin.

Antaŭ ol morti, Cheval konstruis ankaŭ sian tombon samstile en la urbeta tombejo („La tombego de silento kaj senfina ripozo”). Post du jaroj li forpasis 88-jara. Pri Ferdinand Cheval, humila kampara poŝtisto, kiun najbaroj opiniis freneza, la fama surrealisto André Breton [andré bretó] verkis poemon, kaj la kantisto Michel Fugain [miŝél fjugé] kanzonon. Ĉiujare pli ol 120 000 personoj vizitas lian idealan palacon.

Thierry TAILHADES

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thierry Tailhades el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07