Rusa vilaĝo

Pasintsomere mi ripozis en la vilaĝo, kie mi pasigis mian infanecon; tia ripozo estas tradicia en Rusio. Plej ofte mi renkontiĝis kun mia lernejamiko Andreo. Li estas unu el nemultaj, kun kiuj konserviĝis animaj rilatoj.

Mi jam volis reveturi hejmen, kiam Andreo telefonis al mi, ke lia edzino rompis piedon kaj ke li devas veturigi ŝin en specialan malsanulejon en urbo je 130 kilometroj (por Siberio tio ne estas granda distanco). Li volis, ke mi ilin akompanu. Nu bone, peto de amiko estas leĝo.

Ni ambaŭ kreskis en tiu granda vilaĝo (ĝia loĝantaro estas 9000 homoj). Mi bone konis la vivon ĉi tie antaŭ 25 jaroj kaj nun vidis vivon tute alian. Dum tiu sufiĉe longa veturo mi parolos kun Andreo pri la novaĵoj. Mi ilin vidas, sed ne komprenas.

Ĝis la urbo ni veturis preskaŭ silente. Kun la malsana edzino, kiaj konversacioj eblas? Sed kiam ni veturis reen, ni ne povis plu silenti. Andreo volis multon rakonti al mi, kaj nia konversacio estis neordinare vigla.

– Andreo, kiam ni veturis en la urbon, dum 130 kilometroj ni ne vidis eĉ unu brutaron. Diable, tiom da herbo, ĝis la genuoj! Dum nia infaneco ĉi tie estis tiom da brutoj, ke paŝtejoj iĝis senherbaj. Paŝtistoj pelis brutaron multajn kilometrojn por trovi ian lokon por paŝtado.

Andreo malgaje ridetis:

– Forgesu pri tio ... Vi delonge vivas en urbo kaj nenion scias pri niaj nunaj cirkonstancoj. Vi ne vidis iujn gregojn survoje en la urbon, jes, plej verŝajne vi ne vidos ilin ankaŭ reen. Gregoj malaperis. Vi jam dum 25 jaroj ne observis la vilaĝan vivon. Multaj en vilaĝo, se ne ĉiuj, volus havi kontentigan brutaron aŭ same kontentigan parcelon da tero, esti terkulturistoj. Sed se homo dum socialismo ricevadis nur modestan laborpagon, de kie li prenos rimedojn por tio?

– Nu, jen en urboj homo, kiu volas komenci propran aferon, prenas en banko krediton ...

– Urbo estas alia aĵo. Kian aferon komencas urbano? Bieran kioskon aŭ riparejon de ŝuoj. Duonmiliono da rubloj (12 500 eŭroj) da kredito, miaopinie, sufiĉos. Sed mi kalkulis por mia intencata farmo. Ekzemple, mia domo valoras maksimume unu milionon da rubloj. Se mi hipotekos en banko la domon kaj ĉion, kion mi havas, pli ol milionon ili al mi ne donos. Sed tio por mi estas guto. Por kulturi brutojn aŭ grenon, mi bezonus almenaŭ kvin milionojn: mi devus aĉeti, ni diru, 20 hektarojn da tero. Mi ne nur per fosilo povas labori, tekniko estas bezonata, semoj, sterko, brulaĵoj, grenejo, remizo, rezervaj maŝinpartoj. Tio estas ja ne biervendado.

– Jes, ne biervendado ... La ŝtato ja devus helpi al la agrikulturo fariĝi laborkapabla.

– Ĉu vi opinias? Mi ne. En Ruslando nun neniu devas ion al iu. Mi ne kredas je influo de planedoj, steloj, stelfiguroj al la homaro; ĉio ĉi estas idiotaĵo. Sed tamen estas en la kolektiva psikologio iaj cikloj. Rememoru la mezepokon. Dum multaj jarcentoj regis sovaĝeco, kaj nur dum Renesanco reviviĝis humanismo.

Andreo nervoze komutis la transmision.

– Nun Ruslando estas same tia sovaĝa mezepoka lando. Vi diras: la ŝtato. Sed kiu estas la ŝtato? Amaso de malbenitaj burokratoj. Ĉu ili bezonas la agrikulturon? Por kiu diablo? Ili sen ĝi bonege vivas. Estas nafto, gaso, oni povas ŝteli milionojn kaj miliardojn. La ŝtato ... Formortas la lando. Vi ja vidas: kaj en urbo, kaj en vilaĝo ne estas infanoj. Rememoru, kiom da amikoj ni havis dum lernejaj jaroj. Mi havis tri gefratojn, vi – kvar. Mia nepo alveturis el urbo. Li volis dum la tuta somero ĉe ni vivi, sed apenaŭ unu semajnon eltenis: estas tro enue, ne estas ĉirkaŭe infanoj por ludi.

130 kilometroj estas tamen distanco ne malgranda. Ni renkontis survoje kelkajn vilaĝojn, kvankam en Siberio vilaĝoj lokiĝas ne ofte. Jes, Andreo pravis: vilaĝoj estis, sed gregoj de bovinoj aŭ ŝafoj ĉirkaŭ ili ne vidiĝis.

Sed tamen unu negrandan gregon mi ekvidis. Olda viro paŝtis 15 aŭ 20 ŝafojn.

– Vidu, jen grego. Ĉu oni povas normale vivi, bredante 20 ŝafojn?

– Ne, certe ne. Tio estas nur negranda aldono al pensio de tiu homo. Por normale vivi, oni devus bredi 200 ŝafojn. Jen imagu, kiajn monrimedojn oni bezonas. Mi al vi ankoraŭ unu interesaĵon diros: ekzemple tiu oldulo kun du dekoj da ŝafoj bredas ilin nur por viando. Felojn kaj lanon neniu bezonas.

– Kiel estas tio?

– Tre simple: neniu bezonas. Kiam oni buĉas ŝafon aŭ bovidon, oni elĵetas felojn al hundoj.

– Ahem ...

Dum iom da tempo ni veturis silente.

– Nu, kiu dum disfalo de la socialismo havis potencon aŭ estis apud la potenco, li povis amasŝteli kaj nun povas esti agrikulturisto aŭ komercisto. Vi certe komprenas, ke tiaj homoj estas malmultaj, ĉiuj aliaj mizerumas. Sopirige estas ĉion ĉi rigardi. Tiom da neplugita tero, tiom da fekundaj paŝtejoj, oni povus superŝuti la merkaton per nutraĵoj, sed homoj estas almozuloj. Krom viando kaj greno oni povus bredi legomojn, fruktojn ... Vi vidas ja, ke apud ĉiu domo kreskas pomaj, piraj, prunaj arboj, beraj arbustoj. Sed malmulte, nur por si mem. Oni ne havas ja teron kaj teknikon. Mi mem ĉion ĉi bredus, ricevus plenajn kamionojn da legomoj kaj fruktoj sed ... por tio oni bezonas ne 200-300 kvadratajn metrojn da tero, sed almenaŭ kvin-ses hektarojn. Kaj per kio mi ĝin aĉetos? Dum la socialismo la salajro estis pli ol modesta, kaj nun ĝi estas simple ĝisride simbola. Sed multaj miaj senlaboraj konatoj eĉ tion ne havas ...

– Sed kelkaj homoj bonege adaptiĝis eĉ en tiuj kondiĉoj – daŭrigis Andreo. – Unu tiel nomata farmisto, mi lin bone konas, elpensis por si tre simplan farmistan okupon. Li aĉetis kamionon, kaj nun komercas per viando. En la vilaĝo li aĉetas kilogramon kontraŭ 100 rubloj, veturigas en urbon kaj vendas kontraŭ 200 rubloj. Jen la tuta laboro: li ŝarĝas en la kamionon kaj veturigas en la urbon. Li trovis al si bonegan niĉon. Homoj ja sidas hejme sen laboro, volas almenaŭ negrandan monon ricevi. Ili mem alveturigas al li pretan viandon, li eĉ ne bezonas buĉi bruton, sed vivas plej riĉe en nia strato ...

Kiam ni estis proksime al nia vilaĝo, mi vidis ankoraŭ unu gregon. Sur herbejo paŝtiĝis 13-15 ĉevaloj.

– Ho! – miris mi. – Ĉe vi tie ĉi estas eĉ klubo de rajdado!

Andreo sincere ekridis:

– Ne, tia klubo estos ĉe ni ne baldaŭ. Ĉio estas pli simpla: unu nia bienisto bredas ĉevalojn por viando ...

– Ah, por viando ... – sopiras mi.

Kiam ni alveturis hejmen, Andreo rimarkis, ke lia maljuna patrino estas per io ĉagrenita.

– Ĉu malbonaj novaĵoj, panjo? – demandis li.

– Anatolo venis – respondis la patrino.

Anatolon mi konis; li estas kuzo de Andreo.

– Hodiaŭ li vizitis la laborkontoron. Nenio nova, laboro ne estas. Li venis prunti iom da mono ... Mi donis al li ankoraŭ panon, lardon, tomatojn. Kiel ne doni al parenca homo?

La olda virino malgaje ridetis kaj aldonis:

– Kaj ankoraŭ Teodoro venis.

Ankaŭ tiun Teodoron mi konis. Najbaro de Andreo, ankaŭ senlaborulo, konata al la tuta strato drinkulo.

– Ah, ĉagreno kun tiu Teodoro. Li alportis en sako porkidon kaj volis ŝanĝi je botelo da vodko. Ne havas mi vodkon, – diris mi al li. – Iru hejmen Teĉjo, la familio atendas vin sobra. Ho, Dio mia, Dio mia ...

Mihail KOROTKOV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mihail Korotkov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07