Tigro, kiu ne plu roras

La esprimo „kelta tigro” estis uzata por signifi la ekonomion de la respubliko Irlando dum rimarkinda periodo de ekonomia kreskado, kiu okazis inter 1995 kaj 2007. En tiuj jaroj, Irlando transformiĝis de unu el la plej malriĉaj landoj en Eŭropo al unu el la plej prosperaj.

Kompreneble, la frazo „riĉa lando” estas iom erariga. Granda parto de la irlanda popolo tute ne partoprenis la avantaĝojn de tia ekonomia prospero. Oni provas klarigi la kaŭzojn de la kreskado, citante: ŝtate instigitan disvolvon; socian partnerecon inter dungantoj, registaro kaj sindikatoj; pli da virinoj en la laborforto; jardekojn da investado en supera edukado; malaltan entrepreno-imposton; angleparolantan laboristaron (kiu gravas por allogi usonajn industriojn al Irlando); kaj, precipe, membrecon en Eŭropa Unio kaj en la eŭro-monsistemo.

Malsato

Tiu ekonomia prosperado ŝanĝis la demografion, kiu ekzistis ekde la mezo de la 19a jarcento, kiam ĉirkaŭ miliono da irlandanoj mortis pro malsato. Ekde tiu tiel nomata granda malsato ĝis preskaŭ la lastaj jardekoj de la 20a jarcento, Irlando estis lando de amasa elmigrado. Kontraste, dum la periodo de la „kelta tigro” la Verda Insulo transformiĝis en landon de amasa enmigrado. Ne nur irlandanoj revenis el eksterlando al sia patrujo, sed ankaŭ junaj homoj envenis el aliaj ŝtatoj de Eŭropa Unio, de orienta Eŭropo kaj eĉ de Brazilo kaj Afriko.

Malfeliĉe la nova prospero estis bazita preskaŭ sole sur konstruado. Oni supozis, pro pli alta naskiĝokvanto kaj la enmigrintoj, ke estos bezonataj pli kaj pli da domoj kaj infrastrukturo. La registaro kaj la entreprenistoj estis blindigitaj pro la sukceso de tiu aspekto de la ekonomio kaj supozis, ke la prospero ĉiam daŭros. La plej granda disvastiganto de tiu iluzio estas la tiama ĉefministro Bertie [berti] Ahern.

Fungoj

Per specialaj impost-liberaj koncesioj, la registaro instigis neregatan konstruadon. Ĉie aperis kvazaŭ fungoj domaroj por loĝigi enmigrintojn kaj revenintajn irlandanojn. Similaj koncesioj estis donataj por konstrui hotelojn por turistoj, kiujn oni optimisme atendis. Rezulte, la investado okazis ne en produktiva industrio, sed en konstruado kaj en aĉetado kaj vendado de bienoj en- kaj ekster-lande.

Investantoj ebriiĝis pro la miraĝo de rapida profito. La bankoj libere kaj sen adekvata garantio pruntedonis al homoj, kiuj neniam povus repagi, kaj per allogaj reklamoj proponis centelcentajn hipotekojn. La plej riskema kaj senrespondeca banko estis la Anglo-Irlanda, kiu pruntedonis preskaŭ ekskluzive al grandaj konstruistoj per mono, kiun ĝi ne posedis, sed mem prunteprenis de aliaj bankoj. Samtempe irlandanoj elspezis pruntitan kaj ŝparitan monon por havigi al si domojn, luksajn aŭtomobilojn, multekostajn eksterlandajn feriojn, modajn vestaĵojn ktp.

Senlaboreco

Fulmrapide la tuta ekonomio kolapsis ĉirkaŭ la jaro 2008. En 2010 la malneta enlanda produkto kaj la laboreco falis je po 14 %. La irlandaj bankoj, precipe la Anglo-Irlanda, troviĝis en danĝera situacio. Ili ŝuldis grandajn sumojn al eksterlandaj bankoj, dum samtempe multaj entreprenistoj, konstruantoj, komercantoj kaj privatuloj ne kapablis repagi siajn ŝuldojn. Multaj bankrotis kaj iam prosperaj firmaoj fermis siajn pordojn.

En la tuta landoj restis tiel nomataj fantomaj domaroj, kie neniu loĝis, kaj kiuj neniam estos loĝataj. Multaj estas ĝis hodiaŭ ne finkonstruitaj. Krome Irlando nun havas tro da hoteloj – multaj en foraj lokoj, kien ne iros turistoj. Oni nomas ilin angle zombie hotels [zombi hotéls], do sorĉkadavraj hoteloj. La bankoj, al kiuj ili nun apartenas, povas ilin nek subteni nek vendi.

Projektoj

Kiam roris la kelta tigro, la registaro kaj aliaj instancoj malŝparis miliardojn da eŭroj pro nenecesaj prestiĝaj projektoj kaj malatentis sanservojn, lernejojn kaj socialajn provizojn. La ministro pri sano, Mary Harney [mejri harne], sekvis dekstreman ideologion, laŭ kiu estis kreita dunivela sansistemo: t.e. unu tavolo privatigita por tiuj, kiuj povas pagi, kaj alia, malkontentige funkcianta publika, por tiuj, kiuj havas nek monon nek asekuron.

Kvankam hospitalaj stabanoj en Irlando estas rekonataj kiel inter la plej bonaj en la mondo, la situacio en irlandaj hospitaloj ofte estas ĥaosa. Servoj por mensmalsanuloj estas nesufiĉaj. Pro manko de litoj kaj flegistoj, miloj da suferantoj ne povas esti operaciitaj. En preskaŭ ĉiuj malsanulejoj pacientoj kuŝas sur radbrankardoj aŭ sidas sur seĝoj en koridoroj.

Koalicio

Lastatempe, tamen, Harney rekonis, ke ŝiaj planoj malsukcesis, kaj ŝi subite eksiĝis. Ne longe poste, ankaŭ la Verda Partio, eta partnero en la koalicio, eksiĝis, lasante minoritatan registaron. Ankaŭ la ĉefministro Brian Cowen [brajan kaŭen] rezignis kiel ĉefo de sia partio Fianna Fáil (FF), sed ne kiel ĉefo de la registaro.

En la lastaj jaroj de la agonianta tigro, la registaro konsistis el apenaŭ funkcianta koalicio de FF kaj la Verda Partio. Ĉar antaŭaj registaroj dum la tigra periodo havis FF-plimulton, kaj ne inkludis la verdulojn, ĝi sola kulpas pri la ekonomia katastrofo. Kompreneble kontribuis bankoj, aparte internacie, kio grave tuŝis Irlandon.

Pranepoj

Tamen la plej monstra fuŝaĵo de la irlanda registaro estis ĝia decido garantii la totalajn ŝuldojn de ĉiuj naciaj bankoj – ne nur tiujn de Anglo-Irlanda. Tion ĝi faris, ne sciante la kvanton aktualan kaj estontan de tiuj ŝuldoj. Ne interkonsiliĝante kun la publiko aŭ aliaj partioj, la registaro tiam akceptis amasajn pruntojn de internaciaj bankoj – sumojn tiom grandajn, ke la nepoj kaj pranepoj de la nuna generacio longe portos sur siaj ŝultroj la ŝarĝon de tiuj ŝuldoj.

Do la ekonomia situacio de Irlando estas ne nur zorgiga, sed katastrofa. La sola optimismo devenas de eksportaĵoj, kiuj lastatempe kreskis. Opoziciaj partioj bonvenigas la baldaŭan nacian baloton, asertante, ke ĝi liveros novan ŝancon al la irlanda popolo. Oni esperas, ke ĝi ebligos anstataŭigi la malnovajn partiojn per novaj parlamentanoj kun novaj ideoj.

Lernejoj

Persistas en Irlando kelkaj mitoj, kiuj malhelpas solvi ĝiajn problemojn. Oni fieras pri la supozata „fakto”, ke irlandanoj konsistigas unu el la plej bone edukitaj popoloj en la mondo. Samtempe oni ignoras statistikon, kiu indikas, ke unu el tri lernejanoj forlasas la lernejon sen efektiva kapablo legi kaj skribi en la angla aŭ (eĉ pli) en la irlanda.

En multaj lernejoj, instruado de fremdaj lingvoj estas mankhava aŭ neekzistanta. Ege malmulte da irlandanoj kapablas kompreni eĉ unu fremdan lingvon. Kiel la plimulto da angloj (kiuj iam regis Irlandon), la plimulto da irlandanoj estas unulingvanoj, do estas malbone preparitaj por esti civitanoj de la plurlingva Eŭropa Unio. Ili do ne povas sufiĉe profiti de sia membreco de EU.

Verkistoj

Paradokse, Irlando, lando kiu donis – kaj ankoraŭ donas – al la mondo kelkajn el la plej elstaraj verkistoj kaj poetoj, samtempe havas timige grandan nombron da praktike analfabetoj. La instrusistemo grandparte malplenumis la atendojn de instruistoj. Kelkaj klarvidaj edukitaj irlandanoj atentigis, ke la irlanda sistemo ĝenerale ne instruas pensadon al studantoj. Lernado konsistas el memorigo de faktoj kaj konsiloj por sukcesi en ekzamenoj. Oni rekomendas, ke junaj lernejanoj lernu iom pri filozofio jam en la malsuperaj klasoj.

Malgraŭ tio, ne estas dubo, ke estas multe da inteligentaj kaj inventemaj mensoj inter la juna generacio. En ĝi oni vidas esperon por la estonta Irlando.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07