Punkto sed ne tute fino

Ekde julio 2011 en Aŭstrio validos novaj reguloj por enmigrantoj el landoj, kiuj ne membras en Eŭropa Unio. La aŭstra registaro decidis enkonduki por ili specialan karton. Ĝi estas nomata ruĝa-blanka-ruĝa karto, lige kun la koloroj de la aŭstra nacia flago.

Laŭ la nova sistemo, enmigrado okazos laŭ difinitaj kriterioj kaj ne kiel ĝis nun laŭ kvotoj. Maria Fekter, la ministro pri internaj aferoj, kiu anoncis la novajn regulojn, diris: „La ĝisnuna nefleksebla kvotsistemo, kiu ne konsideris kvalifikon, estos forigita.”

Ricevintoj de la karto rajtos resti kaj labori. La karto estos distribuata laŭ punkta sistemo. La kriterioj, kiujn la enmigrantoj devos plenumi por atingi difinitan nombron de punktoj, estas profesia kvalifiko, grado de klereco, lingvoscioj kaj aĝo.

Strukturo

Per la novaj reguloj enmigrado en Aŭstrion ricevos novan strukturon. Por la t.n. RBR-karto povos kandidati anoj de tri grupoj: altkvalifikitaj enmigrantoj (manaĝeroj, medicinistoj, fakuloj pri informaj teknologioj), kvalifikitaj profesiuloj, kiuj ne sufiĉas en la lando (flegistoj, frizistoj k.a. laŭbezone fiksotaj) kaj ceteraj laboruloj, kiujn oni ne povas trovi inter laborserĉantoj.

Nun enmigras Aŭstrion averaĝe 35 000 personoj jare. Triono venas el ne-EU-landoj. Rezulte de la nova sistemo venos ĉirkaŭ 8000 homoj jare. Oni atendas, ke ĝis 2030 en Aŭstrion enmigros entute 100 000 personoj.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07