Cenzuro

Pasintsemajne mi sendis leterojn al kelkaj abonantoj, kiuj forgesis rekotizi. Pluraj reagis per tuja reabono, sed unu persono respondis per „Ne, mi ne reabonos, ĉar MONATO propagandas samseksemon”. Nu, mi vere ne kredas, ke nia magazino iam ajn „propagandis” samseksemon. Ĝi ja aperigis la opinion de legantoj, kiuj kontraŭas diskriminacion pro samseksemo, same kiel ĝi aperigis la opinion de tiuj, kiuj deziras malpermesi surstratajn manifestaciojn de samseksemuloj (vidu la rubrikon Leteroj de oktobro ĝis januaro).

Similajn reagojn ni ricevis post aperigo de artikolo pri la 60-jariĝo de Israelo. MONATO publikigis dekon da leteroj de legantoj, el kiuj kelkaj subtenis la starpunkton de la aŭtoro, kaj aliaj kritikis ĝin. La aŭtoro mem gratulis nin pro la sobra prezento de ĉiuj opinioj, sed ne kelkaj legantoj. Iuj malabonis, ĉar MONATO publikigis la starpunkton de kelkaj poruloj de Israelo, aliaj malabonis ĝuste pro la malaj motivoj, nome ĉar ĝi aperigis ankaŭ la vidpunkton de iuj kontraŭuloj.

Malabonojn MONATO rikoltis ankaŭ, kiam poruloj de prezidanto Bush en la rubriko Leteroj interdiskutis kun liaj kontraŭuloj, kaj simile kelkaj proteste malabonis, kiam en granda artikolo estis prezentitaj la starpunktoj de valonoj kaj de flandroj rilate la eventualan dividon de Belgio en plurajn ŝtatojn. Kelkaj eĉ malkaŝe proponis, ke nia magazino cenzuru la opinion de la aliaj.

Ĉu vere do Esperanto-parolantoj estas pli malfermaj al la mondo ol la averaĝa terano? Aŭ ĉu ili legas MONATOn nur en la espero trovi tie la konfirmon de siaj propraj vidpunktoj? Kion vi opinias? Ĉu MONATO cenzuru la opinion de la malplimulto? Ĉu MONATO estu forumo por ĉiuj opinioj, kiom ajn ekstremaj ili estus? Sendu viajn ideojn al nia rubriko Leteroj. Espereble viaj kontribuoj ne kaŭzos novajn malabonojn!

Sincere via

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07