Mankas kapro en lia kapo

Ke temis pri ekstravaganculo, kiel cetere preskaŭ ĉiuj artistoj, estas delonge konate inter liaj samregionanoj. Sed neniu en Sant'Agata di Militello (Sicilio) imagis, ke Alfredo Iraci [iraĉi], ŝtatoficisto kun pasia intereso pri pentrado, tapetos la murojn de la urbeto per centoj da larmeltiraj nekrologoj. Temis pri la morto de Karlo: nek frato nek filo, kiel la nomo kredigus, sed virkapro, sufokiĝinta en januaro.

Regule pagis Iraci la afiŝado-imposton al la komunumo por omaĝi la lastan fojon al besto, kiun pro amindeco kaj mildeco li amis dum jaroj, kvazaŭ familianon. La nekrologoj altiris kritikon kaj priridon de la plejparto de la vilaĝanoj. Tamen ne mankis surŝultraj frapoj al la funebranto, kaj aliaj pruvoj pri solidareco, fare de tiuj konvinkitaj, ke homa amo povas disvastiĝi ekster la propran specion.

Ne gravas, asertas bestoprotektemuloj, ke temas pri besto doma aŭ sovaĝa, kiun – kiel en la okazo de kaproj – en pluraj landoj oni ne hezitas buĉi por sin nutri. Spite al tio, ke iuj ŝajnigas ne priatenti ilian fidelecon, bonanimecon kaj sinoferon, bestoj havas multon por instrui al la homaro. Neniom kostas ilin repagi per karesoj – aŭ adiaŭaj afiŝoj.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07