Matena kafo

Akra vento kirlas laŭ Montgomery-strato; antaŭanoncante la vintron, iomete frostas. Kun unu mano en la poŝo – bedaŭrinde la alia tenas tekon – mi marŝas rapide laŭ la strato. Hodiaŭ la jako kaj kravato ne sufiĉas; vere mi bezonas mantelon. La altaj muroj de la komercaj konstruaĵoj ambaŭflankas la straton. Tiuj krutaj altaĵoj, simile al eskarpoj ĉe la oceano, faras profundan kanjonon en la koro de la financa kvartalo de San-Francisko. Ofte meztage mi admiris la variecon en la muroj: ŝtalo kaj vitro faras glatan, vertikalan ebenaĵon por la novaj; brikoj, betono kaj terakotaĵoj ornamaĵojn por la malnovaj. Ĉi-matene la altaj konstruaĵoj estas nur mornaj siluetoj en la matena krepusko.

Puŝmalferminte la pezan, vitran pordon, mi eniras la kafejon. Feliĉe trafas min brila varmeco kaj la odoro de kafo. Malgraŭ la frua horo la kafejo preskaŭ plenas. Obtuze murmuras multaj voĉoj. Mendante kafon, mi ĉirkaŭrigardas. Ĉe la tabloj geoficistoj babilas pri ĉiutagaj aferoj, politiko, aŭ oficejaj klaĉaĵoj. Pli ol kelkaj studadas siajn porteblajn komputilojn. Preninte mian kafon, mi serĉas sidlokon. Jen kontisto, jen boristo, kiun mi iomete konas, sed mi vidas neniun el mia oficejo, nek direktoron, nek administriston. Tro fruas por ili.

Finfine mi trovas tablon en fora angulo kaj sidiĝas. La kartona ujo, kiun mi nomas taso, ardas en mia mano kaj tre rapide mi ĝin metas sur la tablon. Mi forprenas la kovrilon. Tro urĝe kaj senhezite, mi provas guston, kaj bruligetas miajn lipojn. Blovante sur la kafon, mi timas alian provon kaj komprenas, ke mi devas atendi. Feliĉe mi plektas miajn fridajn fingrojn ĉirkaŭ la varmegan tason. Kia vivo, mi pensas, kiam la matena kafo estas la plej alta pinto de la tago. Atendinte kelkajn minutojn, mi denove provas la kafon. Bongustas! Trinkante iom plu, mi pripensas la tagon antaŭ mi - mizeregan!

Dudek etaĝojn super la kafejo, en la sama konstruaĵo, situas la oficejo, kie mi deĵoras. Por mi estas nur kubejo, el longa vico de aliaj, kun skribtablo, komputilo, kaj bretoj plenaj de paperaĉoj kaj problemoj. La estro diris, ke hodiaŭ ni devas fini la projekton. Ĉu eblas? Mi vere ne scias. Per ni la estro fakte diras mi. La helpantoj kaj komizoj estas tro junaj kaj senspertaj. Pri ĉiu detalo mi devas instrui kaj kontroli. La estro mem ne povas helpi. Li okupiĝas pri senĉesaj kunsidoj, kie li balbutas promesojn al la partneroj, kiujn mia teamo aŭ la cetero de la skipo ne povas plenumi. Kolere mi prenas trinketon de la vaporanta, nigra likvaĵo. La kolero kaj kafo vigligas min, sed je tiu momento mi tiel profundiĝas en mian koleron, ke mi ne tuj rimarkas la virinon.

Abrupte antaŭ mi staras virino, sufiĉe juna, svelta, kaj tre alloga, nete vestita en nigra jako kaj jupo, portante tekon. Eble ŝi estas tridekjara, sed al mi, kiu havas kvardek ses jarojn, kaj estas iom kalva, iom dika, ŝi ŝajnas tre juna. La jupo tre kurtas, la kruroj tre belas, kaj mi fajfe spiretas. Kiam ŝi forprenas dikan lanan koltukon, same nigran, montriĝas arĝenta bluzo el silka ŝtofo kun profunda dekolto. Ringo de perloj ĉe la kolo aldoniĝas. Ĝentile kun bela rideto, ŝi demandas, ĉu estas libera seĝo ĉe la tablo.

„Kompreneble”, mi balbutas, mallerte stariĝante en konfuzo. Svingante mian manon al tiu neokupita seĝo, mi raŭkas, „Bonvenon.”

„Vi tre afablas”, ŝi diras dolĉe, kaj surplankigante sian tekon, sidiĝas. „Vin mi volus danki, la ĉambro tiel plenas ...”

„Ne dankinde, estas mia plezuro”, mi entuziasmas. Mirante pri la bonsorto havi tian belan tablan kunulinon, mi frandas la momenton.

Ŝi metas sian kafon sur la tablon kaj rigardas min.

„Mi nomiĝas Johano”, mi tro abrupte anoncas kaj fuŝe etendas mian manon, kiel mallertulo. Vere kamparana knabaĉo, mi pensas poste. Surprizite, hezite, sed post momento, ŝi prenas mian manon dum sekundeto, sed tiu ago amuzas ŝin. „Vi estas tre formala.”

Ni ambaŭ ridas, sed mi hontas pri mia mallerteco, kaj penas senkulpigi min. „Tro da oficejaj kunsidoj, tro da klientoj, tro da renkontiĝoj ...”

„Ne bedaŭru”, ŝi ĝentilas per mola voĉo. „Mi sentas min preskaŭ tre grava pro tiu formaleco.”

„Kaj via nomo?” Mi denove tro abrupte demandas.

Ŝi ne tuj respondas, sed trinketas la kafon; ĝia varmeco ŝajne ne ĉagrenas ŝin. Sidante flanke sur la seĝo, kun unu kubuto sur la tablo, per gracia movo, ŝi metas unu belan femuron sur la alian kun delikata susureto, kaj rigardas min. Ŝiaj okuloj helbrunas - preskaŭ verdas. Mi tute enraviĝas.

„Kaj via nomo?” mi denove urĝas.

„Nomoj ne gravas; sen nomoj homoj pli misteras, ĉu ne?” Ŝia rideto malice mokas min, sed la voĉo tre allogas. Ŝi vere ensorĉas.

„Sed mi esperas, ke ni amikiĝos”, mi plendas.

„Klaŭdia”, ŝi flustras. Denove ŝi longe rigardas min en silento, langvore gustumante la kafon. La belaj okuloj neniam palpebrumas kaj traboras min kiel kugloj.

Mi revas esti kun ŝi. Eble ni povus fari ion kune; eble ni lunĉus; certe lunĉo eblus. Post paŭzo, sentante min iom nervoza post tiu longa rigardado, mi klopodas rekomenci la konversacion.

„Iom malvarmas hodiaŭ”, mi diras.

„Tre”, ŝi diras per velura, kontralta voĉo.

„Kaj la vento”, mi feble daŭrigas.

„Jes, la vento.”

„Eble frua vintro”, mi komentas pensante, ke iam ni povus fari ion pli interesan ol lunĉi, eble pikniki en la parko, kie ni povus marŝi manenmane sub la arboj.

Klaŭdia ne plu respondas, nur trinketas la kafon kaj rigardas min en silento. Ne sciante kion diri, mi trinketas kaj rigardas mian tason. Mi scias nenion pri ŝi. Kie ŝi laboras? Kial mi ne antaŭe vidis ŝin? Venante ĉi tien dum kelkaj jaroj, mi neniam vidis ŝin; certe ŝin mi memorus. Mia scivolo pezas kiel sako da ŝtonoj.

„Ĉu vi laboras proksime?”

Denove la fascinaj okuloj studas min. „Nur kelkajn stratojn for”, finfine Klaŭdia murmuras. Ŝi tenas la tason per ambaŭ manoj. „Ĉu tio gravas?”

„Probable ne”, mi konfesas. „Sed vi tiel belas, ke mi volus scii ĉion pri vi.” Mi ŝvitas iomete je tiu konfeso.

Ŝi rave ridadas per tiu sama velura voĉo. „Ĉion,” ŝi ripetas, „ĉiun mizeran detalon.” Ankaŭ ridante ŝi diras, „Vi tre amuzas min, Johano.”

Mirante, mi konstatas, ke eĉ anĝeloj povas havi problemojn. Mi profunde revas pri ŝi, eble mi povus fari ion por helpi ŝin. En mia mensa sonĝo mi imagas, ke eble ŝi ŝatus min. Certe ŝi trovas min amuza.

„Vi estas kiel detektivo je la televido, farante multajn demandojn.” Ankoraŭ ridante, ŝi anoncas: „Nun mi pridemanos vin! Ĉu vi feliĉas?”

„Feliĉas? Mi vere ne scias.” Ŝi denove mokas min, sed mi sentas, ke ŝi volus diri ion plu.

Moviĝante antaŭen, metante ambaŭ kubutojn sur la tablon, Klaŭdia abrupte diras per forta flustro, „La vivo tre tedas, ĉu ne?”

Mi rektiĝas iomete sur mia seĝo. La subita ŝanĝo de temoj surprize frapas min kiel bato per trabo. Ŝi tiel ĉarmas en mia imago, sed kion ŝi vere pensas? Finfine post paŭzo mi respondas: „Jes ja”, pensante pri tiu turmentejo dudek etaĝojn super mia kapo.

„Ĉu vi iam volus subite fari ion novan?” Klaŭdia kliniĝas antaŭen pli proksimen. Ŝiaj okuloj brilas. „Sen ia planado aŭ pripenso.” Ni sidas tiel intime, ke mi povas senti ŝian varman spiradon sur mia vizaĝo. Tre urĝe mi volus kisi ŝin. Ŝvitante je tiu penso, mi ne povas respondi.

„Venu kun mi, forgesu vian laboron, forgesu vian tedan vivon. Ni povus eskapi. Imagu, ke ni povus eskapi eĉ por unu tago. Imagu! Ni flugos libere kiel mevoj.”

Sentante, ke mi sufokiĝos, mi spiregas, „Sed mia laboro ...”

„Voku vian firmaon; diru ke vi malsanas. Mi farus same”, Klaŭdia intense urĝas, kaj tenas mian manon.

Mia koro batadas kiel kanario ĉe aperta pordo de la kaĝo. Ŝvitante, mi scias nur, ke pli ol ion ajn en la mondo mi volus iri kun ŝi. Preskaŭ dronante, mi stertoras: „Jes, mi iros!”

Feliĉe, ŝi tenere ĉirkaŭbrakas min, kaj mi kisas ŝin.

„Klaŭdia, mi amas vin, kien ni iros?”

„Ni iros norden”, ŝi jam decidas. „Ni transiros la ponton ĉe la Ora-Pordego, kaj iros vinejaren ie en Sonoma aŭ Mendicino. Ĉu vi havas aŭton?”

„Ne, ĉe la riparisto”, mi mensogas, sciante, ke je ĉi tiu horo mia edzino pretigas la infanojn kaj kondukos ilin al la lernejoj.

„Ne gravas,” Klaŭdia firme diras, „ni povos uzi la mian. Ĝi estas tute nova.” Mi miras pri ŝia kuraĝo kaj la detala scio. Ĉu ŝi jam faris tiun agon kun alia? La patoso de la momento tiel premas, ke mi ne povas ne veturi kun ŝi.

„Ni forflugos el ĉi tiu infero”, ŝi siblas kaj prenas sian poŝtelefonon kaj komencas puŝi butonojn.

Kion ŝi diris? Mi imagas la ŝoseon norden: blua strio transirus nigrajn arbarojn en la pluvo kaj nebulo; ni preterpasus vilaĝojn kaj urbetojn; la lumoj de la urbetoj briletus en fora distanco; zumus la radoj sur la pavimo, dum la mejloj glitus for. Klaŭdia tenere tenus mian brakon dum la veturo.

„Johano, ĉu vi feliĉas?”

„Jes, tre.” Ŝi metus sian kapon sur mian ŝultron. Mi kredas, ke ni ĉiam estus feliĉaj.

Kiam la virino ekstaras, mi elreviĝas. Ŝi kolere flustras al si mem, „Tro da demandoj.” Prenante la tekon, ŝi formarŝas; la altaj kalkanumoj frapas la plankon kiel pistolaj pafoj.

Glutante la ceteron de mia kafo, mizere mi rigardas la feĉojn ĉe la fundo de mia taso. La kafo gustas amare kaj malvarme. Kiel la vivo mem, mi pensas.

La belulino jam stariĝis kaj foriris el mia vivo, sennome, senparole, tute mistere, kiel fantoma sorĉistino, kaj mia vivo grize, senespere denove enuigas. Malrapide mi stariĝas, prenante mian tekon, forlasas la kafejon. Mi eniras la akceptejon de la konstruaĵo. Tiu salono estas grandega kun blankaj muroj, marmoraj kolonoj, multaj pentraĵoj de dikaj bankistoj, kaj gardista giĉeto. Montrante mian legitimilon, mi preterpasas la gardiston kun afablaj salutoj kaj eniras la halon por liftoj.

Tie per suprenira lifto mi iras deĵorinferen.

Daniel L. MASON

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Daniel L. Mason el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07