Nekontentiga progreso en klimatopolitiko

La homaro eligas tro multe da karbondioksido (CO2) en la atmosferon, bruligante precipe fosiliajn krudmaterialojn, t.e. nafto, tergaso (metano) kaj karbo. La CO2-koncentriteco intertempe altiĝis al 385 miliononoj, de 280 en la 19a jarcento antaŭ la industriigo, kaj ĉiun jaron ĝi kreskas je pluaj 1,8 miliononoj. CO2 varmigas la atmosferon. Kontribuas ankaŭ aliaj spurgasoj, precipe metano (CH4) kaj dinitrogenoksido (N2O), kiuj grandparte ankaŭ devenas de homa aktivado. Grava plifortiganto estas akvovaporo, kiu dependas de la temperaturo (do ankaŭ de CO2) kaj ne povas esti sendepende variigata. Tiu tiel nomata varmdoma (aŭ forceja) efiko de CO2 estas vere maltrankviliga: Se ne estas kontraŭago, en nur kelkaj jardekoj la mezumaj temperaturoj de la mondo atingos valorojn neniam ekzistantajn dum la pasintaj 500 000 jaroj. Kvankam la efiko estas fizike simple komprenebla kaj konata de pli ol cent jaroj, la detaloj kun la multaj kontribuoj kaj kelkaj kontraŭagantoj, retrokuploj, nestabilecoj, prokrastotempoj kaj regionaj diferencoj estas komplikaj kaj postulas plej grandajn komputkapacitojn por kalkuli ekzaktajn nombrojn kaj fidindajn antaŭdirojn.

Nur en la fruaj 1980aj jaroj sciencistoj ekkonis la veran amplekson de la minaco. La kalkuladoj tiam estis konfirmitaj per la paraleleco de temperaturo kaj CO2-koncentriteco en la pasinteco (ambaŭ deduktitaj de borkernoj de glaciejoj kaj de marsedimentoj), ekz-e dum la lastaj dek mil jaroj. Kiel unu el la unuaj ĵurnaloj MONATO (1988/03, p. 19) raportis pri tio. Unu antaŭdiro estis, ke post dudek jaroj pli varmiĝos je 0,5-0,6 gradoj celsiaj, kio estos mezurebla. Fakte post 22 jaroj kaj iom akcelita eligado ni nun havas 0,6-0,7 oC. En Eŭropo dubantoj nur ekde du aŭ tri jaroj komencas silenti, post kelkaj nekutime varmaj someroj (kvankam ili ne estas pruvo, ĉar ili estis nur lokaj) kaj komenco de glacifandiĝo en Arkto kaj montaroj.

Unuiĝintaj Nacioj fondis en 1986 Interregistaran Komisionon pri Klimatoŝanĝiĝo (angle Intergovernmental Panel on Climate Change), kiu regule informas pri la aktualigita scienca prijuĝo. En ĝi intertempe membras praktike ĉiuj (ĉ. 3000) seriozaj klimatologoj kaj meteologoj de la mondo. Sur la nivelo de registaroj aŭ ministroj UN ĉiujare okazigas konferencojn pri klimatovarmiĝo, kun antaŭaj preparkunvenoj. La ĝis nun sola kun konkretaj rezolucioj pri devigaj eligreduktoj estis en Kioto en decembro 1997. En la koncerna protokolo, kiu efektiviĝis definitive nur en 2005, la industriaj landoj devigis sin, malaltigi siajn eligadojn de varmdom-gasoj ĝis 2012 je 5,2 elcentoj sub la nivelon de 1990. EU promesis 8 %, distribuitajn al siaj membroŝtatoj laŭ kapablo; ekzemple Germanio, la plej granda eliganto en EU, sin devigis al 21 %. Ne estis limigoj por evolu- kaj sojlo-landoj.

Grava instrumento estas la komerceblaj eligrajtoj, kiuj promesas CO2-ŝparadon tie, kie tio kostas plej malmulte: Lando kun grandaj kostoj povas aĉeti tiajn rajtojn de lando, kiu povas ŝpari pli ekonomie; aŭ iu industriigita lando povas ekzemple modernigi elektrocentralon en malpli evoluinta lando kaj tiam povas alkalkuli la ŝparadon al si mem. Bedaŭrinde la tiam plej granda eliganto Usono ne aprobis la protokolon parlamente, precipe pro tio, ke oni ne atribuis iujn devojn al kreskantaj eligantoj kiel Ĉinio kaj Barato. Kvankam la Kioto-protokolaj celoj tute ne sufiĉas por solvi la problemon, ili estas respektinda unua ŝtupo. Tiu protokolo malefektiviĝos fine de 2012.

En du konferencoj (decembro 2009 en Kopenhago kaj novembro/decembro 2010 en Cancún) oni parolis pri pluevoluigita regularo, kiu enhavos pli grandajn reduktodevigojn, postulante ilin de evoluintaj kaj evoluantaj landoj. En preparkunveno jam en 1997 en Vaŝingtono industrilandoj (inkluzive Usonon) kune kun Barato, Brazilo, Ĉinio, Meksiko kaj Sud-Afriko konsentiĝis pri la fundamentoj: Oni samopiniis, ke oni etendu la sistemon de komerceblaj eligrajtoj laŭeble al ĉiuj landoj de la mondo. La partoprenantoj de la kopenhaga konferenco transprenis la celon de ĉirkaŭ 100 landoj, ke la klimatovarmiĝo estu limigita al 2 gradoj celsiaj. (Landoj rekte koncernataj ekzemple de marnivelaltiĝoj proponis 1,5 oC. Ni jam havas 0,7!) Super tiu limo (kiu signifus 6 ĝis 8 oC en polusproksimaj regionoj) minacas subitaj nestabilecoj kiel degelado de daŭrafrostaj grundoj (kaŭzanta grandskalan liberigon de CO2 kaj CH4) kaj pli rapidan glitadon de glaciejoj en la maron (kio altigos la marnivelon).

Alia propono estis distribui la eligrajtojn al la landoj proporcie al ilia nombro de loĝantoj. Tio ŝajnis la plej justa sistemo. Tiam la industrilandoj aŭ pagos multe al malpli evoluintaj landoj por akiri eligrajtojn aŭ estus devigitaj draste ŝpari. Speciale por landoj kun multaj loĝantoj kiel Ĉinio (intertempe la plej granda eliganto), tiu propono estus tre avantaĝa.

Bedaŭrinde en Kopenhago la tiea ĉefministro malakceptis tiun proponon kaj ĝenerale iujn fiksajn limigojn kaj kontrolojn. Li volis nur redukti la relativan eligon (je respektindaj 40-50 %) por ĉiu unuo de ekonomia produktado, kio efektive signifos altigon de CO2-eligo. Ankaŭ Barato montris saman sintenon, kaj Usono proponis redukton de nur kvar elcentoj kompare al 1990 (17 % surbaze de 2005). Tiuj tri landoj respondecas pri preskaŭ duono de la tutmonda homfarata eligado. Precipe de ilia nuna sinteno dependas la estonta mondoklimato. Tion ilustras komparo kun la ŝparado de la Kioto-protokol-sekvantaj landoj: Inter 2000 kaj 2010 ili reduktis la CO2 eligadon je 118 milionojn da tunoj, dum Ĉinio samtempe kreskigis la sian je 600 milionojn.

Kun la ĝisnunaj „redukto”-promesoj de la landoj partoprenantaj en Kopenhago (detaloj en www.climateactiontracker.org/) estas antaŭvidebla por la fino de la jarcento CO2-koncentriteco de 650 miliononoj kaj temperaturaltiĝo de pli ol 4 oC, simile al la plivarmiĝo (5-6 oC) je la fino de la lasta glaciepoko. Progreso en Cancún estis, ke konservado de arbaroj estos pripagata. La konstatoj de IPCC kaj la celo de 2 gradoj estis agnoskitaj. La Kioto-ŝtatoj volas daŭrigi siajn celojn, ĉu akrigitajn aŭ ne. La aliaj landoj deklaru libervole siajn ŝparintencojn. La konsento, vaste salutita kiel esperiga, verŝajne ekestis nur pro tio, ke konkretaj kaj devigaj ŝparceloj ne estis fiksitaj.

Evidente la nevolo de sindevigo ekz-e de Ĉinio estas motivita de intereso ricevi pliajn eligrajtojn. Simile, post la usona retiriĝo de la Kioto-protokolo oni povis alvarbi Rusion en 2001 nur per donaco de multaj eligrajtoj, kiuj tiam estis ne bezonataj: Longe antaŭe, post 1990, multaj energi-malŝparantaj kaj ne profitodonaj fabrikoj en Rusio estis fermitaj aŭ modernigitaj. Nun Ruslando povas vendi tiujn rajtojn, sen novaj ŝparklopodoj. Sed la mondo ne havas tempon por politika marĉandado kaj spacon por apartaj interesoj. Ĉiu prokrasto akrigas la problemon. Se la plivarmiĝo vere estu limigita al 2oC, la CO2-enhavo de la atmosfero devas ne superi 450 miliononojn. Tio signifas, ke la tuta kvanto de CO2 ankoraŭ eligota de la homaro estu limigita al 700 ĝis 800 miliardoj da tunoj. (La nuna ĉiujara eligado estas 31 miliardoj, kaj estis 21 miliardoj en 1990.) Evidente ĉia hezitado pli malfaciligas la atingadon de la celo. La ŝparado estus multe pli facila, se ĝi estus komencita antaŭ 20 jaroj, ne longe post kiam la problemo estis ekkonita. Unu – tute ne radikala – scenaro postulas, ke oni malaltigu la eligadon mondvaste al 40 % de la nuna (4,6 tunoj por ĉiu persono) ĝis 2050 kaj al dekono ĝis 2100. (Cetere tiel oni tute ne elĉerpos la provizojn de la fosiliaj brulaĵoj, ankaŭ ne de nafto.) Tio necesigas ĉiujaran malkreskigon de 2,5 % mezume, sed por industrilandoj pli (ekz-e 5,6 % por Usono). Laŭ la tre atentata raporto de ekonomikisto Nicholas Stern (Britio) en 2006, tio estas atingebla eĉ ankoraŭ nun per tre modestaj kostoj; ĝi stimulos inventojn kaj la evoluon de la ekonomio. Do iaj timoj pro ekonomiaj malhelpoj estas nepravaj.

Aliflanke la ĝisnunaj klopodoj tute ne sufiĉas eĉ en landoj, kiuj sin konsideras relative aktivaj kaj sukcesaj tiurilate. Tion ripete emfazis la Germana Fizikista Asocio, montrante diagramon pri la elig-ŝparado en Germanio: Kvankam la promesita malkreskigo de 21 % kompare kun 1990 estis atingita jam en 2009, preskaŭ duono rezultis el ruiniĝo de la orient-germana industrio post 1990 (post la unuiĝo) kaj de la ekonomia krizo en 2009. Por atingi la celon de 2020, la ekonomiaj rimedoj devas esti uzataj pli saĝe (vidu venontan numeron de MONATO).

Werner FUß

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Werner Fuß el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07