Malsamaj kaj disigitaj

Nello Rega estas ĵurnalisto itala, kiu plenumis – kadre de sia laboro kaj precipe kiel prezidanto de la humaneca asocio „Together Onlus” (www.libanitaly.com) – multe da vojaĝoj al Meza Oriento.

Komence de januaro, apud Potenza, la ĉefurbo de la sud-itala regiono Basilikato, li saviĝis de embusko delonge promesita al li de islamaj fundamentistoj. Lia kulpo? Publikigi en 2009 libron „Malsamaj kaj disigitaj – Taglibro de kunvivado kun Islamo” (origina itallingva titolo: Diversi e divisi – Diario di una convivenza con l'Islam).

Konflikto

La libro priskribis la amon inter li, kristano, kaj ŝijaista virino el Libano. La 44-jara ĵurnalisto klopodas montri, el sia propra sperto, ke integriĝo inter tiuj ĉi du kulturoj, ofte konsiderataj en konflikto, eblas, se oni nur rifuzas fanatikecon.

Tamen asertoj de Rega, kritikemaj kontraŭ aspektoj de la islama vivmaniero (precipe la rolo de virinoj), kolerigis Hizbulahon, la libanan t.n. Partion de Dio, kun kiu la familio de lia amatino estis ligita. Hizbulahanoj metis kuglojn en la leterskatolon de la „blasfemulo” kaj, en novembro 2009, eĉ ŝafidan kapon en lian aŭton. Pro la minacoj la ĵurnalisto timis pri sia vivo kaj plendis pri la indiferenteco de la registaro, kiu neniom faris por lin protekti.

Danĝero

La ministerio pri enlandaj aferoj fine konvinkiĝis pri la danĝero, kiam en januaro du nekonatoj proksimiĝis al la aŭto de tiu ĉi itala Salman Rushdie kaj ekpafis. La pafoj mistrafis la ĵurnaliston, kiu eskapis kaj raportis la atakon ĉe policejo.

Ne plu kunas la paro, ĉar Hizbulaho persvadis la fianĉinon forlasi la verkiston kaj reiri al sia antaŭa mondo. Opiniis Rega: „Venkis religio, ŝia religio, la islama, kiu devigas virinon vivi kiel objekto, nekapabla libere pensi kaj elekti.”

Obstaklo

Ilia amo, laŭ Rega, kiu daŭre batalos por integriĝo, ŝajnis al kelkaj defii islamon kaj ties principojn. „Ĉio ĉi pruvas la obstaklon antaŭ integriĝo inter niaj du mondoj,” li diris.

„Mi havas nenion kontraŭ tiu kulturo, kiun mi de proksime ekkonis, aŭ kontraŭ la islamanoj, ne mankantaj, kiuj respektas nin okcidentanojn kaj serĉas dialogon kun ni.”

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07