Kiel savi la planedon?

Dum politikistoj debatis en Cancún, Meksiko, kiel savi la planedon, je la 9a de decembro 2010 ĉe Unesko en Parizo kunvenis neregistaraj organizaĵoj (NROj) por diskuti, kiun rolon ludu la civila socio. Kiel kune difini, kio estas necesa? Kiel eduki infanojn kaj aliajn por daŭra kaj justa evoluo?

Konstateblas, ke riĉaj, evoluintaj landoj strebas malgrandigi sian konsumadon de energio. Ili en 2005 produktis 40 % malpli da CO2 ol en 2000, fabrikante malpli energivorajn aŭtojn aŭ hejtilojn. Eblus duobligi la energio-ŝparon, sed intertempe aliaj landoj industriiĝas. Ne eblas malpermesi al civitano el Rusio, Barato aŭ Ĉinio aĉeti aŭton. Tamen necesas 200 milionoj da jaroj, por ke plantoj iĝu petrolo aŭ karbo, kaj la homaro ne povas atendi pliajn 200 milionojn da jaroj por ilin rehavi.

La financa krizo kreis obsedon al kresko. Dum ĉiujare 500 000 virinoj mortas dum akuŝo, dum unu homo el ses ne havas elektron, dum ni konsumas en unu jaro naturajn resursojn, kiuj povas renoviĝi nur en 15 monatoj, la plej riĉa kvinono el ni konsumas pli ol la malriĉula duono. La monda loĝantaro kreskis je 40 % en la lastaj 20 jaroj (oni prognozas 9 miliardojn en 2050) kaj konsumad-ekonomio iĝis modelo. Ni „konsumas” 1,2 terojn ĉiujare, do endanĝerigas niajn posteulojn. Reklamado forte kontribuas al tipa konsumvivo: ŝanĝi poŝtelefonon ĉiun jaron se ne ĉiun trian monaton, havi la lastmodan televidilon ktp. Baldaŭ ĉiuj niaj resursoj troviĝos ne en minejoj sed en rubaĵejoj. Tamen iuj ankoraŭ vivas ekster tiu kreskomodelo: ekzemple indianoj en Amazonio ne postulas aŭtoŝoseojn. Ilia „ĉiovendejo” estas la arbaro, en kiu ili trovas nutraĵon kaj konstrumaterialon. Ilia ekologia spuro estas nula.

Kion proponi?

Ĉar estis kresko kaj progreso en Eŭropo kaj Japanio post la dua mondmilito, ekestis la ideo ke la sama modelo devas alporti saman progreson tra la tuta mondo. Evidentiĝas, ke tiu sistemo kreis senton pri supereco ĉe la havantoj kaj dependiĝon de la nehavantoj, pluan koloniadan menson, nepartoprenon de la koncernaj loĝantaroj ktp. Nun venas la momento pripensi ion novan, sed neniu fidas la registarojn aŭ la ekonomikistojn por krei alitipan modelon. Restas la lokaj eksperimentoj kaj spertoj de la NROj. Eĉ se ekonomia nivelo restas la baza kriterio, elstariĝu solidareco kaj socia ligo, dividiĝu la riĉeco (ekonomia sed ankaŭ kultura), uziĝu la lokaj scioj kune kun la sciencaj, faciliĝu la aliro al patentoj, multiĝu interŝanĝoj anstataŭ konkurenco.

Vivu la kultura diverseco

Kulturo naskas enspezojn. Kultura turismo reprezentas nun 40 % de la tuta turismo kaj iĝis motoro de disvolviĝo en pluraj mondopartoj. Ĝi ankaŭ estas peranto por rilati kun la medio (pere de lokaj tradiciaj scioj kaj interago inter homo kaj naturo) kaj ĝi estas stimulilo de disvolviĝo. Protekti kulturan diversecon kreas viveblan medion. Tio estis la konkludo de Marie-Ange Théobald, estro de la NRO-sekcio de Unesko.

Renée TRIOLLE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07