Grave ŝanĝiĝas la familia vivo

Ĉiujare malpli da infanoj vivas en tradicia familio kun du gepatroj en konstanta loĝloko. Nuntempe pli kaj pli da infanoj loĝas iujn tagojn ĉe la patrino, aliajn tagojn ĉe la patro; en unu loko estas solinfanoj, en alia vicgefratoj kaj/aŭ duongefratoj.

Flandra universitato pristudis la temon kaj interalie enketis ĉe 6000 geknaboj inter 12- kaj 18-jaraj pri iliaj spertoj. Supozeble la tendencoj en Flandrio retroveblas ĉie en la nuntempa mondo.

Kulpas parte divorcoj, kies nombro rapide kreskis en la lastaj jardekoj en Belgio. Nuntempe pli ol unu triono de la geedziĝintoj disiras. Tiu nombro estas ankoraŭ pli granda ĉe paroj, kiuj kune vivas, sed ne geedziĝis. Tio ege influas la vivon de infanoj.

Disiĝo

La unua problemo estas financa. Duono de la infanoj, kiuj vivas ĉe sia patrino, plendas pri financaj mankoj. Post divorco aŭ disiĝo, la ekspartneroj – aŭ almenaŭ unu el ili – kutime transloĝiĝas kaj ĝenerale ekloĝas en malpli vasta kaj komforta domo. Kvarono de la infanoj de divorcintoj loĝas en apartamento, dum tio validas por nur 4 % de la aliaj.

Sed – surprize – ili ricevas 50 % pli da poŝmono, kvazaŭ la gepatroj provus materie kompensi la negativajn flankojn de la nova situacio. La esploro tamen montras, ke tio ne plifeliĉigas ilin kaj la lernejaj rezultoj ĝenerale suferas.

La ĉefa kialo ŝajnas ne la disiĝo, sed la malbona rilato inter la gepatroj kaj iliaj kvereloj, kiuj ofte daŭras post la disiro. La plej drama rezulto el la enketo estas, ke 34 % de la infanoj de divorcintoj spertas deprimon kompare kun 23 % ĉe tiuj el nerompitaj familioj.

Ekspartneroj

Duono de la prienketitoj loĝas alterne ĉe siaj patro kaj patrino. Sed evidente ekzistas multaj ebloj por dividi la restadotempon. Unu triono de la infanoj loĝas konstante ĉe la patrino, unu triono loĝas plej multe ĉe ŝi, kaj nur por 16 % la tempo estas ekzakte dividita inter la du ekspartneroj.

La plej ofta aranĝo estas restado ĉe la patrino dum la semajno, sed la semajnfinoj kaj parto de la ferioj restas rezervitaj por la patro. Kutime nur la gepatroj kune kun juĝisto decidas pri tiu divido. Sed ju pli aĝaj estas la geknaboj, des pli oni ekatentas pri iliaj deziroj ĉi-rilataj. Evidentas, ke loĝi en du domoj estas ŝarĝo por ĉiu infano.

Solinfano

Dudek elcentoj de la prienketitoj havas ĉu duongefraton, ĉu vicgefraton. Ili estu nepre pretaj adaptiĝi. Foje iu estas solinfano ĉe sia patrino kaj kelkajn tagojn poste vivas en multinfana familio. Foje infano estas la plej aĝa kaj parte respondecas pri siaj gefratoj, kio estas specifa por tiu situacio, sed post translokiĝo troviĝas ie meze inter siaj duon- aŭ vicgefratoj.

Plej akras la problemoj, kiam ekzemple vicpatrino volas ludi patrinan rolon super infano, kiu ne estas ŝia. En tiaj novaj situacioj infanoj bezonas longan tempon por adaptiĝi. Pro tio terapiisto, kiu apartenas al la esplorteamo, konsilas, ke vicgepatroj ne tro provadu montriĝi bona patrino aŭ patro.

Antaŭjuĝo

Ĝeneralas la opinio, ke solinfano estas malbonaĵo. La enketo montras, ke temas pri antaŭjuĝo. Dum la pasintaj dek jaroj la nombro de infanoj en ĉiu familio ade malkreskis en Flandrio. La nombro de solinfanoj kreskis de proksimume 10 % al ĉirkaŭ 15,6 %.

Tiuj infanoj kontentas pri sia situacio. Malofte ili mencias mankon de gefrato. La pridemandado pruvas, ke ili montras pli da similecoj ol diferencoj kun samaĝuloj, kiuj ja havas fraton aŭ fratinon. Ĝi krome montras, ke ili ne estas pli protektataj dum sia edukado.

Evidentas, ke ili havas pli fortan ligon kun sia patrino ol la aliaj infanoj. La lernejaj rezultoj mezume iom pli bonas. Gepatroj de solinfanoj tamen atentu pri la disvolviĝo de memfido ĉe sia infano, kiu konstante vivas inter homoj pli grandaj kaj pli spertaj.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07