Tunelo anstataŭ ĥaoso aŭ ĉu nur ĥaoso?

Konataj en Germanio estas la rakontoj pri la fikcia urbo Schilda [ŝilda] kaj ties civitanoj. Ili ofte montras strangan solvon por problemoj, pli precize: strangan kreon de problemoj.

Kiam la ŝildanoj konstruas novan, pompan urbodomon, la arkitekto forgesas la fenestrojn kaj en la urbodomo estas tute mallume. Tiam la ŝildanoj provas kapti la sunlumon per siteloj kaj enporti ĝin, kompreneble sensukcese. Iam ili volas esti sendependaj de multekosta aĉeto de salo. Ili decidas mem kulturi salon kaj „semas” salon, disverŝante ĉarplenon da salo sur la urban kampon. La rikolto ne sukcesas, ĉar ili rikoltas nur urtikojn.

Ĉar sur la urba muro kreskegas herbo, kelkaj proponas, ke bovino formanĝu ĝin. Ili volas levi ĝin sur la muron kaj tial metas ĉirkaŭ ĝian kolon ŝnuregon, kiu fine strangolas la beston. Por protekti la valoran preĝejan sonorilon, ili kaŝas ĝin en lago. Por memori, kie ili subakvigis ĝin, ili eltranĉas noĉon en la lignan randon de la boato. Poste ili ne plu trovas la sonorilon. Kolere ili fortranĉas la noĉon.

Arbotrunkoj

La ŝildanoj bezonas trabojn kaj tial dehakas arbojn. Portante ilin laŭlonge de la muro, ili konstatas, ke la arboj estas tro larĝaj por la pordego. Ili dekstre kaj maldekstre detruas la muron kaj sukcesas porti la arbotrunkojn en la urbon. Nur nun ili ekkomprenas, ke ili ja povis porti la trunkojn laŭ la longo tra la pordego. Tuj ili reportas la trunkojn antaŭ la urbomuron, riparas la muron kaj denove enportas la arbojn tra la pordego.

Kial mi skribas pri tiuj rakontoj? Mi vivas en urbo, kiu ege konkurencas kun la ŝildanoj. La tiel nomata reĝoplaco – germane „Königsplatz” [kéniksplac], kvankam jam de pli ol 90 jaroj ne plu estas monarĥio – estas centro de publika trafiko. Ĉiuj tramaj kaj multaj busaj linioj uzas la placon kiel centran ŝanĝostacion. La fervoja ĉefstacidomo, kiu bezonas renovigon, situas kelkcent metrojn for.

Tramlinio

Antaŭ malmultaj jaroj la magistrato proponis ŝtatajn subvenciojn por rekonstruigi kaj modernigi kaj la placon kaj la stacidomon kaj la tramlinion, kies reloj nun kondukas preter la stacidomo. Estus pli taŭge, se la tramo haltus rekte sub la stacidomo. Komenciĝis intertraktoj kun federaciaj kaj fervojaj kaj aliaj instancoj.

La opozicio kontraŭis kaj iniciatis publikan voĉdonadon, postulante „tunelon anstataŭ ĥaoso”. Venkis la opozicio ne nur en la voĉdonado sed ankaŭ en la sekvaj balotoj. Tute nova kandidato, kiu antaŭe neniam estis en politiko, kiu eĉ ne estis membro de la lin subtenanta kristan-sociala partio, konkeris la seĝon de ĉefurbestro.

Projektoj

Nun montriĝas, ke la projektoj de la malnova magistrato ne estis malbonaj sed, male, pli bonaj ol tiuj de la nova. La opinio de la ĉefurbestro pri la projektoj tiel ŝanĝiĝis, ke li nun faras la samon, kiel la antaŭaj planis.

Spertulo proponas lasi la centron senaŭtomobila, konduki trafikon ĉirkaŭ la urbocentro kaj pligrandigi la zonon por piedirantoj. Tuj organiziĝis nova protesto cele al aŭtotunelo. La ĉefurbestro, kiu dum la balotkampanjo mem varbis por „tunelo anstataŭ ĥaoso” nun tute kontraŭis tunelon.

Banejo

Okazas pliaj „ŝildecaj” eventoj. Pro manko de mono por ripari urbomezan banejon, juvelon de secesia stilo, la ĉefurbestro proponis ĝin fermi. Kolektiĝis kontraŭ la decido 16 000 subskriboj. Kiam la iniciatintoj donis la subskribojn al la ĉefurbestro, ankaŭ tiu subskribis, aliĝante al la „volo de la popolo”.

Simile la urba teatro. Nove rekonstruita en 1952, ankaŭ ĝi bezonas riparojn. La magistrato proponis okazigi spektaklojn dum la riparperiodo en granda kontenero. Protestis aktoroj kaj publiko. Sed kiam grupo de 50 aktoroj vizitis magistratan kunsidon, la magistratanoj post kvar horoj prokrastis la decidon, ĉar jam atendis 150 vizitantoj pro alia afero.

Vidlinioj

Ankaŭ la nove konstruita glacisportejo ne akcepteblas. Spektantoj konstatis, ke pro malbonaj vidlinioj ili ne bone povis rigardi la ludareon. La arkitektoj promesis plibonigojn, volante interalie levi la glacisurfacon. Sed tiu solvo kontentigas nek la magistraton nek la zelotojn de la glacihokea teamo.

Ankoraŭ ne estas respondita la demando, kiu respondecas kaj kiu pagas pro la diversaj fuŝoj. Intertempe mi daŭre legas anekdotojn pri la Schilda-anoj. Konsolas min, ke en aliaj urboj kaj aliaj tempoj okazis similaj aferoj.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07