Desegnu por mi ŝafeton

La Eta Princo (france Le Petit Prince) estas, certe, la plej konata romano de la franca aviadisto kaj verkisto Antoine de Saint-Exupéry kaj unu el la plej vendataj libroj iam ajn. Laŭtakse preskaŭ 100 milionoj da ekzempleroj estis distribuitaj, kaj pluraj versioj de la verko enhavas desegnaĵojn, faritajn de la aŭtoro mem. La romano inspiris eĉ kantistojn, kiel Mylène Farmer, kiu en la jaro 2000 vekis grandan atenton per sia Dessine-moi un mouton laŭ la fama eldiro de la eta princo komence de la libro: „Desegnu por mi ŝafeton”.

La verko entuziasmigis ankaŭ tradukistojn. Pli ol 200 diverslingvaj versioj estis eldonitaj. Unu el tiuj estas la esperantlingva traduko de Pierre Delaire. Ĝi aperis unue en 1961 en Orleano (Francio) kun nigrablankaj ilustraĵoj kaj poste, plenkolore, en 1984 en Montrealo (Kanado), funde reviziita de Delaire mem. Baldaŭ, tamen, tiu dua eldono elĉerpiĝis kaj La Eta Princo iĝis unu el la plej multe serĉataj verkoj.

Finfine nun, en la pasintjara junio, aperis la tria esperanta eldono, kun traduko denove reviziita fare de internacia skipo sub la gvidado de Francisko Lorrain kaj eldonita de Kanada Esperanto-Asocio kaj Espéranto-France. La traduko estas flua, belstila, senriproĉa. La libro, fortike bindita, presita sur luksa papero kaj kompostita en tre agrablaj tiparoj, instigas al plia legado kaj foliumado.

La Eta Princo estas plena de eternaj valoroj” diras la dorsa kovrilo. Tiujn eternajn valorojn oni nepre havigu al si: belega (re)eldono de grandioza verko!

pp
Antoine de Saint-Exupéry: La Eta Princo. El la franca tradukis Pierre Delaire; lingve reviziis Francisko Lorrain, Marc Bavant, Davor Klobučar, Donald Broadribb kaj Simon Davies. Eld. Kanada Esperanto-Asocio kaj Espéranto-France, 2010. 94 paĝoj, fortike bindita. ISBN 978-2-9507376-5-6.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28