Ekologio paradokse

Estis bona ideo: biokarburaĵo por aŭtomobiloj. Benzino de agroj anstataŭ el bortruoj utilu al la klimato kaj reduktu ekspluaton de naftorezervoj. Sed kio aperas unuavide mediprotekta, je pli preciza esploro montriĝas foje malutila por la medio. Kiu zorgeme studas la efikojn de benzino el kolzo, palmoleo aŭ sukerkano, rapide devas konkludi, ke biobenzino tute ne estas ekologia.

Ĉu klimatprotekto?

La komisiono de Eŭropa Unio (EU) preskribis jam antaŭ kelkaj jaroj aldoni en benzinon kvin procentojn da etanolo. Nun EU altigis la aldonaĵon al dek procentoj. La germana registaro decidis plenumi tiun ĉi celon: ekde tiu ĉi jaro oni ofertas benzinon „E-10” (etanolo 10); benzino „E-5” haveblos nur ĝis 2013 en Germanio. Protestis jam maljunuloj, ĉar motoroj de malnovaj aŭtomobiloj parte ne povas digesti la novan benzinon; ili do devus aĉeti novajn aŭtojn aŭ novajn motorojn – por pensiuloj kun iliaj malaltaj enspezoj ofte ne pageblajn. La germana medi-ministro laŭdis la novan benzinon kiel „efikan kontribuon por klimatoprotekto”. Sed ŝajnas ke tiu ĉi aserto estis iom erara.

Nun la unuan fojon fakuloj elkalkulis, kiom efikos la dek-procenta celo de EU. Se ĝis 2020 dekono de la benzino originos el plantoj, tio pli multe damaĝos la klimaton ol uzado de fosiliaj karburaĵoj. La fakuloj do konkludas, ke tiom da etanolo perversigas la EU-celon. Tio tamen aperas paradoksa, ĉar EU preskribas ankaŭ, ke oni devas produkti biobenzinon mediprotekte. Sed la kreskanta bezono de etanolo devigas agrikulturistojn akceli kultivadon de plantoj. Ili povas aŭ pliintensigi rikoltojn sur la agroj – tio kostas sterkon kaj akvon, kio damaĝas la medion – aŭ ili ekstermas arbarojn, faras agrojn el herbejoj aŭ novaloj, por havi sufiĉe da terenoj por produktado de etanolo. Sed kiu forsegas arbojn kaj heĝojn, tiu produktas karbondioksidon. Do estiĝas eĉ pli da damaĝa gaso. Per aliaj vortoj: biobenzino estas pli noca por la klimato ol ordinara benzino.

Ignorataj avertoj

Tiu ĉi studaĵo ne estas la unua averto pri malbonaj faktoroj de biokarburaĵo, ĉar jam ofte sciencistoj atentigis pri malavantaĝoj. Sed oni ĉiam ignoris la avertojn de esploristoj kaj mediprotektantoj. Tro forta estis la lobio de agrikulturistoj, kiu provas egaligi la perdojn pro malaltaj prezoj por lakto kaj tritiko per produktado de plantoj por biobenzino. Tro fortaj estas ankaŭ la interesoj de agrar-industrio, kiu gajnas multan monon per etanolo el plantoj. Kaj ĝojas ankaŭ la automobil-industrio, kiu ne devas konstrui pli ŝparemajn motorojn.

Kion fari en tiu ĉi ekologie paradoksa situacio? Se ni ne volas komplete rezigni pri aŭtomobiloj, ni devas solvi la problemon per aliaj alternativaj energioj. Ekzemple ni povas esperi pri pli mediprotekta biobenzino el defalaĵoj de ligno kaj pajlo; tion oni nun intensive esploras, sed tiuj karburaĵoj estas ankoraŭ tre kostaj kaj ne jam tute maturaj. Intertempe helpus iom, konstrui vere ŝparemajn motorojn. Sed precipe ni klopodu, produkti pli kaj pli multajn elektro-aŭtojn, kondiĉe ke la elektro venas el renovigeblaj fontoj. Kaj fine ekzistas la plej mediprotekta eblo moviĝi: per bicikloj. Se ĉiuj uzus ilin almenaŭ por mallongaj vojoj, tio konsiderinde malŝarĝus nian medion – kaj utilus al nia sano.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07