El muzeo per muso

La Naskiĝo de Venera kaj la Printempo de Botticelli, la Anunciacio de Leonardo da Vinci, la Bapto de Kristo de la sama artisto kaj Verrocchio, la Bakĥo de Caravaggio, la Portreto de Eleonoro de Toledo de Bronzino: ne multas tiuj, kiuj en sia vivo sukcesis admiri de proksime ĉiujn ĉi majstraĵojn de la Renesanco. Sed bedaŭrinde la ekonomia krizo igas neloga tre oftan vojaĝadon al Italio.

Ĉu estas tamen amanto de arto, kiu ne farus ĉion ajn por fermi la okulojn kaj, tuj poste remalfermante ilin, troviĝi en Florenco, la naskiĝejo de renesancaj arto kaj arkitekturo, laŭeble ĉe ĝia eleganta kaj altvalora Galleria degli Uffizi?

Retpaĝaro

Bonan alternativon al teleportado proponas lastatempe la itala kompanio Haltadefinizione (www.haltadefinizione.com, itale, angle kaj hispane), entrepreno en la kadro de cifereca fotografado. Ĉe sia retpaĝaro ĝi publikigis „je difino plej alta” plurajn el la plej famaj renesancaj ĉefverkoj.

„Se vi mem ne povas iri al ili, ilin portas ni al via hejmo”, estas la slogano de la kompanio. Kaj ne temas pri troigo pro tio, ke la artverkoj alvenas hejmen ne karne-oste, sed komputile-ekrane.

Detaloj

Tio ne estas malavantaĝo, ĉar la kvalito estas bonega, tiel ke kiu ajn povas distingi – pli bone ol en la muzeo mem (pro la deviga sekureco-distanco kaj la kutimaj kunpuŝiĝoj) – la plej etajn detalojn de pentraĵoj renomaj en la tuta mondo: kaj ĉio ĉi senpage kaj per nura alklako.

Se tamen oni volas kalkuli la florojn piede de la botiĉeli-a Printempo aŭ la perlojn, kiuj kaŝiĝas tra la hararo de la dukino Eleonoro de Toledo, oni rapidu. Post la 29a de januaro nepros pagi por aliri la servon.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07