Islama universitato rekonita

En 1997 grupo da nederlandaj islamanoj de diversaj kulturaj kaj lingvaj tradicioj fondis la tiel nomatan Islaman Universitaton de Roterdamo. La fondintoj estis de turka, maroka, egipta, palestina, surinama kaj somalia devenoj. Tio respegulas la buntecon de islamo en Nederlando.

Nomi organizaĵon universitato ankoraŭ ne signifas, ke efektive ĝi funkcias kiel vera universitato. Por ke tio realiĝu, necesis multe da laboro: prepari kursojn, zorgi pri financa bazo, interkonsiliĝi kun universitataj kaj registaraj instancoj, varbi studentojn, venigi rekonatajn profesorojn kaj tiel plu. Fine, la 9an de junio 2009, oni en Roterdamo povis ĝoje festi, ke la IUR estas oficiale rekonita de la koncernaj instancoj en Nederlando kaj Belgio kiel universitato. La dekano, profesoro Ahmet Akgunduz, okaze de tiu celebrado diris: „Islamo konsideras la tutan homaron kiel unu familion. Komune estas al ni, ke ni ĉiuj adoras Dion, kaj ke ni ĉiuj estas idoj de Adamo.” Samdate, esprimante grandajn atendojn pri la nova islama universitato, alia profesoro memorigis, ke antaŭ jarcento ankaŭ la fondiĝo de la unua nederlanda romkatolika universitato estis granda novaĵo. La lekcioj okazas grandparte en la nederlanda, parte en la turka, angla aŭ eventuale en la araba lingvo.

Inaŭgura lekcio

La 13an de oktobro 2010 la IUR denove festis gravan paŝon: la unua „propra” profesoro eldiris sian inaŭguran lekcion pri Studado pri Korano kaj Hadiso en Okcidento inter orientalisma kaj okcidentalisma sintenoj. La nova profesoro, d-ro Özcan Hıdır, dum la gratulado post la oficialaĵo ricevis de pastoro Gerrit Berveling ekzempleron de Je la flanko de la profeto, verko en Esperanto, kiu parte traktas pri hadisoj.

Gerrit BERVELING

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07