Sekto sekurecon subfosas

Malgraŭ klopodoj de la niĝeria registaro „purigi” la landon kaj prezenti ĝin kiel sekuran ejon por internacia investado, plu subfosas la planon islamaj fundamentistoj.

En septembro anoj de la sekto Boko Haram, kiu oponas okcidentan edukadon, atakis policejon en la nord-niĝeria ŝtato Bauchi kaj liberigis pli ol 700 kaptitojn, simpatiantojn de la sekto, kaj mortigis tieajn sekurecajn agentojn. Ĝis nun, malgraŭ la sendo de soldatoj kaj policistoj de la federacia registaro, la grupo evitis kaptiĝon.

Klerulo

En oktobro sektanoj mortigis islaman klerulon, kiu aperis en radio-programo en la ŝtato Borno, kaj kiu kritikis la ideologion de Boko Haram. Du anoj alvenis per motorciklo al la hejmo de la klerulo kaj mortpafis lin kaj unu el liaj lernantoj.

Du tagojn poste la grupo atakis denove policejon, bruligis ĝin kaj mortigis du homojn. Nun oni timas, ke la atakoj heroldas veran batalon inter sektanoj kaj federaciaj sekurecaj agentoj.

Ofte, kiam sektanoj atakas, ili celas kristanojn kaj bruligas iliajn preĝejojn. Sed ankaŭ policejoj kaj hejmoj de kontraŭuloj ne estas sekuraj.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07