Ho, belaj spritaj tempoj!

La Cseh-metodo estis la patro de ĉiuj rektaj instrumetodoj, kaj la instruistoj, kiuj ĝin uzis, travojaĝis la tutan mondon, de Ferenc Szilágyi al Tiberiu Morariu, de E. L. M. Wensing al Margarete Saxl, de Julio Baghy al August Weide. Ĝuste la bildo de ĉi-lasta ornamas la kovrilpaĝon, montrantan karakterizan gestadon dum leciono. August Weide, germano edziĝinta al danino, kreis esperantistan familion kun du denaskuloj, kiuj siavice kreis familiojn kun denaskuloj, do prave la kovrilo omaĝas ĉi tiun valoran instruiston, kiu, tiam 76-jara, ankoraŭ gvidis kurson laŭ la Cseh-metodo dum la UK en Stokholmo en 1980.

Andreo Cseh (ofte esperantigita per „Ĉe”, laŭ la elparolo; 1895[1910]-1979) estis hungardevena rumano, pastro, kiu post diverslanda vagado por instrui Esperanton, establiĝis en Nederlando. En 1930 li tie fondis kun gesinjoroj Isbrücker la Cseh-Instituton de Esperanto (poste: Internacia Esperanto-Instituto), kaj du jarojn poste fondis kaj longtempe redaktis la revuon La Praktiko (aperinta ĝis 1970); en 1942 sub la germana okupado li kunfondis la mondfederisman organizaĵon Universala Ligo (aktiva ĝis 1993). Lia instrumetodo estis karakteriza, kun uzo nek de lernolibro nek de nacia lingvo.

479 vortoj

Siajn lecionojn Andreo Cseh nomis konversacioj kaj li publikigis en 1930 47-paĝan broŝureton kun 479 vortoj sub la nomo Konversacia vortaro. Temis pri difinoj spritaj, ĉefe sugestitaj de la lernantoj mem. En la antaŭparolo de la tiama eldono li skribis: „En la esperantaj konversacioj la gelernantoj ofte aŭdis la demandon: Kion signifas tiu vorto? Ĉar mi ne komprenas la naciajn lingvojn, ili devis doni la respondojn en Esperanto. En tiuj gravaj momentoj naskiĝis la difinoj kaj klarigoj, kiujn entenas ĉi tiu libreto.”

La dua eldono sekvis ĉirkaŭ du jarojn poste, sen ŝanĝoj; post la milito la situacio de Cseh iĝis malfacila, kaj aperis nur multobligitaj novaj eldonoj kun etaj modifoj. Cseh mortis en 1979 kaj nur en 1997 lia posteulino Mila van der Horst elpaŝis kun efektive nova eldono, la 5a, kunlabore kun Atilio Orellana Rojas.

Redakto de Borsboom

La freŝe aperinta 6a eldono estas komplete reviziita tra la redakto de Ed Borsboom, siavice aŭtoro de du belaj libroj, Vortoj de Andreo Cseh kaj Vivo de Andreo Cseh (ambaŭ aperintaj en 2003 ĉe Internacia Esperanto-Instituto); sed restis plene gardita la spirito de la Cseh-instruado. Aperas bildoj (desegnitaj de Jesse van Deijl) sur la maldekstra paĝo, responde al difinoj sur la dekstra. El la bildoj okulumas la esperanta kulturo, kun la Rankvarteto de Baghy kaj El la Verda Biblio de Lejzerowicz. Estis aldonitaj ĉirkaŭ 150 novaj vortoj, kiuj fariĝis bazaj en la nuntempa lingvo. La mastrumado de la artikolo, kiun Cseh ofte malzorgis, lasante al la lernantoj la uzadon laŭ ĉies propra lingvo, estas iom homogenigita. Iuj difinoj estas modifitaj aŭ aktualigitaj (ekzemple, „Azio” ne estas plu „la plej granda flava mondparto” sed ja „la plej granda mondparto”).

Jen specimenaro de difinoj: „diskuto” – homoj parolas pri objekto, kiun ili ne konas; „kantas” – faras muzikon per la buŝo; „mateno” – la tempo, kiam infanoj iras en lernejon kaj redaktoroj iras hejmen; „nubo” – la griza vesto de la ĉielo; „okcidento” – tie malaperas la suno; „sonĝas” – en dormo vidas bildojn; „suno” – la taga varma lampo de la naturo; „ŝranko” – ĉambro en ĉambro; „televidilo” – aparato, kiu montras skandalojn; „tuŝas” – inter la mano kaj la objekto ne estas loko; „vidas” – bildoj venas en la kapon.

Evidentas do, ke la „konversacioj” de Cseh estis gajaj, spritaj, kaj ke la lernantoj estis forte envolvitaj ne nur en la lernado, sed ja en la reciproka instruado de la lingvo. Nuntempe aliaj metodoj de instruado, ekzemple la interretaj, preskaŭ nuligis ĉi tiun vivantan partoprenon, sed ĝi ankoraŭ nun perdis neniom el sia freŝeco.

Carlo MINNAJA
Andreo Cseh: Konversacia vortaro. Eld. Internacia Esperanto-Instituto, Hago, 2010. 112 broŝuritaj paĝoj.
Noto de la redaktoro. En la 60aj kaj komence de la 70aj jaroj, kiam en Sovet-Unio mankis Esperanto-lernolibroj, mi, miaj lernintoj kaj iliaj lernintoj amase instruis per Cseh-metodo. Rezultoj estis frape sukcesaj. En la jaro 1963a, dum la 48a Universala Kongreso de Esperanto en Sofio, mi staris apud la pordo de la ĉambro, kie devis okazi Cseh-seminario, por ekvidi la alvenantan instruiston. Monon por pripagi partoprenon en la seminario, mi, bedaŭrinde, ne havis. Kompreneble, mi rakontis pri Andreo Cseh kaj pri la Cseh-metodo en mia libro Vojaĝo en Esperanto-lando.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28