Horor-minado

En la norda niĝeria ŝtato Zamfara mortis pli ol 3000 homoj, ĉefe virinoj kaj infanoj, pro kontraŭleĝa or-minado. La krizo lastatempe akriĝis en vilaĝoj apud la ŝtata ĉefurbo Gusau, kie pro neklaraj kialoj malsaniĝis kaj poste mortis 900 infanoj.

La internacia neregistara organizaĵo Kuracistoj sen Limoj kun federaciaj instancoj esploris kaj konstatis, ke tieaj riveroj estas poluitaj de plumbo. La metalo eniris la akvon pro kontraŭleĝa or-minado.

Ŝajnas, ke vilaĝanoj kaŝe portis hejmen rokojn enhavantajn la oron. Dum provoj eligi la riĉaĵojn, kunmiksita plumbo eniris la riverojn, kiuj solaj provizas ilin per akvo por trinki kaj kuiri.

Kultivi

La federacia registaro nun haltigas kontraŭleĝan minadon aŭ prilaboron de oro. Krome vilaĝanoj ne plu rajtas kultivi sian teron pro la risko, ke ankaŭ la grundo estas poluita.

Ĉar Niĝerio enspezas vendante nafton, ĝi neglektas siajn aliajn naturajn riĉaĵojn. Verŝajne do daŭros kontraŭleĝa minado, ĉar tiel riĉiĝas kaj en- kaj ekster-landanoj.

Intertempe Kuracistoj sen Limoj kaj federaciaj agantoj restas en Gusau por provi savi la vivojn de pliaj viktimoj de la minado.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07