Ruĝŝlima vulkano

Lundon la 4an de oktobro, apud la urbo Ajka situanta 125 km sud-okcidente de Budapeŝto, rompiĝis angulo de baseno, kie oni deponis ruĝan ŝlimon, rezultantan el la produktado de aluminio. Inter 600 000 kaj 700 000 m3 da ruĝa koto kun pH inter 11 kaj 13 fluis laŭ la apuda rivereto, inundante proksimajn vilaĝojn. Thierry Salomon vizitis la vilaĝojn trafitajn kaj sendis la jenan raporton.

Du tagojn post la katastrofo mi alvenis por helpi al eksterlanda sendito de radiostacio. Estis jam nokto, merkredon, kiam ni atingis Kolontár, la vilaĝon plej trafitan de la ruĝŝlima torento. Jam kelkajn kilometrojn antaŭe videblis ruĝa koto sur la vojo kaj rande de ĝi. Unue ŝajnis, ke la okraĵo fluis ĝis tie. Sed poste, ĉar la vojo iris denove suben kaj venis kamionoj el la kontraŭa direkto, evidentiĝis, ke temas nur pri koto, kiu elfalis el la ŝarĝaŭtoj.

Mitraleto

Iom pli for, dekstre de la ŝoseo, eblis pro la nokto nur diveni la randojn de la basenegoj. Gardistoj kaj kamionoj baris la vojon kondukantan al la rompita flanko. En la vilaĝo mem eblis aliri la centron nur post montrado de ĵurnalista karto. Sur la teraso de la kulturdomo ripozis kelkaj fajrobrigadistoj. Soldatpolicistoj kun mitraleto enmane gardis la evakuitan parton de la vilaĝo. Forirante, ŝoforo de kamiono por lavi stratojn klarigis, ke ili estis plurope speciale venigitaj el la ĉefurbo.

Ĵaŭdon matene antaŭ Kolontár, dekstre, kaj nun en taglumo, la muregoj de la basenoj aspektis altaj kiel kvinetaĝa domo. Sur la parkumejo antaŭ la kulturdomo svarmis la veturiloj de ĵurnalistoj el plej diversaj landoj. La suno brilis, sed estis nek varme nek malvarme.

Ŝoveliloj

Same kiel la antaŭan vesperon eblis flari nenion specialan. Eble nur odoreton de antaŭ nelonge purigita banĉambro. Krom la diverslingvaj frazeroj de la ĵurnalistoj oni aŭdis bruon de ŝoveliloj kontraŭ asfalto kaj la atentigan signalon, kiun kamionoj eligas, kiam ili malantaŭeniĝas. Post ekiro piede en la straton Lajos Kossuth [lajoŝ koŝut] la speciale lastminute aĉetitaj botoj evidentiĝis nepraj.

Rande apud ambaŭflankaj fosaĵoj kuŝis ankoraŭ kelkcentimetra kototavolo. Homoj en blankaj protektovestaĵoj ĉie: soldatoj, fajrobrigadistoj, volontuloj. Makuloj sur la muroj atestis la altecon de la torento, kelkloke pli alta ol homo. Eĉ fenestrojn ĝi rompis. Plej multaj homoj ŝoveladis. Kelkaj surhavis protektokulvitrojn por eviti, ke la malacidega ŝlimo eniru la okulojn. Per elektraj segiloj oni distranĉis la palisarojn ĉirkaŭ la domoj, por ke buldozoj pli facile povu forigi la teron el la ĝardenoj. La mortkondamnitajn arbojn oni tuj ekzekutis.

Liko

Kamionegoj forportadis la koton. Preskaŭ finita tute nova domo staris verŝajne neniam loĝota. Malantaŭ la ĝardenoj videblis detruitaj maizkampoj. Plasta rezervujo de trinkakvo staris antaŭ la monumento de la mondmilitoj. La vilaĝanoj volonte intervjuiĝis; ja ne estis io alia por fari. Maljunulino rakontis, kiel ŝi saviĝis, alkroĉiĝinte al trabo. Alia loĝanto menciis, ke jam meze de la 80aj jaroj okazis eta liko el la baseno. Hispanlingva televidstabo sen interpretisto provis intervjui vilaĝanojn, alparolante ilin per catástrofe?

La drinkejo, kiu staras iom pli supre ĉe la enirejo de la ĉefstrato, ne estis trafita. Sed nigrakadra mortanonco pendis apud la pordego. En la korto ripozis volontuloj kaj ĵurnalistoj. Reprezentantoj de Greenpeace donis intervjuojn.

Torento

Iom poste oni permesis eniri en la plej damaĝitan parton de la vilaĝo. Super la rivereto Torna la armeo rekonstruis provizoran feran ponteton. Soldatoj notis, kiu transiras, kaj kiam oni revenas. Aliflanke la fluaĵo forbalais la teron sub la relparo. Ĉi tie la torento ŝajne ĉie atingis altecon de preskaŭ du metroj. Muro de domo duonkolapsis. Kadavroj de aŭtoj. Tute fine de la vilaĝo kiel simbolo staris draŝrikoltmaŝino, kies marko estas Fortschritt („progreso”, germane).

Posttagmeze, ĉar vidiĝis pli kaj pli da homoj kun blanka protektomasketo, ankaŭ ni akiris tian en la kulturdomo. En la sekva urbeto, Devecser videblis similaj scenoj en la plej malaltaj kvartaloj. Ĉar mi devis reiri Budapeŝton vendredon, mi lasis miajn botojn kaj masketon al tiu, kiu venis anstataŭi min.

Nur nun, skribante ĉi tiun teksteton, mi rimarkas, ke fakte tiuj homoj vivis kvazaŭ en unukilometra proksimeco de ĉ. 15 metrojn alta vulkano, kies lafo ne varmas, sed tamen ruĝas kaj brulas.

Thierry SALOMON

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thierry Salomon el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07