Volo de la popolo

Fojfoje, malgraŭ demokratio, la volo de la popolo ne speguliĝas en la decidoj de registaroj kaj aliaj instancoj elektitaj. Jen du tiaj ekzemploj el Germanio.

En la urbŝtato Hamburgo, en norda Germanio, regas konservativaj kristandemokratoj (CDU) koalicie kun verduloj. Verda senatanino (tio estas, ministrino) pri edukado proponis reformon por daŭrigi dum ses jaroj komunan instruadon, antaŭ ol apartigi la infanojn laŭ kapabloj kaj laŭ estontaj lernejoj. Nuntempe la infanoj estas pli frue apartigitaj.

Kvankam konservativuloj kutime ne volas ŝanĝi lernejan sistemon, demokrata alianco, konsistanta ne nur el politikaj partioj sed ankaŭ el eklezioj kaj sindikatoj, subtenis la reformon. Tamen protestis burĝaj civitanoj, kies voĉoj pli fortis ol la parlamenta demokratio.

Advokatoj

Referendumo en julio 2010 sukcese postulis fini komunan lernadon post kvar jaroj en elementa lernejo. Do la parlamentan decidon plilongigi komunan lernadon nuligis 56 % de la civitanoj, kiuj partoprenis la referendumon. Tamen la rezulto trompas: la 56 % reprezentas nur 21 % de la voĉdon-rajtigitoj, ĉefe loĝantoj de riĉaj kvartaloj, arkitektoj, advokatoj, kuracistoj kaj bankistoj.

Ĉi tiun aliancon de konservativa etburĝaro instigis la timo, ke gimnazioj – por la plej intelekte kapablaj infanoj – povus pro ŝpar-politiko perdi pliajn du jarojn. Tiel la supera burĝa tavolo, kun multjara sperto pri memmobilizado, kaj ignorante esplorojn, kiuj indikas, ke pli longa komuna instruado pozitive efikas sur ĉiujn lernantojn, sukcese renversis la celojn de elektitaj reprezentantoj de la popolo.

Trajnoj

Simile en la sud-germana urbo Stutgarto. Tie oni batalas kontraŭ nova subtera stacidomo. En 1988 estis rekomendite rekonstrui la tiaman sakstacidomon por krei trairstacidomon. Tiel trajnoj povus ŝpari malmultajn minutojn inter Parizo kaj Munkeno.

Fine, en aŭgusto 2010, komenciĝis la laboroj. Necesos 57 km da novaj reloj, 16 km da tuneloj kaj 18 pontoj. La konstruado daŭros ĝis 2019 kaj kostos 4,1 miliardojn da eŭroj (spertuloj taksas la finan sumon pli alta).

Jam estas detruita parto de la malnova stacidomo kaj forigitaj pluraj arboj en urba parko. Tuj leviĝis protestoj. Kontraŭuloj ĉiutage manifestacias kontraŭ la projekto kaj komence de oktobro ilin atakis la polico. Vundiĝis centoj da homoj, inkluzive de infanoj. La polico diris, ke la perforto „originas ĉe la popolo”.

Parlamentanoj

Laŭ t.n. balotbarometro, pli ol 30 % de la popolo elektus la Verdan Partion kaj la kristandemokratoj, kiuj jam de 57 jaroj regas en Baden-Vurtembergo, perdus sian kutiman plimulton. En la pasinteco ricevi subtenon por projekto facilis, ĉar ofte parlamentanoj simple kapjesas, sekvante partiajn gvidistojn.

Nun en Stutgarto multaj civitanoj postulas la eksigon de la regiona registaro kaj de la urbestro. Aliflanke, multaj esperas, ke nova stacidomo plibonigos la fervojon kaj sekve la regionan ekonomion. Nun eksministro 80-jaraĝa provas trovi interkonsenton inter la du kontraŭaj grupoj.

Demokratio estas civitana rajto. Tiel regas plimulto super multenombra pseŭdominoritato. Du trionoj de du trionoj estas malpli ol duono: laŭ la reguloj de demokratio tio tamen estas plimulto. Tiamaniere eblas venki per nur kvarono aŭ kvinono de la popolaj voĉoj, ĉar ofte partoprenas balotadon malpli ol 50 % de la rajtigitoj. Fojfoje eĉ elektitaj reprezentantoj perfidas la volon de la popolo.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07